Saladino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saladino
sultano de Egiptio kaj Sirio
Persona informo
صلاح الدين الأيوبي
Naskonomo يُوسُف بن نجم الدين أيُّوب
Naskiĝo ĉ. 1138
en Tikrit
Morto 4-an de marto 1193 (1193-03-04)
en Damasko
Mortis per infekta malsano vd
Tombo Moskeo de la Umajadoj vd
Religio islamo vd
Etno kurdoj vd
Lingvoj arabakurda vd
Familio
Dinastio Ajubidoj vd
Patro Najm ad-Din Ayyub vd
Patrino Sitt al-Mulk Khatun vd
Gefratoj Turan-Shah • Al-Adil I • Rabia Khatoon • Tughtakin ibn Ayyub • Sitt al-Sham • Nur Ad-Din Shahanshah vd
Edz(in)o Ismat ad-Din Khatun vd
Infanoj Al-Afdal ibn Salah ad-Din • Al-Aziz Uthman • Az-Zahir Ghazi vd
Parencoj Shirkuh vd
Profesio
Okupo militisto • milita komandisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Saladino (ĉ. 1138 - 4-a de marto 1193) (arabe Ṣalāḥ ad-Dīn Jūsuf ibn Ajjūb, kurde Selahedînê Eyûbî[1]) fondis la etne kurdan Ajubidan dinastion de Egiptio kaj Sirio, kies unua sultano li estis.

"Saladin rex Aegypti", manuskripto de la 15-a jarcento; tiele Saladino estis viditaj de postaj eŭropanoj.

Li naskiĝis en kurda familio[2][3][4] en Tikrit ĉe la rivero Tigris. Post unua militista edukado sub la estrado de selĝuka ŝtatoficisto kaj soldato, Saladino defendis Egiption kontraŭ Krucmilitistoj, abolis la fatiman kaliflandon en 1171 kaj restarigis la Sunaismon en Egiptio. Lia famo atingis sian pinton, kiam li rekaptis Jerusalemon je la 2-a de oktobro de 1187 post 88 jaroj da regado de la Krucmilitistoj kaj sukcese defendis la urbon en la Tria Krucmilito. Saladino estris la islaman oponon al la eŭropaj Krucmilitistoj en Levantenio. Je la pinto de sia povo, lia sultanlando inkludis Egiption, Sirion, Mezopotamion, Heĝazon, Jemenon kaj aliajn partojn de Norda Afriko.

Origine sendita al Fatimida Egiptio fare de lia Zengida senjoro Nur ad-Din en 1163, Saladino surgrimpis la rangojn de la Fatimida registaro pro la valoro de siaj armeaj sukcesoj kontraŭ atakoj de Krucmilitistoj sur ĝia teritorio kaj lia persona proksimeco al la kalifo al-Adid. Kiam la onklo de Saladino nome Ŝirkuh mortis en 1169, al-Adid nomumis Saladinon veziro, malofta nomumo por sunaisma islamano al tia grava posteno en la ŝijaisme estrita kaliflando. Dum lia periodo kiel veziro Saladino komencis subfosi la Fatimidan potencularon, kaj sekve la morton de al-Adid en 1171 li transprenis la registaron kaj harmoniigis la fidelecon de la lando kun la Bagdad-bazita Abasida Kaliflando. En la sekvaj jaroj, li gvidis ekspediciojn kontraŭ la krucistoj en Palestino, ordigis la sukcesan konkeron de Jemeno kaj forpuŝis por-fatimidajn ribelojn en Supra Egiptio.

Ne longe post la morto de Nur-ad-Din en 1174, Saladino propre gvidis la konkeron de Sirio, pace enirante Damaskon laŭ la peto de ĝia reganto. De mezo de 1175, Saladino konkeris Hamaon kaj Homs, okazigante la malkonkordon de siaj iamaj Zengid-senjoroj, kiuj estis la oficialaj regantoj de Sirio. Baldaŭ poste, li venkis la Zengid-armeon en batalo kaj estis poste proklamita la "Sultano de Egiptio kaj Sirio" fare de la abasida kalifo al-Mustadi. Li faris pliajn konkerojn en norda Sirio kaj Jazira, evitante du atencojn kontraŭ sia vivo fare de la Asasinoj, antaŭ reveno al Egiptio en 1177 por trakti temojn tie. Antaŭ 1182, Saladino kompletigis la konkeron de Sirio post konkerado de Halepo, sed finfine ne transprenis la Zengid-fortikaĵon de Mosulo.

Sub la persona gvidado de Saladino, la Ajubida armeo venkis la krucistojn ĉe la decida Batalo de Hattin en 1187, malfermante la vojon al la islamanoj por rekapti Palestinon el la Krucistoj kiuj estis konkerinta ĝin 88 jarojn pli frue. Kvankam la krucisma Jerusalema reĝlando daŭrigus ekzisti por plilongigita periodo, ĝia malvenko ĉe Hattin markis turnopunkton en sia konflikto kun la islamaj potencoj de la regiono. Saladino fariĝis elstara figuro en islama, araba, turka kaj kurda kulturoj.[5] En 1193 li mortis en Damasko, donis multon da sia riĉaĵo al siaj subuloj. Saladino estas entombigita en maŭzoleo najbara al la Moskeo de la Umajadoj.

Malgraŭ sia fiera opozicio al la regado fare de la Kristanoj, Saladino akiris grandan reputacion en Eŭropo kiel kavaliro, tiagrade, ke ekzistis en la 14-a jarcento epikaj poemoj pri liaj glorfaraĵoj, kaj Danto enmetis lin inter la virtajn paganajn spiritojn en Limbo. Lia rilato kun la reĝo Rikardo la 1-a, kiu venkis lin en batalo en 1191, estis miksaĵo de reciproka respekto kaj de militista rivaleco. Kiam Rikardo estis vundita, Saladino eĉ proponis la servojn de lia persona kuracisto. Fakte ne longe post la foriro de Rikardo, Saladino mortis en Damasko, kie lia tombo nun estas grava turisma allogaĵo.

La nomo Salah ad Din signifas "Lumo de Konscio" aŭ "Rekteco de Konscio", kaj dum jarcentoj Saladin estadis inspiro por Islamanoj en multaj aspektoj. Gubernio ĉirkaŭ Tikrit en moderna Irako, Gubernio Saladino (Salah ad Din), estas nomata laŭ Saladino.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

La deveno de Saladino estis ligita al Tikrit.

