Israel-hamasa milito de 2023

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mapo

Aktuale daŭranta milito inter Israelo kaj palestinaj armitaj grupoj gvidataj de Hamaso[1] komenciĝis la 7-an de oktobro 2023[2][3][4] per terorisma surprizatako de Hamaso kontraŭ Israelo. La atako komenciĝis per amasa lanĉo de almenaŭ 3000 raketoj senditaj en Israelon de la Gazaa Sektoro regata de Hamaso.[5] Samtempe, proksimume 2500 palestinaj militantoj rompis la barilon inter Gazaa Sektoro kaj Israelo kaj invadis, masakrante civilulojn en proksimaj israelaj komunumoj kaj atakante militbazojn.[6] Tiutage ili murdis almenaŭ 1400 israelanojn, precipe civilulojn (inkluzive de virinoj kaj infanoj)[7], interalie 270 estis masakritaj en muzika festivalo.[8][9][10] Pli ol 200 israelaj civiluloj (inkluzive virinojn, maljunegulojn, ĉ. 30 infanojn, almenaŭ unu el ili bebo) kaj soldatoj estis prenitaj kiel ostaĝoj kaj forportitaj en la Gazaan Sektoron.[11][12][13][14]

Post signifa prokrasto, Israelo komencis kontraŭbatali hamasajn trupojn en la atakitaj areoj kaj fari aviadajn atakojn kontraŭ la militaj celoj en la Gazaa Sektoro (operaco Feraj Glavoj).[15][16] Israela polica oficialulo Kobi Shabtai anoncis faktan staton de milito, pro la amasa atako el Gazaa Sektoro.[17]

Operaco "Feraj Glavoj"[redakti | redakti fonton]

Unuiĝintaj Nacioj raportis, ke proksimume miliono da palestinanoj, preskaŭ duono de la gazaa loĝantaro, estas enlande delokigitaj.[18] Timoj pri homrajta katastrofo kreskis kiam Israelo blokis liveradon de nutraĵo, akvo, elektro, kaj brulaĵo al Gazao, kiu cetere jam estis blokata kaj de Egiptujo kaj de Israelo.[19][20] Israelo alvokis, ke la civila loĝantaro evakuiĝu el Gaza-urbo, dum Hamaso postulis, ke loĝantoj restu en siaj hejmoj kaj faris vojbarilojn.[21][22][23].

Damaĝoj kaj viktimoj[redakti | redakti fonton]

Tial civiluloj estas mortigitaj multloke, kaj sendependaj fakuloj de UN kun pluraj grupoj pri homaj rajtoj akuzis kaj Hamason kaj Israelon pri militkrimoj. Almenaŭ kvardek kvar landoj denuncis Hamason kaj nomis ĝian konduton terorismo, dum diversaj landoj de Meza Oriento faris alvokon por maleskalado kaj atribuis la radikan kaŭzecon al la plurdekjara israela okupacio de la palestinaj teritorioj.[24][25][26][27] La ministro pri eksteraj rilatoj de Irano minace postulis, ke Israelo tuj ĉesu sian operacon kontraŭ Hamaso en Gazao.[28] Oni raportis pri konflikto inter militantoj en Libano, kiuj inkludis Hizbulahon, kaj israelaj trupoj la 8-an kaj 9-an de oktobro.[29] La usona armeo deplojis du batalgrupojn da aviadilportaj ŝipoj en la Orientan Mediteraneon,[30] La registaro de Britio deklaris ke ĝi sendos militajn ŝipojn kaj aviadilojn,[31] kaj la registaro de Germanio komencis sendi milithelpon al Israelo.[32]

Laŭ la informoj de Hamas (ne ekzistas precizaj informoj el fidindaj fontoj) pro la bombardado, per kiu Israel reagis ekde la komenco ĝis 23a de oktobro, sur la Strio de Gazao mortis de 4 385 personoj, inter kiuj estas almenaŭ 1 756 infanoj kaj 967 virinoj, kaj 13 561 estis vunditaj,[33] plejparte civiluloj.[34] Ĝis novembro 2023, laŭ Hamaso (fidindaj informoj ne haveblas), en Sektoro Gazao pereis ne malpli ol 8 525 homoj. Laŭ datumoj de la Unuiĝintaj Nacioj, pli ol 1,4 milionoj el 2,5 milionoj da lokanoj iĝis senhejmuloj pro israela bombado de militaj celoj, ĉar la milita infrastrukturo de Hamaso uzas la civilan loĝantaron kiel ŝildon. Komence de novembro 2023, ĉiun kvinan minuton en Gazao mortis po unu infano, jam pli ol 500 infanoj pereis dum tri semajnoj de la milito kio superas nombron de infanoj pereintaj jare en ĉiuj konfliktoj tra la mondo ekde 2019 - laŭ la koncepto de Hamaso, tio ŝajne estas enkalkulita (pri tio vidu interalie la artikolon pri la gazaa hospitalo Al-Ŝifa).

