South China Morning Post

El Vikipedio, la libera enciklopedio

emblemo

taggazeto • retgazeto
Ĝenro ĝenerala
Periodeco ĉiutaga

Lando Ĉinio
Urbo Honkongo
Publikigisto grupo Alibaba
Ĉefredaktisto Tammy Tam (stato fino de 2023)
Establodato la  6-an de novembro 1903(nun 1903-11-06) (120‑jara) (44004 tagaj eldonoj)
Posedata de Great Wall Pan Asia Holdings • Alibaba GroupNews Corporation vd
Lingvoj

angla

Eldonkvanto 105 347 (lundo-sabato, 2016), 82 117 (dimanĉo, 2016); 17 000 (ciferecaj abonoj, 2019)
ISSN 1021-6731

Retejo scmp.com
vdr

South China Morning Post - prononco laŭ sistemo IFA [sˈa͡ʊθ t͡ʃˈa͡ɪnə mˈɔː͡ɹnɪŋ pˈo͡ʊst], mallongigo SCMP - estas ĉiutage aperanta anglalingva gazeto kun centra oficejo en Honkongo, posedata de la amaskomunikila grupo Alibaba. Fondita en 1903 fare de Tse Tsan-tai kaj Alfred Cunningham, ĝi restis la gvida taga de gazeto de Honkongo kaj dum la brita kolonia regado kaj poste. La ĉefredaktoro ekde 2016 estas Tammy Tam. La SCMP presas paperajn eldonojn en Honkongo kaj funkciigas novaĵan retejon kiu estas blokita en kontinenta Ĉinio.

La gazeta cirkulado estas relative stabila dum jaroj - la meza ĉiutaga eldonado estis 100 000 en 2016. En enketo de 2019 de la Ĉina Universitato de Honkongo, la SCMP estis rigardata kiel la relative plej kredinda pagita gazeto en Honkongo.[1]

En junio 2012, post la suspektinda morto de Li Wangyang, parto de la redakcio kontraŭis la elekton de ĉefredaktoro Wang Xiangwei, kiu premis malmultigi la raportadon pri la morto de la ĉina disidento kaj la posta honkongaj protestoj.[2] Sinjoro Wang, la unua ĉino el la Ĉina Popola Respubliko, kiu okupis la postenon de ĉefredaktoro, konfesas, ke li faris "malbonan decidon".[3] Laŭ artikolo en la sendependa tagĵurnalo Apple Daily, ĉinlingvaj ĵurnalo en Honkongo, kun ĉi tiu afero la "SCMP fariĝis ruĝa".[4]

La SCMP estis posedata fare de la gazeta korporacio de Rupert Murdoch de 1986 ĝis ĝi estis akirita fare de malajzia dommakleristo Robert Kuok en 1993. La 5-an de aprilo 2016, la amaskomunikila grupo Alibaba akiris la amaskomunikilojn de la SCMP-Grupo, inkluzive de la SCMP.

Jam iom antaŭ la ŝanĝo de proprieto en 2016 kaj pli forte post la ŝanĝo, zorgoj estis voĉigitaj ĉu la redakcio estos tiugrade sendependa kiom antaŭe kaj kiel altiĝos la memcenzuro. Kritikistoj inkluzive de The New York Times, Der Spiegel, kaj The Atlantic asertis ke la ĵurnalo estas en misio promocii "la molan potencon de Ĉinio" eksterlande.[5][6]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • La komenca parto de la koncerna angla artikolo je la stato de la 13-a de novembro 2023 plus ĉapitro pri 2012 de la koncerna franca teksto de la sama tago

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Centre for Communication and Public Opinion Survey (Centro por Komunikado kaj Publika Opinio-Enketado): Tracking Research: Public Evaluation on Media Credibility - Survey Results (Spurado de Esplorado: Publika Takso pri Amaskomunikila Kredindeco - Enketo-Rezultoj). Ĉina Universitato de Honkongo (2019). Alirita la 14-an de marto 2020. (angle)
  2. Dorian Malovic, Malfido de hongkonganoj al kontinenta Ĉinio kreskas La Croix, 2-a de julio 2012 (france)
  3. AFP, Honkongo: malbonfarto en la ĉefa anglalingva ĉiutaga South Morning China Post L'Express, la 2-an de julio 2013, arkivigita en novembro 2013 (france)
  4. Régis Soubrouillard, Honkongo: Pekino streĉas la amaskomunikilaron Marianne, la 28-an de junio 2012, arkivigita en marto 2016 (france)
  5. Maximilian Kalkhof: artikolo Was gut für China ist, ist auch gut für Alibaba (Kio estas bona por Ĉinio, estas ankaŭ bona por Alibaba) la 14-an de decembro 2015 en Der Spiegel reta eldono (germane)
  6. Ann-Kathrin Nezik: https://www.spiegel.de/international/business/south-china-morning-post-rebranding-china-abroad-a-1224273.html artikolo Newspaper Could Help Rebrand China Abroad (ĵurnalo povus helpi redifini la bildon de Ĉinio eksterlande), la 23-an de aŭgusto 2018 en Der Spiegel, internacia retejo (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]