Saladino naskiĝis en Tikrit en areo de nuntempa Irako. Lia persona nomo estis "Jusuf" (araba versio de Jozefo; "Salah ad-Din" estas lakab, kromnoma honora epiteto, kun signifo "Virto de Fido".[6] Lia familio estis plej verŝajne de kurda deveno,[2][7][8][9] kaj originiĝis el la vilaĝo Ajdanakan[7] proksime al la urbo Dvin en centra Armenio.[10][11] La tribo Raŭadija de kiu li devenis estis parte asimilita en la arab-parolanta mondo ĉirkaŭ tiu epoko.[12] En tempo de Saladino, neniu fakulo havis pli da influo ol la ŝejĥo Abdul Qadir Gilani, kaj Saladino estis tre forte influita kaj helpita de li kaj de liaj lernantoj.[13][14] En 1132, la venkita armeo de Imad ad-Din Zengi, nome Atabego de Mosul, trovis sian retiriĝon blokitan de la rivero Tigris ĉe la fortikaĵo de Tikrit, kie la patro de Saladino nome Najm ad-Din Ajjub servis kiel gvardisto. Ajjub havigis boatojn por la armeo kaj rifuĝon en Tikrit. Mujahid al-Din Bihruz, iama greka sklavo kiu estis nomumita militista guberniestro de norda Mezopotamio pro sia servo al la Selĝukoj, admonis Ajjub pro havigo al Zengi de rifuĝo kaj en 1137 forpelis Ajjub el Tikrit post lia frato Asad al-Din Ŝirkuh mortigis amikon de Bihruz. Laŭ fakulo Baha ad-Din ibn Ŝaddad, Saladino naskiĝis en la sama nokto en kiu lia familio foriris el Tikrit. En 1139, Ajjub kaj lia familio translokiĝis al Mosul, kie Imad ad-Din Zengi agnoskis sian ŝuldon kaj nomumis Ajjub komandanto de sia fortikaĵo en Baalbek. Post la morto de Zengi en 1146, lia filo, Nur ad-Din, iĝis la regento de Alepo kaj la estro de la Zengidoj.[15]

Saladino, kiu tiam loĝis en Damasko, sentis specialan emon por tiu urbo, sed la informaro pri lia komenca infanaĝo estas malabunda.[15] Pri edukado, Saladino skribis "infanoj estis edukitaj en la maniero en kiuj iliaj antaŭuloj estis edukitaj". Laŭ liaj biografiistoj, Anne-Marie Eddé[16] kaj al-Wahrani, Saladino kapablis respondi demandojn pri Eŭklido, Almagesto, aritmetiko, kaj juro, sed tio estis akademia idealo. Estis lia kono de Korano kaj de la "sciencoj de religioj" kio ligis lin al siaj samtempuloj;[17] kelkaj fontoj asertas, ke dum liaj studoj li estis pli interesataj en religiaj studoj ol en aliĝi al la armeo.[18] Alia faktoro kiu povis tuŝi lian intereson en religio estis ke dum la Unua Krucmilito, Jerusalemo estis konkerita de kristanoj.[18] Krom pri Islamo, Saladino havis sciaron pri genealogioj, biografioj, kaj historioj de Araboj, same kiel pri la bredolinioj de la arabaj ĉevaloj. Pli grave, li parkeris la Hamasah de Abu Tammam.[17] Li parolis kurdan kaj araban kaj konis turkan kaj persan.[19][20]

Fruaj ekspedicioj[redakti | redakti fonton]

La ekkariero de Saladino estis ligita al Asad al-Din Ŝirkuh; 13-a-jarcenta eŭropa priskribo de Adîd abû Muhammad and Shîrkûh (supra panelo), kun la alveno de Amalriko al Konstantinopolo (malsupra panelo).

La militista kariero de Saladino startis sub tutoreco de sia patroflanka onklo Asad al-Din Ŝirkuh, elstara militestro kun Nur ad-Din, la Zengida emiro de Damasko kaj Alepo kaj la plej influa instruisto de Saladino. En 1163, la veziro de la fatimida kalifo al-Adid, Ŝaŭar, estis forigita el Egiptio fare de sia rivalo Dirgham, membro de la povega tribo Banu Ruzzaik. Li petis militistan apogon el Nur ad-Din, kiu akceptis kaj, en 1164, sendis Ŝirkuhon helpi Ŝaŭar en lia ekspedicio kontraŭ Dirgham. Saladino, estante 26-jaraĝa, iris kun ili.[21] Post Ŝaŭar estis sukcese reinstalita kiel viziro, li petis, ke Ŝirkuh retiru sian armeon el Egipto kontraŭ monsumo de 30 000 oraj dinaroj, sed li malakceptis, insistante, ke estos la deziro de Nur ad-Din kio restos. La rolo de Saladin en tiu ekspedicio estis minora, kaj oni scias, ke li ricevis ordonon de Ŝirkuh kolekti liveraĵojn el Bilbis antaŭ ties sieĝo fare de kombinita forto de krucmilitistoj kaj trupoj de Ŝaŭar.[22]

Post la rabado de Bilbis, la krucmilit-egipta forto kaj la armeo de Ŝirkuh engaĝiĝis en la Batalo de al-Babein sur la dezerta bordo de Nilo, ĝuste okcidente de Giza. Saladino ludis gravan rolon, komandante la dekstran alon de la Zengida armeo, dum forto de Kurdoj komandis la maldekstran alon, kaj Ŝirkuh estis en la centro. Islamaj fontoj de tiu tempo, tamen, metis Saladinon en la "atakejo de la centro" kun ordono allogi la malamikon en kaptilon ŝajnigante retiriĝon. La krucmilitista forto havis fruan sukceson kontraŭ la trupoj de Ŝirkuh, sed la tereno estis tro kruta kaj sableca por iliaj ĉevaloj, kaj komandanto Hugo Grenier estis kaptitaj kiam li estis atakinta la unuon de Saladino. Post disa luktado en valetoj sude de la ĉefa pozicio, la Zengida centra forto revenis al la ofensivo; Saladino aliĝis tien el la ariero.[23]

La batalo finiĝis en Zengida venko, kaj oni kredas, ke Saladino estis helpinta Ŝirkuh en unu el la "plej rimarkindaj venkoj en la registrita historio", laŭ Ibn al-Athir, kvankam plej granda parto de la homoj de Ŝirkuh mortiĝis kaj la batalo estis konsiderita de plej granda parto de fontoj ne kiel totala venko. Saladino kaj Ŝirkuh translokiĝis al Aleksandrio kie ili estis bonvenigitaj, ricevis monon kaj armilojn, kaj sidejan bazon.[24] Fronte al supera krucmilit-egipta forto klopodanta sieĝi la urbon, Ŝirkuh disigis sian armeon. Li kaj la kerno de sia forto retiriĝis el Aleksandrio, dum Saladino restis kun la tasko gardi la urbon.[25]

En Egiptio[redakti | redakti fonton]

Veziro de Egiptio[redakti | redakti fonton]

Bataloj de Saladino en Egiptio.

