Sueza krizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sueza krizo
Konflikto: Arabaj-israelaj militoj
Daŭro: 29-a de oktubro - 5-a de novembro 1956
Loko: Egiptio
Rezulto: Israela venko
Flankoj
Flago-de-Israelo.svg Israelo Flago-de-Egiptio.svg Egiptio
Komandantoj
Flag of Israel.svg Moŝe Dajan Flag of Egypt.svg Ĝamal Abd al-Nasser
Forto
Flag of Israel.svg 175.000 soldatoj
Flag of the United Kingdom.svg 45.000 soldatoj
Flago-de-Francio.svg 34.000 soldatoj
Flag of Egypt.svg 300.000 soldatoj
Perdoj
177 isralaj mortintoj

16 britaj mortintoj
91 britaj vunditoj
10 francaj mortintoj
33 francaj vunditoj

1.650 mortintoj

4.900 vunditaj
6.000 malliberuloj

v  d  r
Information icon.svg

La Sueza krizo komencis pro israela atako kontraŭ Egiptio al la 29-a de oktobro 1956 post kiam la egipta prezidento Gamal Abdel Nasser naciigis perforte la Suezan kanalon, kiu estis manaĝita kaj mastrumita de britoj kaj francoj. La vojimposto utilus al Nasser konstrui la baraĵon de Asŭano post kiam la okcidentaj landoj rifuzis doni krediton. La israela atako estis laŭ sekreta interkonsento de la 23-a de oktobro 1956 en Sèvres subtenita far de taĉmentoj de Granda Britio kaj Francio.

Militokazadoj[redakti | redakti fonton]

Invado de la Sinajo kaj alveno de britaj kaj francaj taĉmentoj

La israela atako, lanĉita al la 29-a de okrobro, estis grandparte sukcesplena kaj okazis laŭplane, tamen la diversaj taĉmentoj ofte renkontis izolitajn egiptajn trupojn kiuj pafis el la embusko. La israela kampanjo ĉesiĝis al la 5-a de novembro ĉirkaŭ dudek kilometroj oriente de la kanalo. Egiptaj taĉmentoj retiriĝis okcidente de la kanalo kaj preparis por pluajn agresojn. La brita kaj franca ofensivo, lanĉita al la 5-a de novembro estis malpli sukcesa; la ekinta okupado de la egipta havenurbo Port Said montriĝis taktikan eraron de la koalicio. La regula soldataro entranĉeigis en la stratoj de la urbo. La civiluloj formigis miliciojn kaj starigis barikadojn. Komencis sanga batalo kiu ne alportis iun ajn gajnon al ia milita partio. Post naŭ tagoj da batalo, la koalicio kontrolis apenaŭ dek kilometrojn de la kanalo. Intertempe, Nasser evoluigis planon por ebla gerilmilito kontraŭ Israelo en la Sinajo kaj Gaza-strio.

Reakcio, retiriĝo kaj rezulto[redakti | redakti fonton]

Arabaj-israelaj militoj

La brita ĉefa ministro Anthony Eden esperis ke atako de tia dimensio turniĝus la egiptan popolon kontraŭ prezidento Nasser. Malgraŭ ĉio, Nasser ne estis estinta iam tiel populara - ne nur en Egiptio, sed ankaŭ en multaj okcidentaj landoj. La akra rezistanco kontraŭ imperialismaj fortoj estis aplaŭdita mondskale, precipe en evolulandoj. Politika venko de Egiptio ŝajnis pli kaj pli evidenta.

La komuna agado de Israelo, Granda Britio kaj Francio kaŭzis ankaŭ negativan reeĥon en Usono. Sub ties influo, la Unuiĝintaj Nacioj akceptis al la 2-an de novembro rezolucion, kiu apelis la partoprenintojn por finigi batalagadojn kaj forlason de la okupataj teritorioj. Granda Britio kaj Francio retiriĝis nur post minaco de la Varsovia pakto (bombardi Londonon kaj Parizon). Multaj arabaj landoj aljuĝis petrolembargon kaj Usono ne estis inklina liveri provizadon. La petrolpreco en Britio plialtiĝis enorme. Britaj kaj francaj retiriĝis komplete jam du semajnojn poste. La lasta israela soldato forlasis egiptan teritorio en 1957.

Mortis almenaŭ 1.650 egiptoj (precipe civiluloj), 197 israelaj, 56 britaj kaj 10 francaj soldatoj. Almenaŭ 4.900 egiptoj (precipe civiluloj), ĉirkaŭ 350 israelianoj, 91 britoj kaj 43 francoj estis vunditaj. Dum la batalagoj, 6.185 precipe egiptaj milicianoj estis kaptitaj.

Ĉi tiu militagoj signifis la falon de la eŭropaj kolonialismaj emoj. Nasser fariĝis liberiganto kaj militheroo. Sia venko fundis lian meman legendon kiu inspiros generaciojn da arabistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]