Voĉdono
El Vikipedio
(Alidirektita el Baloto)
Voĉdono (foje nomata baloto) estas maniero kolektive decidi pri io. En demokratio, voĉdonoj uziĝas por elekti la parlamenton, ŝtatestron aŭ alian povohavan institucion aŭ oficon laŭ la volo de la popolo.
Laŭ sia deveno la vorto "baloto" signifas voĉdonon per voĉdonilo ("balotilo"); tamen laŭ kelkaj la signifo plilarĝiĝis al ajna voĉdono. Tiuokaze "baloti" kaj "voĉdoni" estus samsignifaj, do "balot/" estus nenecesa radiko. Ĉiuokaze en la plej multaj lingvoj ne ekzistas apartaj vortoj por "baloti" kaj "voĉdoni".
En demokratio, oni kutime postulas ke voĉdonoj estu ĝeneralaj, liberaj, egalaj kaj sekretaj.
Ekzistas pluraj voĉdonsistemoj. Oni povas dividi ilin en du ĝeneralajn grupojn: proporcia voĉdono kaj plejmulta aŭ majoritata voĉdonsistemo.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Meritokratio
- Politika scienco
- Partio (politiko)
- Balotsistemo
- Voĉdonado
- Voĉdonrajto
- Elektosojlo
- Elektodistrikto
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.angus-reid.com/tracker
http://www.cnn.com/WORLD/election.watch
http://www.electionworld.org
http://www.idea.int/esd/world.cfm