Ŝirkuh estis en porpova luktado por Egiptio kun Ŝaŭar kaj Amalriko de Jerusalemo en kiu Ŝaŭar petis la helpon de Amalriko. En 1169, Ŝaŭar laŭ registroj estis murdita de Saladino, kaj Ŝirkuh mortis poste en tiu jaro.[26] Post lia morto, nombraj kandidatoj estis konsiderataj por la rolo de veziro de al-Adid, plej el kiuj estis etnaj kurdoj. Ilia etna solidareco formis la agadon de la Aĝubida familio en ilia politika kariero. Saladino kaj liaj proksimuloj malfidis el la turka influo. Iam Isa al-Hakkari, kurda leŭtenanto de Saladino, insistis al kandidato por la vezireco, nome Emiro Qutb al-Din al-Hadhbani, deflankiĝi argumentante, ke "kaj vi kaj Saladino estas kurdoj kaj vi ne deziros lasi la povon en manoj de la turkoj".[27] Nur ad-Din elektis sukcedanton por Ŝirkuh, sed al-Adid nomumis Saladinon por anstataŭi Ŝaŭar kiel veziro.[28]

La tialoj por la elekto de Saladino, sunaisto mem, fare de la ŝijaisma kalifo al-Adid varias. Ibn al-Athir asertas, ke la kalifo elektis lin estante avertita de siaj konsilistoj, ke "ne estis iu pli malforta kaj pli juna" ol Saladino, kaj "neniu el la emiroj [komandantoj] obeis lin aŭ servis lin". Tamen, laŭ tiu versio, post kelkaj negocadoj, li estis finfine akceptita de la majoritato de emiroj. Oni supozas, ke la konsilistoj de Al-Adid promociis Saladinon ankaŭ kiel klopodo disigi la zengidojn kun sidejo en Sirio. Al-Wahrani skribis, ke Saladino estis elektita pro la reputacio de lia familio pri sia "malavareco kaj militagado". Imad ad-Din skribis, ke post la mallonga funebra periodo pro Ŝirkuh, dum kiu "opinioj diferencis", la Zengidaj emiroj decidis pri Saladino kaj devigis la kalifon "nomumi lin veziro". Kvankam pozicioj estis tre komplikigitaj fare de la rivalaj islamaj estroj, la kerno de siriaj komandantoj apogis Saladinon pro sia rolo en la egiptia ekspedicio, en kiu li atingis rekordon de militaj kvalifikoj.[29]

Enpostenigita kiel veziro la 26an de Marto, Saladin ekpentis pri "vin-drinkado kaj turnis sin el frivoleco por ekhavi veston de religio", laŭ la arabaj tiamaj fontoj.[30] Akirinta pli da povo kaj sendependeco ol iam antaŭe en sia kariero, li ankoraŭ frontis la aferon de finfina fideleco inter al-Adid kaj Nur ad-Din. Poste en tiu jaro, grupo de egiptia soldatoj kaj emiroj klopodis mortigi Saladinon, sed sciante pri iliaj intencoj pere de sia spionestro Ali ibn Safyan, li arestis kaj mortigis la ĉefan konspirinton, Naji, Mu'tamin al-Ĥilafa — nome la civila kontrolisto de la Fatimida Palaco —. La postan tagon, 50 000 nigrafrikaj soldatoj el la regimentoj de la Fatimida armeo opoziciis al la regado de Saladino, kun egiptaj emiroj kaj civiluloj, startigis ribelon nomitan de Nigruloj aŭ de Sklavoj. Ĉirkaŭ la 23a de Aŭgusto, Saladino jam estis entute subpreminta la ribelog kaj neniam poste li devis fronti militan defion el Kairo.[31]

Ĉirkaŭ la fino de 1169, Saladino, kun plifortigoj el Nur ad-Din, venkis super amasa krucmilit-bizanca forto proksime de Damietta. Poste, en la printempo 1170, Nur ad-Din sendis la patron de Saladino al Egipto je plenumo de peto de Saladino mem, same kiel kuraĝigo el la Bagdada abasida kalifo al-Mustanjid, kiu celis premi Saladinon elpostenigante sian rivalan kalifon, al-Ad.[32] Saladino mem estis plifortigante sian povon en Egipto kaj malfortigante sian apogan sidejon tie. Li ekhavigis al siaj samfamilianoj altrangajn postenojn en la regiono; li ordigis la konstruadon de lernejo por la Malikisma branĉo de Sunaisma Islamo en la urbo, same kiel unu por la Ŝafiisma tendenco al kiu li mem apartenis en al-Fustat.[33]

Stablinte sin en Egiption, Saladino lanĉis kampanjon kontraŭ krucmilitistoj, sieĝante Darum en 1170.[34] Amalriko retiris sian Templanan soldataron el Gaza por helpi lin en la defendo de Darum, sed Saladino evitis tiun forton kaj konkeris Gaza en 1187. En 1191 Saladino detruis la fortikaĵojn de Gaza konstruitajn de la reĝo Baldueno la 3-a por la Templanoj.[35] Ne klaras precize kiam, sed ja ene de tiu sama jaro, li atakis kaj konkeris la krucmilitstan kastelon de Eilat, konstruitan sur insulo ĉe la pinto de la Akaba Golfo. Ĝi ne estis minaco al la pasado de islama ŝiparo sed povus ĉikani malgrandajn grupojn de islamaj ŝipoj, kaj Saladino decidis forigi ĝin for el sia vojo.[34]

Sultano de Egiptio[redakti | redakti fonton]

A multi-domed mosque dominates the walled Citadel, with ruined tombs and a lone minaret in front.
La Kaira Citadelo, vidita fine de la 19-a jarcento, estis konstruigita fare de Saladino inter 1176 kaj 1183.