Je 14a de novembro ekde la atako fare de Hamas jam mortis proksimume 1400 israelanoj (laŭ oficialaj israelaj informoj) kaj 11 000 palestinanoj (laŭ informoj de Ĥamaso), kompare kun la epoko inter la Dua Intifado de 2000 kaj la 6a de oktobro 2023, kiuj estas 1 330 israelanoj kaj 10 672 palestinanoj. Tio signifas, ke en iom pli ol unu monato pereis kompareblaj nombroj de israelanoj kaj palestinanoj kiel en antaŭaj 23 jaroj.[35]

Internacia reago[redakti | redakti fonton]

La jam dokumentitaj militaj krimoj de Hamaso kaj iuj militagadoj fare de Israelo en Gazao (kiuj, laŭ iuj asertoj, ne plene observas principojn de la humanitara internacia juro, kion israela registaro neas) estas celo de kritikoj fare de diversaj segmentoj de la internacia komunumo[36][37] kvalifikeblaj kiel militkrimoj,[38][39][40], inter kiuj menciendas intenca mortigo de civiluloj, torturado, prenado de ostaĝoj, la uzado kontraŭ civiluloj de armilaro malpermesita de internaciaj traktatoj,[41][42][43] mortigo de civilaj membroj de internaciaj asocioj, kiuj estis plenumantaj humanitarajn agadojn,[44][45] la «totala sieĝo» kaj haltigo de liverado al civiluloj kiel «kolektiva puno»[46][47] kaj la ordono de evakuado de civiluloj sub minaco de tuja atako, dum ne ekzistas sekuraj lokoj kien iri nek sekura maniero tien alveni,[48] kio rezultis en la deviga translokigo de ĉirkaŭ unu miliono kaj duono da loĝantoj de Gazao, nome pli ol la duono de la loĝantaro,[49] kio estis la plej granda translokiĝo okazanta en la tiea lastatempa historio,[50] kion la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj jam katalogis kiel krimo kontraŭ la homaro.[51]

