Politiko de repuŝado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Politiko de repuŝado (angle Rollback) estis politika doktrino en la periodo de la Malvarma Milito kiu celis malgrandigi la influon, influan areon de Sovetunio dum la malvarma milito kaj grandigi influon de la t.n. libera mondo (reprezentita de Usono). Rollback estas angla esprimo signifanta repremi, reruli, repuŝi aŭ malgrandigi.

La repuŝan politikon kaŭzis unuflanke malkontenteco pri la politiko de retenado, aliflanke la Sputnik-ŝoko instigis pli aktivan agadon.

La repuŝa politiko entenis konfrontojn en la Tria mondo, komunikadan batalon en la unua-dua mondo. Dum la Reagan-doktrino, la repuŝa politiko signifis aktivajn apogojn de ĉiuj kontraŭmaldekstraj movadoj en Latin-Ameriko, Afriko, en la Tria mondo.