Araba-israela konflikto
La araba-israela konflikto estas tiu inter la ŝtato de Israelo kaj ties arabaj najbaroj, aparte la palestinoj. Ties difino, historio kaj eblaj solvoj estas materio de permanenta debato, kaj la problemoj kiujn ĝi inkludas varias laŭlonge de la tempo. Aktuale la ĉefaj demandoj estas la suvereneco de la Strio de Gaza kaj Cisjordanio, la eventuala formado de palestina ŝtato en koncernaj areoj, la teritorioj de Orienta Jerusalemo, de la Altaĵoj de Golano kaj de la Farmobienoj de Shebaa, la destino de la israelaj setlejoj kaj de la palestinaj rifuĝintoj, la agnosko de Israelo kaj Palestino kaj de ties rajto ekzisti kaj vivi en paco ŝirme de minacoj kaj perforto, tiel kiel la rilato de Israelo kun Sirio kaj Libano. Nuntempe Israelo havas klopoditan validan pacon kun Egiptio kaj Jordanio kiu garantias ties pacan kunvivadon.