La 31-an de oktobro Bolivio rompis diplomatiajn rilatojn kun Israelo, protestante kontraŭ "la agresa kaj misproporcia milita ofensivo" de Israelo kontraŭ Sektoro Gazao. Ĝi anoncis ankaŭ sendon de humanitara helpo al la sieĝita palestina teritorio. La registaroj de Kolombio kaj Ĉilio revokis siajn ambasadorojn el Israelo por konsultadoj kaj alvokis al pafĉesigo. Tiun ĉi alvokon subtenis ankaŭ Brazilo kaj Meksiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Simpson, John, "Why BBC doesn't call Hamas militants 'terrorists' (Kial BBC ne nomas Hamas-aktivulojn "teroristoj")", BBC News, 11-a de oktobro 2023. (angle)
  2. Beauchamp, Zack, "Why did Hamas invade Israel? (Kial Hamas invadis Israelon?)", Vox, 7-an de oktobro 2023. (angle)
  3. Erlanger, Steven, "An Attack From Gaza and an Israeli Declaration of War. Now What? (Atako el gazao kaj israela milito-deklaro. Nun kio?)", The New York Times, 7-an de oktobro 2023. (angle)
  4. Fact Sheet: Israel and Palestine Conflict (la 9-an de oktobro 2023) (angle) (Gazetara konferenco). ReliefWeb. Unuiĝintaj Nacioj (UN) (9-an de oktobro 2023). Arkivita el la originalo je la 13-a de oktobro 2023. Alirita 13-an de oktobro 2023.
  5. "Around 1 000 dead in Israel-Hamas war, as Lebanon's Hezbollah also launches strikes (Ĉirkaŭ 1 000 mortintoj en la Israel-Hamasa milito, ĉar Hizbulaho de Libano ankaŭ lanĉas atakojn)", South China Morning Post, 8-a de oktobro 2023. (angle)
  6. "Hamas Leaves Trail of Terror in Israel (Hamas lasas migrovojon de teroro en Israelo)", The New York Times, 10-a oktobro 2023. (angle)
  7. "Over 1 400 killed in Hamas attacks on Israel: PM Office (Pli ol 1 400 mortintoj en Hamas-atakoj kontraŭ Israelo - laŭ la ĉefministra oficejo)", Barron's, la 15-an de oktobro 2023. (angle)
  8. "How an Israel music festival turned into a nightmare after Hamas attack (Kiel Israela muzikfestivalo fariĝis koŝmaro post Hamas-atako)", la 8-an de oktobro 2023. (angle)
  9. "Israelis search for loved ones with posts and pleas on social media (Israelanoj serĉas amatojn per afiŝoj kaj pledoj en sociaj retoj)", CBS News, 8-a de oktobro 2023. (angle)
  10. "Thousands flee rocket and gunfire at all-night desert 'Nature Party'; dozens missing (Miloj fuĝas de raketoj kaj interpafado ĉe tutnokta dezerta 'Natura Festo'; dekoj mankas)", The Times of Israel, 7-a de oktobro 2023. (angle)
  11. McKernan, Bethan, "Hamas launches surprise attack on Israel as Palestinian gunmen reported in south (Hamas lanĉas surprizatakon kontraŭ Israelo kiel palestinaj pafantoj raportis en la sudo)", The Guardian, 7-a de oktobro 2023. (angle)
  12. "Video appears to show Hamas taking Israeli civilian hostage (filmo ŝajnas montri Hamas prenantan israelan civilan ostaĝon)", NBC News tra YouTube, 7-a de oktobro 2023. (angle)
  13. Holocaust survivor who uses a wheelchair was dragged into Gaza as Israel-Hamas war rages on (Holokaŭsta transvivanto en rulseĝo estis trenita en Gazaon dum la milito de Israelo-Hamaso plu furiozas) (angle). USA TODAY. Alirita 12-a de oktobro 2023.
  14. "Hamas says it has enough Israeli captives to free all Palestinian prisoners (Hamas diras, ke ĝi havas sufiĉe da israelaj kaptitoj por liberigi ĉiujn palestinajn malliberulojn)", Al-Ĝazira. (angle)
  15. Hamas-Israel War - Real Time Updates (angle). idf.il. Arkivita el la originalo je 13-a de oktobro 2023.
  16. "archive-date=8-a de oktobro 2023 Two Israeli tourists and local guide shot dead in Egypt, Israel says", BBC News, 8-a de oktobro 2023. (angle)
  17. "Missiles strike southern & central Israel; police declare state of war", JordanNews, 7-a de oktobro 2023. (angle)
  18. Palestinians struggle to evacuate northern Gaza amid growing Israeli warnings of ground offensive (angle). AP News (14-a de oktobro 2023).
  19. Gaza 'soon without fuel, medicine and food' – Israel authorities 2023 (angle). BBC News (10-a de oktobro 2023). Arkivita el la originalo je 9-a de oktobro 2023.
  20. "Israel-Hamas war live updates: Israel calls for evacuation of 1.1 million Palestinians in Gaza; at least 27 Americans killed", CNBC. (angle)
  21. "IDF says it’s completing preparations to strike Gaza ‘from air, sea and land’", www.timesofisrael.com, 14-a de oktobro 2023. (angle)
  22. Experts say Hamas and Israel are committing war crimes in their fight (angle). Alirita 14-a de oktobro 2023.
  23. Hamas tells Gaza residents to stay put as Israel ground offensive looms (angle). Alirita 14-a de oktobro 2023.
  24. International Reactions to the Hamas Attack on Israel (angle). The Washington Institute (11-a de oktobro 2023). Alirita 13-a de oktobro 2023.