Laŭ Imad ad-Din, Nur ad-Din skribis al Saladino en Junio 1171, konsilante al li reestabli la Abasidan kaliflandon en Egipto, kion Saladino kunordigis du monatojn poste post aldona kuraĝigo fare de Najm ad-Din al-Ĥabushani, nome ŝafia juristo Fakih, kiu arde opoziciis kontraŭ la ŝijaisma regado en la lando. Tiukadre kelkaj egiptaj emiroj estis mortigitaj, sed oni diris al al-Adid, ke ili estis mortigitaj pro ribelo kontraŭ li. Li tiam malsaniĝis aŭ estis venenigita laŭ iu rakonto. Estante malsana, li petis al Saladino viziti lin por povi peti, ke li zorgu lian junan infanon, sed Saladino malakceptis, timante perfidon kontraŭ la Abasidoj, kaj ŝajne li bedaxuris sian agadon post konstati tion kion al-Adid estis deziranta.[36] Li mortis la 13an de Septembro, kaj kvin tagojn poste, la Abasida prediko Ĥutba estis farita en Kairo kaj al-Fustat, proklamante al-Mustadi kiel kalifo.[37]

La 25an de Septembro, Saladin lasis Kairon por partopreni en kuna atako al kasteloj Kerak kaj Montréal, nome dezertaj kristanaj kasteloj de la Regno Jerusalemo, kun Nur ad-Din kiu estus atakinta el Sirio. Antaŭ alveni al Montreal, Saladino tamen retiriĝis al Kairo ĉar li ricevis informojn ke en lia foresto la krucmilitestroj estis pliigantaj siajn apogojn al perfidistoj ene de Egipto por ataki Saladinon el eno kaj malpliigi lian povon, speciale ĉe la Fatimidoj kiuj startis komploti por restaŭri sian pasintan gloron. Pro tio, Nur ad-Din alvenis sola.[38]

Dum la somero 1173, oni informis, ke armeo el Nubio kun trupoj de armenaj iamaj Fatimidaj trupoj estis ĉe la egipta limo, preparante sieĝon kontraŭ Asuano. La emiro de la urbo estis petinta helpon al Saladino kaj ricevis plifortigon estritan de Turan-Ŝah, frato de Saladino. Sekve, la Nubianoj foriris; sed revenis en 1173 kaj estis denove forigitaj. Tiun fojon, egiptaj fortoj avancis el Asuano kaj kaptis la nubian urbon Ibrim. Saladino sendis donacon al Nur ad-Din, kiu estis estinta lia amiko kaj instruisto, nome 60 000 dinarojn, "mirinde fabrikitajn havaĵojn", kelkajn juvelojn, kaj elefanton. Transportante tiujn havaĵojn al Damasko, Saladino trafis oportunon rabadi la krucmilitistan landon. Li ne entreprenis atakon kontraŭ la dezertajn kastelojn sed klopodis forigi la islamajn Beduenojn kiuj vivis en krucmilitista teritorio kun la celo senigi la Frankojn de gvidistoj.[39]

La 31an de Julio 1173, la patro de Saladino nome Ajub estis vundita en ĉevalrajda akcidento, kiu finfine okazigis lian morton la 9an de Aŭgusto.[40] En 1174, Saladino sendis Turan-Ŝahon konkeri Jemenon por aldoni ĝin kaj ties havenon Adeno al la teritorioj de la Ajubida Dinastio.

Konkero de Sirio[redakti | redakti fonton]

Konkero de Damasko[redakti | redakti fonton]

Stampaĵo de Saladino, en moner-stampejo el Nusajbin, datitaj de H 578 (1182/3 n.e.).

Komence de la somero 1174, Nur ad-Din estis ariganta armeo, sendante alvokojn al Mosul, Dijar-Bakr (norda Jazira), kaj Jazira en ŝajna preparado de atako kontraŭ la Egiptio de Saladino. La Ajubidoj okazigis konsilion pri la malkovro de tiuj preparoj por studi la eblan minacon kaj Saladino kolektis sian propran trupojn ekster Kairo. La 15an de Majo, Nur ad-Din mortis post malsaniĝi la antaŭan semajnon kaj lia povo estis transigita al lia dekunu-jaraĝa filo as-Salih Ismail al-Malik. Lia morto lasis Saladinon kun politika sendependeco kaj en letero al as-Salih, li promesis "agi kiel glavo" kontraŭ siaj malamikoj kaj referencis al la morto de lia patro kiel "tertrema frapo".[41]

Je la sekvo de la morto de Nur ad-Din, Saladino frontis malfacilan decidon; li povis movi sian armeon kontraŭ la krucmilitistoj el Egiptio aŭ atendi ĝis invito de as-Salih en Sirio por veni al li kun sia helpo kaj lanĉi militon el tie. Li povis ankaŭ kunporti ĝin kun li mem por aneksi Sirion antaŭ ĝi povus fali en la povo de rivalo, sed li timis, ke atakante landon kiu iam apartenis al sia mastro — malpermesita en la islamaj principoj en kiuj li kredis — povus aperi kiel hipokrita, tiel farante sin netaŭga por estri la militon kontraŭ la krucmilitistoj. Saladino vidis necesa por akiri Sirion ke li bezonas ĉu inviton el as-Salih ĉu averti lin ke ebla malordo povus rezulti en danĝero el la krucmilitistoj.[42]

Kiam as-Salih estis forigita al Alepo en Aŭgusto, Gumuŝtigin, emiro de la urbo kaj kapitano de la veteranoj de Nur ad-Din ekzorgis pri lia gardado. La emiro prepariĝis por forigi ĉiujn siajn rivalojn en Sirio kaj en Jazira, dekomence el Damasko. Tiukadre, la emiro de Damasko petis helpon al Saif al-Din de Mosul (kuzo de Gumuŝtigin) kontraŭ Alepo, sed li malakceptis, devigante la sirianojn peti la helpon de Saladino, kiu plenumis ĝin.[43] Saladino trairis la dezerton kun 700 elektitaj kavaliroj, pasante tra al-Kerak kaj atingante Busra. Laŭ sia propra rakonto, kuniĝis al li "emiroj, soldatoj, kaj beduenoj — kies koraj emocioj estis videblaj en iliaj vizaĝoj."[44] La 23an de Novembro, li alvenis en Damaskon je ĝenerala aklamado kaj restis en la malnova domo de sia patro, ĝis la pordegoj de la Citadelo de Damasko,[43] kies komandanto Raihan dekomence malakceptis kapitulacigi, estis malfermitaj por Saladino kvar tagojn poste, post mallonga sieĝo fare de lia frato Tughtakin ibn Ajub]].[45] Li instaliĝis en la kastelo kaj ricevis la omaĝon kaj salutojn de ties loĝantoj.[46]

Pluaj konkeroj en Sirio[redakti | redakti fonton]

19a-jarcenta priskribo de venkinta Saladino, de Gustave Doré.

