Krak de Montréal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Burgo Krak de Montréal en la hodiaŭa Jordanio
Ruinoj de burgo Krak de Montréal en la hodiaŭa Jordanio, vido de sude

Krak de Montréal (france Crac de Montréal, arabe Ŝobak) estas krucista burgo troviĝanta en regiono "Idumaea" (la hodiaŭa Edomo), en la hodiaŭa Jordanio, sur la orienta bordo de Jordano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Burgo Ŝobak

La burgo estis konstruita fare de jerusalema reĝo Baldueno la 1-a pro sekurigo de la regiono post la militiro de reĝo en tiu ĉi regiono (dum kiu li konkeris Akabon sur marbordo de Ruĝa Maro). La burgo estis nomita omaĝe de reĝo Mont Royal kaj ĝi havis strategian situon sur monteto en edoma plataĵo dum pilgrimoj kaj karavanaj vojdirektoj el Sirio ĝis Araba duoninsulo. Baldueno la 1-a povis el la burgo en la regiono kontroli la komercon, la pilgrimantojn kaj komercistojn, kiuj devis peti permesilon, se ili volis vojaĝi tra la regiono.

La burgo restadis en posedaĵo de reĝoj en Jerusalemo ĝis la jaro 1142, kiam ĝi fariĝis parto de Senjorujo Oultrejordain. Tiutempe ankaŭ la centrejo de senjorujo transŝoviĝis ĝis Kerak, la pli potenca fortikaĵo en nordo. Al la burgo komandis Philippe de Milly kaj post li Renauld de Chatillon, kiu edziĝis kun Stephanie de Milly. Renauld uzis la burgon al siaj atakoj kontraŭ riĉaj karavanoj de arabaj komercistoj. Kiam Renauld vidis, ke venis nenia repuŝo elflanke de la muslimoj, li lasis konstrui floton da ŝipoj kaj lasis sin transnavigacii al la alia bordo de Ruĝa Maro, priregata de fatima Egiptio, por ke li plu surtere ekataku kontraŭ Mekao. Per tiu ĉi sia provo priregi la plej sanktan lokon de ĉiuj muslimoj Renauld akiris neŝatemon de ĉi tiea sultano Saladino, kiu ekatakis kontraŭ Jerusalema reĝlando en la jaro 1187. Unu jaro post la konkero de Jerusalemo fare de Saladino estis sieĝita eĉ Krak de Montréal. Dum la sieĝado estis al la defendantoj dirite, por ke ili por la nutraĵo vendu siajn edzinojn kaj la infanojn en sklavecon. Homoj en la burgo komencis iom post iom perdi pro manko de salo vidkapablon. Saladino ne povis uzi pro la monteto siajn sieĝmaŝinojn, sed post preskaŭ du jaroj de la sieĝado la burgo en majo de 1189 falis. Al la supervivintaj defendantoj poste revenis iliaj venditaj familioj.

Mamelukoj poste alikonstruis la burgon tiel, ke el la devena krucista fortikaĵo restis nur tre malmulte. Kvankam la burgo estis neniam plene finkonstruita, estas konate, ke la burgo havis tri murojn, kiuj parte konserviĝis.