Zhou Enlai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zhou Enlai, 1946

ZHOU Enlai[1][2][3][4][5] (ĉine: 周恩来, Pinjino: Zhōu Ēnlái, elparolita kiel ĜOŬ Enlaj[5]) (naskiĝis la 5-an de marto 1898(nun 1898-03-05), mortis la 8-an de januaro 1976 (77-jara)) estis la unua Ĉefministro de Ĉina Popola Respubliko. Li oficis de oktobro 1949 ĝis sia morto en januaro 1976. Zhou oficis sub Mao Zedong kaj estis grava gvidanto en la Komunista Partio de Ĉinio.

Lerta kaj kapabla diplomato, Zhou oficis kiel ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj de 1949 ĝis 1958. Li kredis ke eblas pace rilati kun okcidentaj landoj post la Korea milito. Li partoprenis en la Ĝeneva Konferenco kaj helpis organizi la viziton de Richard Nixon al Ĉinio en 1972. Li helpis konduki politikon koncerne la malkonsentojn kun Usono, Tajvano, Sovetunio (post 1960), Hindio kaj Vjetnamio. Zhou estas plej bone konata kiel longtempa ĉefa asistanto de Mao Zedong. Lia specialaĵo estis fremda politiko. La malsamaj personecoj de Mao kaj Zhou faris el ili efikan teamon, laŭ Henry Kissinger, la usona diplomato kiu rilatis kun ambaŭ viroj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Zhou Enlai en la baza angla Vikipedio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]