Fatima kalifujo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Flago de fatima kalifujo

Araba dinastio de Fatimidoj regis en Egiptio kaj ĝi estis reprezentanto de ŝijaista direkto de islamo.

[redakti] Fondo de la fatima kalifujo

La fatimidoj ne agnoskis superecon de bagdada kalifo, la reganto de kredantoj, kaj ili komencis uzi mem tiun ĉi titolon en la jaro 909. Ili priregis iom post iom nordan Afrikon inkluzive de la riĉa kaj strategie signifa Egiptio, Sicilio, Sirio, Palestino kaj okcidentan parton de Araba duoninsulo kaj realigis tiel sian superecon en granda parto de la islama mondo. En la jaro 969 ili fondis en Egiptio novan sidejurbon de ŝijaisma kalifo Kairon. En la 90-aj jaroj de la 10-a jarcento ili klopodis disvastigi sian potencon el Aleppo kaj Antioĥio en la bizancan parton de Sirio, sed tion malebligis al ili bizanca imperiestro Basileios la 2-a Bulgaroktonos.