Lasinte sian fraton Tughtakin ibn Ajub kiel Guberniestro de Damasko, Saladino iris konkeri aliajn urbojn kiuj estis apartenintaj al Nur al-Din, sed estis jam praktike sendependaj. Lia armeo konkeris Hamaon relative facile, sed evitis ataki Homs pro la fortikeco de ĝia citadelo.[47] Saladino translokiĝis norden al Alepo, kaj sieĝi ĝin la 30an de Decembro post Gumuŝtigin malakceptis abdiki sian tronon.[48] As-Salih, timante kapton fare de Saladino, foriris el sia palaco kaj alvokis la loĝantojn ne kapitulaci kin kaj la urbon al la invadanta forto. Unu el la kronikistoj de Saladino aserti, ke "la popolo falis sub lia karismo".[49]

Gumuŝtigin petis al Raŝid ad-Din Sinan, estro da'i de Asasinoj de Sirio, kiu estis jam malamiko de Saladino ekde li estis anstataŭinta la Fatimidojn de Egiptio, murdi Saladinon en sia kampadajo.[50] La 11an de Majo 1175, grupo de dek tri Asasinoj facile eniris en la kampadejon de Saladino, sed estis tuje detektitaj antaŭ ili estus plenumintaj sin atakon fare de Nasih al-Din Ĥumartekin de Abu Kubajs. Unu estis mortigita de unu el la generaloj de Saladino kaj la aliaj estis mortigitaj kiam ili estis klopodintaj fuĝi.[49][51][52] Por haltigi la avancon de Saladino, Rajmondo la 3-a de Tripolo arigis siajn fortojn ĉe la rivero Nahr al-Kabir, kie ili estis bone lokitaj por atako en islama teritorio. Saladino poste translokiĝis al Homs anstataŭe, sed retiriĝis eksciinte, ke plifortigo estis sendita al la urbo fare de Saif al-Din.[53][54]

Dume, la rivaloj de Saladino en Sirio kaj Jazira starigis militpropagandon kontraŭ li, plendante, ke li estis "forgesinta sian propran kondiĉon [servisto de Nur ad-Din]" kaj ne estis montrinta dankemon al sia majstro sieĝanta sian filon, stariĝante "en ribelo kontras sia Senjoro". Saladino klopodis kontraŭstari tiun propagandon finante la sieĝon, plendante, ke li estas defendante Islamon el la Krucmilitistoj; lia armeo revenis al Hamao por batali krucmilitan forton tie. La Krucmilitistoj retiriĝis jam antaŭe kaj Saladino proklamis ĝin "venko malfermanta la pordojn de la homaj koroj".[53] Tuj poste, Saladino eniris en Homs kaj konkeris ties citadelon en Marto 1175, post arda rezistado fare de ties defendantoj.[55]

Minareto de la moskeo de Nur al-Din, konstruita ĝuste antaŭ la konkero fare de Saladino.

La sukcesoj de Saladino alarmis Saif al-Din. Kiel estro de Zengidoj, kiel Gumuŝtigin, li konsideris Sirion kaj Mezopotamion kiel bieno de sia familio kaj estis kolera kiam Saladino klopodis uzurpi la havaĵojn de lia dinastio. Saif al-Din arigis grandan armeon kaj sendis ĝin al Alepo, kies defendantoj arde estis esperante ilin. La kombinitaj fortoj de Mosul kaj Alepo marŝis kontraŭ Saladinon en Hama. Tre superita laŭnombre, Saladino dekomence klopodis interkonsenti kun la Zengidoj abandonante ĉiujn konkeraĵojn norde de Jund Dimaŝk (Damaska provinco), sed ili malakceptis, insistante, ke ili revenu al Egiptio. Vidinte, ke la konflikto estis neevitebla, Saladino prepariĝis por la batalo, instalante sin sur superan pozicion ĉe Hama, nome sur altaĵoj de la gorĝo de la rivero Orontes. La 13an de Aprilo 1175, la Zengidaj trupoj marŝis por ataki liajn fortojn, sed tuj troviĝis ĉirkaŭitaj de la Ajubidaj veteranoj de Saladino, kiuj venkegis ilin. La batalo finiĝis en klara venko de Saladino, kiu persekutis la Zengidajn fuĝintojn ĝis la pordegoj de Alepo, devigante la konsilistojn de as-Salih agnoski la kontrolon fare de Saladino de la provincoj Damasko, Homs, kaj Hama, same kiel nombraj urboj ekster Alepo kiel Maarat al-Numan.[56]

Post sia venko kontraŭ la Zengidoj, Saladin proklamiĝis reĝo kaj forigis la nomon de as-Salih el la vendredaj preĝoj kaj el islamaj monerstampado. Ekde tiam, li ordonis preĝejojn en ĉiuj moskeoj de Sirio kaj Egiptio kiel suverena reĝo kaj li eldonis en la Kaira stampejo ormonerojn portantajn sian oficialan titolon — al-Malik an-Nasir Juzuf Ajub, ala ghaja "reĝo forta helpanto, Jozefo filo de Hjobo; elstarigita kiel flago." La Abasida kalifo en Bagdado gracie bonvenigis la enpovigon de Saladino kaj deklaris lin "Sultano de Egiptio kaj Sirio". La Batalo de Hama ne finis la lukton por la povo inter Ajubidoj kaj Zengidoj, kaj la fina konflikto okazis en la printempo de 1176. Saladino estis ariginta amasajn plifortigojn el Egiptio dum Saif al-Din estis rekrutinta trupojn inter minoraj ŝtatoj de Dijarkabir kaj al-Jazira.[57]

Kiam Saladino trapasis la riveron Orontes, lasante Hama, la suno estis foririnta. Li vidis tion kiel aŭguron, sed li plue marŝis norden. Li atingis la Sultanan Monteton (Tell Sultan) ĉirkaŭ 25 km (16 mi) el Alepo, kie liaj fortoj trafis la armeon de Saif al-Din. Sekvis person-alpersona luktado kaj la Zengidoj sukcesis balai la maldekstran alon de Saladino, pelante ĝin antaŭ li kiam Saladino mem ŝarĝis kontraŭ la Zengida gvardio. La Zengidaj fortoj panikis kaj plej el la oficiroj de Saif al-Din finfine estis mortigitaj aŭ kaptitaj — Saif al-Din malfacile fuĝis. La tendaro, ĉevaloj, ekipaĵo, kaj stokejoj de la Zengidoj estis kaptitaj de Ajubidoj. La Zengidaj militprizonuloj, tamen ricevis donacojn kaj liberon. La tuta militakiro de la Ajubida venko estis atribuita al la armeo, kaj Saladino nenion retenis por si mem.[58]

La malnovaj muregoj de Alepo kaj ties pordegoj ludis gravan rolon en la avancoj de Saladino; ĉi tie la Pordego Kinnasrin poste restaŭrita.

