Akabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akabo
Fotomontaĵo
urbo • limurbo • urbego • havenurbo
Administrado
Poŝtkodo 77110
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 140 000  (2014) [+]
Loĝdenso 373 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 31′ N, 35° 0′ O (mapo)29.51666666666735Koordinatoj: 29° 31′ N, 35° 0′ O (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Areo 375 km² (37 500 ha) [+]
Akabo (Jordanio)
Akabo (Jordanio)
DEC
Akabo
Akabo
Situo de Akabo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aqaba [+]
vdr
Aqaba, Southern Jordan 2012 25

Akabo (arabe العقبة, al-cAqaba, loka prononco el-cAgabe, por kruta deklivo) estas urbo en Jordanio, kiu dum 2004 havis 80.059 enloĝantojn. La urbo situas ĉe la samnoma Golfo de Akabo, flanka branĉo de la Ruĝa Maro, kaj estas la sola marhaveno de Jordanio. La geografiaj koordinatoj de la urbo estas 29° 31' norde kaj 35° 00' oriente.

Ĉefaj enspezoj estas la eksporto de fosfata fekundigilo pere de la haveno kaj la turismo: Akabo estas la sola jordania loko por plonĝa esplorado de la Ruĝa Maro. Jam dum la rego de reĝo Huseino la 1-a de Jordanio dum la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento parto de la koralaj rifoj iĝis medioprotektataj, kaj pliaj artefaritaj rifoj kreiĝis.

Akabo estas libera komerca zono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam dum la antikva epoko la urbo estis grava komerca centro. En la loko de la hodiaŭa urbo estis du loĝlokoj, kiuj ankaŭ menciiĝis en la biblio.

Ĝis la jaro 106 post Kristo la urbo apartenis al la imperio de la Nabateanoj. Post la konkero de la imperio fare de la romia armeo ĝi iĝis parto de la romia provinco Arabia Petraea.

Kiam la Romia Imperio dividiĝis dum la jaro 395, Akabo iĝis parto de la Bizanca Imperio.

Post la disvastiĝo de la islamo la urbo jam dum la unua granda ekspansio de Mohamedo inter la jaroj 622 kaj 632 iĝis parto de la Kaliflando. Dum la 12-a jarcento ĝi konkeriĝis fare de krucmilistoj, kaj sur la apuda faraona insulo konstruiĝis la fortikaĵo Helim.

Akabo, vidate tra la Ruĝa Maro el Ejlato, dum aprilo 2006

La armeo de Saladino dum la jaro 1170 konkeris la urbon, dum 1250 ĝi iĝis parto de la Mameluka Imperio. Ekde la komenco de la 16-a jarcento ĝis la jaro 1917 Akabo estis parto de la Otomana Imperio.

Dum julio 1917 arabaj triboj de Fajsalo la 1-a de Irako, komanditaj de Thomas Edward Lawrence, post marŝego tra la dezerto Nefud konkeris la urbon. Ĝis 1946 la urbo kiel parto de Transjordanio restis sub brita kontrolo, kaj sekve iĝis la plej granda havenurbo de la ŝtato Jordanio.

Inter novembro 1956 ĝis januaro 1957 la urbo estis okupita fare de la armeo de Israelo (Sueza krizo) kaj en 1967 en la areo okazis la Sestaga milito.