  25. "World reaction to surprise attack by Palestinian Hamas on Israel", Al-Ĝazira. (angle)
  26. Michaelson, Ruth, "Condemnation and calls for restraint after Hamas attack on Israel", 7-a de oktobro 2023. (angle)
  27. Nereim, Vivian, "Across the Mideast, a Surge of Support for Palestinians as War Erupts in Gaza", The New York Times, 9-a de oktobro 2023. (angle)
  28. "Iran's foreign minister warns Israel from Beirut to stop Gaza attacks or risk 'huge earthquake'", AP News, 14-a de oktobro 2023. (angle)
  29. "Israel Orders 'Complete Siege' of Gaza as Troops Battle to Secure Border Areas", The New York Times, 9-a de oktobro 2023. (angle)
  30. Exclusive: US to send 2nd aircraft carrier to eastern Mediterranean (angle). ABC News. Alirita 2023-10-15.
  31. Sheridan, Danielle, "Britain to send ships and aircraft to support Israel", The Daily Telegraph, 12-a de oktobro 2023. (angle)
  32. "Germany clears Israel's use of two Heron TP combat drones, source says", Reuters, 11-a de oktobro 2023. (angle)
  33. Israel Hamas war: UN calls for 'end to the nightmare' as aid trucks enter Gaza and strikes continue (UN postulas "fino de la koŝmaro" kiam helpkamionoj eniras Gazaon kaj strikoj daŭras) 2023-10-21, alirita en 2023-10-22, ĉe euronews (angle).
  34. Yahya Abou-Ghazala (16-a de oktobro 2023): «Ellos cumplieron las órdenes de evacuación en Gaza. Un bombardeo de Israel los mató al día siguiente» (Ili plenumis evakuordojn en Gazao. Israela bombado mortigis ilin la venontan tagon), CNN, konsultita la 18-an de oktobro 2023 (hispane).
  35. Laŭ informoj de UN kaj Al Jazeera, cititaj en Vídeo | Radiografía de la violencia entre Israel y Palestina: más muertos desde el 7 de octubre que en los 23 años de siglo XXI El País, 14a de novembro 2023, alirita la 14an de novembro 2023.
  36. Naciones Unidas recuerda a Israel que el cerco completo de Gaza está prohibido 2023-10-11 kaj 2023-10-10 ĉe Euronews el Agentejo EFE (hispane)
  37. Israel-Hamás: testimonios de desolación y miedo de civiles israelíes y palestinos 2023-10-10, alirita en 2023-10-11 ĉe Radio France Internationale (hispane)
  38. Israel-Palestina: Existen pruebas claras de que pueden estar cometiéndose crímenes de guerra 2023-10-10, alirita en 2023-10-11 ĉe Novaĵoj de Unuiĝintaj Nacioj (hispane)
  39. Israel/Palestina: Numerosas víctimas civiles, ambas partes violan sus obligaciones legales 2023-10-09, alirita en 2023-10-11 ĉe Human Rights Watch (hispane)
  40. Human Rights Watch says Gaza closure order a ‘call to commit a war crime’ 2023-10-09, alirita en 2023-10-11 ĉe The Washington Post (angle)
  41. HRW denunció que Israel ha usado fósforo blanco en ataques contra Gaza y Líbano 2023-10-12, alirita en 2023-10-14 ĉe CNN Ĉilio kaj Agentejo EFE (hispane)
  42. Mustafa Haboush Fuentes médicas denuncian uso de bombas de fósforo blanco en Gaza por parte de Israel 2023-10-12; alirita en 2023-10-14 ĉe Agentejo Anadolu (hispane)
  43. Palestina acusa a Israel de utilizar bombas de fósforo en Gaza 2023-10-11, alirita en 2023-10-11 ĉe Telesur kaj el Europa Press (hispane)
  44. Ramírez, Karla Agencia de la ONU para refugiados palestinos confirma asesinato de 11 trabajadores tras ataques de Israel contra Gaza 2023-10-11; alirita en 2023-10-12 ĉe VenezuelaNews (hispane)
  45. Al menos 11 miembros del personal de una agencia de la ONU habrían muerto en ataques aéreos contra Gaza 2023-10-11; alirita en 2023-10-12 ĉe CNN Chile. (hispane)
  46. Corder, Mike kaj Frankel, Julia Expertos dicen que Israel y Hamas están cometiendo crímenes de guerra 2023-10-13 ĉe Los Angeles Times el Associated Press (hispane)
  47. «Israel/Palestine: Devastating Civilian Toll as Parties Flout Legal Obligations». Human Rights Watch. 9-a de oktobro 2023. Konsultita la 9-an de oktobro 2023 (angle)
  48. Roth, Clare (16-a de oktobro 2023). «Israel-Hamás: ¿Se están cometiendo crímenes de guerra?». Deutsche Welle, konsultita la 17-an de oktobro 2023 (hispane)
  49. Hostilities in the Gaza Strip and Israel 2023-10-20; alirita en 2023-10-22 ĉe www.unocha.org (angle)
  50. Gaza, forzada al mayor desplazamiento de su historia reciente 2023-10-14; alirita en 2023-10-17 ĉe Radio Cooperativa (Ĉilio) kaj el Agentejo EFE (hispane)
  51. «Israel-Palestina: La ONU pide a Israel rescindir la orden de evacuar en Gaza». Noticias ONU de la Unuiĝintaj Nacioj, la 13-a de oktobro 2023, konsultita la 17-an de oktobro 2023 (hispane)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]