Li pluis al Alepo, kies pordoj ankoraŭ estis fermitaj por li, kaj li haltis antaŭ la urbo. Survoje, lia armeo konkeris Buza kaj poste konkeris Manbij. El tie, ili iris okcidenten por sieĝi la fortikaĵon de Azaz la 15an de Majo. Kelkajn tagojn poste, dum Saladino estis ripozante en la tendo de unu el siaj kapitanoj, Asasino entrudiĝis al li kaj frapis lin en lia kapo per tranĉilo. La helmo de lia kap-armaĵo ne estis penetrata kaj li sukcesis kapti la manon de la Asasino — la ponardo nur tranĉetis lian pufaĵon — kaj la atakanto estis tuj mortigita. Saladino estis nervoza je la atenco kontraŭ sia vivo, pri kio li akuzis Gumuŝtugin kaj la Asasinojn pro komploto, kaj tiel li pliigis siajn klopodojn por la sieĝo.[59]

Azaz kapitulacis la 21an de Junio, kaj Saladino tiam rapidigis siajn fortojn al Alepo por puni Gumuŝtigin. Liaj atakoj estis denove rezistitaj, sed li sukcesis sekurigi ne nur batalpaŭzon, sed ankaŭ reciprokan aliancon kun Alepo, en kiu Gumuŝtigin kaj as-Salih estis rajtigitaj plue regis la urbon, kaj reage, ili agnoskis Saladinon kiel la suvereno super ĉiuj el la teritorioj kiujn li estis konkerinta. Ankaŭ la emiroj de Mardin kaj Kejfa, islamaj aliancanoj de Alepo, agnoskis Saladinon kiel la Reĝo de Sirio. Kiam la traktato estis kompletigita, la juna fratino de as-Salih venis al Saladino kaj petis la revenon de la Fortikaĵo de Azaz; li plenumis tion kaj eskortis ŝin reen al la pordegoj de Alepo havigante al ŝi nombrajn donacojn.[59]

Kampanjo kontraŭ Asasinoj[redakti | redakti fonton]

Saladino finis sian sieĝon de Ismailia ("Asasinoj") fortikaĵo de Masjaf, kiu estis komandita de Raŝid ad-Din Sinan, dum necertaj cirkonstancoj en Aŭgusto 1176.

Saladino estis tiam interkonsentinta batalpaŭzojn kun siaj Zengidaj rivaloj kaj la Regno de Jerusalemo (tiu lasta okazis en la somero 1175), sed frontis minacon el la Ismailisma sekto konata kiel Asasinoj, estrita de Raŝid ad-Din Sinan. Kun sidejoj en la Siria Marborda Montaro, ili kontrolis naŭ fortikaĵojn, ĉiujn konstruitajn sur altaĵoj. Resendinte la kernon de siaj trupoj al Egiptio, Saladino kondukis sian armeon al la an-Nusajrijah montaro en Aŭgusto 1176. Li retiriĝis la saman monaton, lasante restaĵojn en la kamparo, sed malsukcesante konkeri iun el la fortikaĵoj. Plej el islamaj historiistoj asertas, ke la onklo de Saladino, nome guberniestro de Hama, peris packonsenton inter li kaj Sinan.[60][61]

Saladino anstataŭis siajn gardistojn per ligitaj lampoj kaj metis kreton kaj cindrojn sur la grundo ĉirkaŭ sia tendo ekster Masjaf — kiun li estis sieĝante — por detekti spurojn fare de Asasinoj.[62] Laŭ tiu versio, unu nokton la gardistoj de Saladino notis brilon venante el la monteto de Masjaf kaj poste perdiĝante sin inter la tendaro Ajubida. Tiam, Saladino vekiĝis kaj trafis figuron lasantan la tendon. Li vidis, ke la lampoj estis movitaj kaj apud sia lito estis varmaj kukoj de preciza formo kiel tiuj de Asasinoj kun noto pinte tenita de venenita ponardo. La noto minacis, ke li estos murdita se li ne retiriĝu el la atako. Saladino laŭte kriis, asertante, ke estis Sinan mem la figuro kiu estis foririnta el la tendo.[62]

Alia verso asertas, ke Saladino subite retiris siajn trupojn el Masjaf ĉar ili estis urĝe necesaj por batali kontraŭ krucmilitista forto proksime de Monto Lebanono.[61] Reale, Saladino serĉis formi aliancon kun Sinan kaj liaj Asasinoj, tiel senigante la krucmilitistoj de potenca aliancano kontraŭ li.[63] Vidante la forpelon de la krucmilitistoj kiel reciproka profito kaj prioreco, Saladino kaj Sinan plutenis kunlaborajn rilatojn poste, kaj la laste menciita sendis rotojn de siaj fortoj por helpi la armeon de Saladino en nombraj gravaj postaj bataloj.[64]

Reveno al Kairo kaj ekspedicioj en Palestino[redakti | redakti fonton]

Saladino sekurigis la protektadon de karavanaj vojoj kio ebligis veturadon al foraj landoj.

Lasinte la an-Nusajrijah Montojn, Saladino revenis al Damasko kaj revenigis siajn siriajn soldatojn hejmen. Li lasis Turan Ŝah kiel komandanto de Sirio kaj iris al Egiptio kun nur siaj personaj sekvantoj, kaj atingis Kairon la 22an de Septembro. Forestinte dum preskaŭ du jaroj, li devis multon organizi kaj superrigardi en Egiptio, precize fortikigante kaj rekonstruante Kairon. La urbaj muregoj estis riparitaj kaj ties etendo estis ampleksigita, dum la konstruado de la Kaira Citadelo estis komencita.[63] Oni konstruis la 85 m profundan puton Bir Juzuf ("Puto de Jozefo") je ordono de Saladino. La ĉefa publika vorko kiun li komisiis ekster Kairo estis la granda ponto ĉe Giza, kiu estis planita kiel parto de defenda vorkaro kontraŭ ebla invado fare de Maŭroj.[65]

