Perestrojko

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Miĥailo Gorbaĉovo en afiŝo pri la perestrojko de Sovetunio

Perestrojko (ruse Перестро́йка, rekonstruo, restrukturigotransformado) estas procezo, kiun komencis Miĥailo Gorbaĉovo por reformi la politikan kaj ekonomikan sistemon en Sovetunio.

Perestrojko celis realigi demokratiajn principojn (liberajn balotojn, disigon de povoj), kvankam oni planis konservi la privilegian pozicion de la komunisma partio.

Unue principoj de Perestrojko estis formulitaj aprile de la jaro 1985 sinde de la Komunisma Partio de Sovetunio. Tiuj principoj estis disvolvitaj dum la 27-a kaj la 28-a partiaj kongresoj.

Perestrojko kaj glasnost kuraĝigis la homojn en la influsfero de Sovetunio postuli pli da libereco, kio fine kondukis al la falo de la fera kurteno kaj la disfalo de la orienta bloko. Perestrojko do, en la internacia nivelo, estas konsiderata fino de la Malvarma milito.

Pli kaj pli drastaj ŝanĝoj en la vivo de la ŝtato fine iĝis nekontroleblaj, kio kaŭzis ĝeneralan krizon kaj disfalon de Sovetunio dum 1991.


Historio
Ĉi tiu artikolo pri "Perestrojko" ankoraŭ estas ĝermo pri historia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.



Politiko
Ĉi tiu artikolo pri "Perestrojko" ankoraŭ estas ĝermo pri politika temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.