Saladino restis en Kairo superrigardante siajn plibonigojn, konstruante lernejojn kiel la Madrasa de Glavistoj kaj ordigante la internan administradon de la lando. Novembre 1177, li entreprenis atakon al Palestino; la Krucmilitistoj ĵus estis ekspediciante en la teritorion de Damasko, kaj tiel Saladino vidis la batalĉeson tute ne sekvenda. Kristanoj sendis grandan parton de sia armeo por sieĝi la fortikaĵon de Harim, norde de Alepo, kaj tiel suda Palestino disponis de malmultaj defendantoj.[65] Saladino trovis la situacion taŭga kaj marŝis al Askalono, kiun li referencis kiel "Fianĉino de Sirio". Vilhelmo de Tiro registris, ke la Ajubida armeo konsistis el 26 000 soldatoj, el kiuj 8 000 estis elitaj fortoj kaj 18 000 estis nigraj soldatoj el Sudano. Tiu armeo rabadis la kamparon, Ramlo kaj Lod, kaj disiĝis tiom for kiom ĝis la Jerusalemaj pordegoj.[66]

Bataloj kaj batalpaŭzo kun Baldueno[redakti | redakti fonton]

La Ajubidoj permesis al Baldueno la 4-a de Jerusalemo eniri en Askalonon kun sia Gaza-bazitaj Templanoj sen zorgi prudenton kontraŭ subita atako. Kvankam la krucmilitista forto konsistis de nur 375 kavaliroj, Saladino hezitis embuski ilin pro la ĉeesto de tre lertaj generaloj. La 25an de Novembro, dum la plej granda parto de Ajubida armeo forestis, Saladino kaj liaj trupoj estis surprizita proksime de Ramla en la batalo de Montgisard (eble ĉe Gezer, konata ankaŭ kiel Tell Jezar). Antaŭ ili povus prepariĝi, la templana forto venkegis super la Ajubidoj. Dekomence, Saladino klopodis organizi siajn trupojn en batalordo, sed dum liaj korpogardistoj estis mortigitaj, li vidis, ke la malvenko estis neevitebla kaj kun malgranda restaĵo de siaj trupoj rajdis rapidan kamelon la tutan vojon ĝis la teritorioj de Egiptio.[67]

Ne malkuraĝigita pro sia malvenko ĉe Montgisard, Saladino estis preparita por militi kontraŭ la krucmilitistoj denove. En la printempo de 1178, li estis entendare ĉe la muregoj de Homs, kaj kelkaj kvereloj okazis inter liaj generaloj kaj la krucmilitista armeo. Liaj fortoj en Hama atingis venkon super sia malamiko kaj portis la militakiron kaj multajn militprizonulojn al Saladino kiu ordonis, ke la kaptitoj estu senkapigitaj peo "rabado kaj malpurigado de la tero de la Fidulo". Li pasigis la ceteron de la jaro en Sirio sen nova fronto kontraŭ siaj malamikoj.[68]

La batalkampo ĉe la Jakoba Vadejo, el la okcidenta al la orienta bordo de la rivero Jordano.

La spionoj de Saladino informis al li ke la krucmilitistoj estis planante atakon al Sirio. Li ordonis al unu el siaj generaloj, nome Faruĥ-Ŝah, gardi la Damaskan limon kun milo da siaj homoj por atenti pri ebla atako, poste retiriĝi, evitante batalon, kaj ekfajrigi avertajn lumojn sur la montetoj, post kio Saladino forirus. En Aprilo 1179, la krucmilitistoj estritaj de la reĝo Baldueno ne atendis rezistadon kaj esperis lanĉi surprizan atakon al la islamaj paŝtistoj oriente de la Golanaj Altaĵoj. Baldueno avancis tro senzorge en persekutado de la forto de Faruĥ-Ŝhah, kiu estis koncentrita sudoriente de Al-Kunajtira kaj estis poste venkitaj de la Ajubidoj. Je tiu venko, Saladino decidis alvoki pliajn trupojn el Egiptio; li petis al al-Adil sendi 1 500 kavalirojn.[69]

En la somero de 1179, la reĝo Baldueno estis instalinta liman stacion survoje al Damasko kaj celis fortikigi pasejon super la rivero Jordano, konata kiel la Jakoba Vadejo, kiu regis la aliron al la ebenaĵo Banias (tiu ebenaĵo estis dividita inter islamanoj kaj kristanoj). Saladino proponis 100 000 orajn monerojn al Baldueno kondiĉe abandoni la projekton, kiu estis partikulare ofenda por islamanoj, sed tio ne utilis. Li tiam decidis detrui la fortikaĵon, nomitan Chastellet (kasteleto) kaj defenditan de Templanoj, translokiĝante siajn sidejojn al Banias. Kiam la krucmilitistoj rapidis ataki la islamajn fortojn, ili falis en disordo, kaj la infanterio falis sekve. Spite fruan sukcesoj, ili persekutis la islamanojn sufiĉe for kaj disiĝis, kion Saladino profitis rearigante siajn trupojn kaj atakante la krucmilitistojn. La konflikto finiĝis per klara Ajubida venko, kaj multaj altrangaj kavaliroj estis kaptitaj. Saladino tiam aliris sieĝi la fortikaĵon, kiu falis la 30an de Aŭgusto 1179.[70]

En la printempo de 1180, estante Saladino en la areo de Safad, deziranta komenci ardan kampanjon kontraŭ la Regno de Jerusalemo, la reĝo Baldueno sendis mesaĝistojn al li kun pacproponoj. Ĉar sekegoj kaj malbonaj rikoltoj malbonigis lian loĝistikon, Saladino akceptis batalĉeson. Rajmondo la 3-a de Tripolo denoncis la batalĉeson sed estis devigita akcepti ĝin post Ajubida atako kontraŭ lia teritorio en Majo kaj je apero de la ŝiparo de Saladino ĉe la haveno de Tartus.[71]

Hejmaj aferoj[redakti | redakti fonton]

Imperiaj vastiĝoj[redakti | redakti fonton]

Militoj kontraŭ krucistoj[redakti | redakti fonton]

Morto[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. 2,0 2,1 Nombraj tiutempaj fontoj notis tion. La biografiisto Ibn Ĥalikan verkis, "Historiistoj interkonsentas aserti ke la patro kaj familio [de Saladino] apartenis al Duwin. Ili estis Kurdoj kaj apartenis al Rawādiya (tiele), kiu estas branĉo de la granda tribo al-Hadāniya": Minorsky (1953), p. 124. La mezepoka historiisto Ibn Athir, kiu estis kurda kaj tiele lia fidindeco estas pridisputebla, rakontas ion el alia komandanto: "... kaj vi kaj Saladino estas Kurdoj kaj vi ne povos pasi en manoj de la Turkoj": Minorsky (1953), p. 138.
  3. R. Stephen Humphreys, From Saladin to the Mongols: The Ayyubids of Damascus, 1193–1260, (State University of New York Press, 1977), 29; "Among the free-born amirs the Kurds would seem the most dependent on Saladin's success for the progress of their own fortunes. He too was a Kurd, after all ...".
  4. Encyclopedia of World Biography on Saladin. Alirita 20a de aŭgusto 2008.
  5. Moors' Islamic Cultural Home souvenir III, 1970–1976 Islamic Cultural Home, 1978, p. 7.
  6. H. A. R. Gibb, "The Rise of Saladin", en A History of the Crusades, vol. 1: The First Hundred Years, eld. Kenneth M. Setton (University of Wisconsin Press, 1969). p. 563.
  7. 7,0 7,1 Lane-Poole 1906, p. 4.
  8. La biografiisto Ibn Ĥalikan verkis, "Historiistoj konsentas, ke la patro kaj familio [de Saladino] apartenis al Dvin. ... Ili estis Kurdoj kaj apartenis al Rawādiya [tiel], kiu estas branĉo de la granda tribo al-Hadāniya": Minorsky (1953), p. 124.
  9. Humphreys, R. Stephen. (1977) From Saladin to the Mongols: The Ayyubids of Damascus, 1193–1260. State University of New York Press, p. 29. ISBN 0-87395-263-4. “Among the free-born amirs the Kurds would seem the most dependent on Saladin's success for the progress of their own fortunes. He too was a Kurd, after all ...”.
  10. Baha ad-Din 2002, p. 17.
  11. Ter-Ghevondyan 1965, p. 218.
  12. Tabbaa, 1997, p. 31.
  13. 'Abd al-Qadir al-Jilani (20a de Januaro 2019) Jamal al-Din Faleh al-Kilani: Futuh al-Ghayb ("Rivelaĵoj de Nevidito") (arabe). “وقد تأثر به القائد صلاح الدين الأيوبي، والشيخ معين الدين الجشتي، والشيخ شهاب الدين عمر السهروردي رحمهم الله”.
  14. Azzam, Abdul Rahman. (2009) Saladin (angle). Pearson Longman, p. 48. ISBN 978-1-4058-0736-4.
  15. 15,0 15,1 Lyons & Jackson 1982, p. 3.
  16. Eddé 2011.
  17. 17,0 17,1 Lyons & Jackson 1982.
  18. 18,0 18,1 Who2 Biography: Saladin, Sultan / Military Leader. Answers.com. Alirita 20a de Aŭgusto 2008.
  19. Northen 1998, p. 809.
  20. Şeşen 2009, p. 440.
  21. Lyons & Jackson 1982, pp. 6–7.
  22. Lyons & Jackson 1982, p. 8.
  23. Lyons & Jackson 1982, p. 14.
  24. Lyons & Jackson 1982, p. 15.
  25. Lyons & Jackson 1982, p. 16.
  26. Lyons & Jackson 1982, p. 25.
  27. Phillips, Jonathan. (20a de Aŭgusto 2019) The life and legend of the Sultan Saladin, p. 58. ISBN 978-0300247060.
  28. Lyons & Jackson 1982, p. 28.
  29. Lyons & Jackson 1982, pp. 28–29.
  30. Lyons & Jackson 1982, p. 32.
  31. Lyons & Jackson 1982, pp. 34–36.
  32. Lyons & Jackson 1982, p. 38.
  33. Lyons & Jackson 1982, p. 41.
  34. 34,0 34,1 Lyons & Jackson 1982, p. 43.
  35. Pringle 1993, p. 208.
  36. Lyons & Jackson 1982, p. 45.
  37. Lyons & Jackson 1982, pp. 46–47.
  38. Dastan Iman Faroshon Ki de Inayatullah Iltumish, 2011, pp. 128–34.
  39. Lyons & Jackson 1982, pp. 60–62.
  40. Lyons & Jackson 1982, p. 64.
  41. Lyons & Jackson 1982, pp. 73–74.
  42. Lyons & Jackson 1982, pp. 74–75.
  43. 43,0 43,1 Lane-Poole 1906, p. 136.
  44. Lyons & Jackson 1982, p. 81.
  45. Lyons & Jackson 1982, p. 83.
  46. Lane-Poole 1906.
  47. Lane-Poole 1906, p. 13.
  48. Lane-Poole 1906, p. 137.
  49. 49,0 49,1 Lyons & Jackson 1982, p. 87.
  50. Lane-Poole 1906, p. 138.
  51. Lane-Poole 1906, p. 139.
  52. Nicolle 2011, p. 20.
  53. 53,0 53,1 Lyons & Jackson 1982, pp. 88–89.
  54. Eddé 2011, p. 392.
  55. Lane-Poole 1906, p. 140.
  56. Lane-Poole 1906, p. 141.
  57. Lane-Poole 1906, pp. 141–143.
  58. Lane-Poole 1906, p. 144.
  59. 59,0 59,1 Lane-Poole 1906, pp. 144–146.
  60. Lane-Poole 1906, p. 148.
  61. 61,0 61,1 Willey 2001, p. 47.
  62. 62,0 62,1 Lane-Poole 1906, pp. 149–150.
  63. 63,0 63,1 Lane-Poole 1906, p. 151.
  64. Willey 2001, p. 48.
  65. 65,0 65,1 Lane-Poole 1906, p. 153.
  66. Lane-Poole 1906, p. 154.
  67. Lane-Poole 1906, p. 155.
  68. Lane-Poole 1906, p. 156.
  69. Lyons & Jackson 1982, p. 136.
  70. Lane-Poole 1906, pp. 157–159.
  71. Lane-Poole 1906, pp. 160–161.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Unuarangaj fontoj[redakti | redakti fonton]


Duarangaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Eddé, Anne-Marie (2011). Saladin. tr. Todd, Jane Marie. London: Harvard University Press. ISBN 978-0674055599.
  • Gabrieli, Francesco. (1984) Arab historians of the crusades. London: Routledge & Kegan. ISBN 978-0-7102-0235-2.

Plua legado[redakti | redakti fonton]

  • Scharfstein, Sol. (1997) Chronicle of Jewish history: from the patriarchs to the 21st century. Hoboken, N.J.: KTAV Pub. House. ISBN 0-88125-606-4. OCLC 38174402.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]