Zengidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zengidoj
Dinastio
dinastio • historia lando
Apero 1127 vd
Fino 1250 vd
Religio sunaismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monero de Nasir ad-Din Mahmud, stampejo de Mosul, priskribanta inon kun du flugilhavaj venkoj, 1223. Brita Muzeo.

La Zengida dinastio estis islama dinastio devena de la transkaspia regiono de Oguzoj,[1] kiu regis partojn de Levantenio kaj Supra Mezopotamio je la konto de la Selĝuka Imperio kaj finfine ekkontrolis Egiption en 1169.[2][3] En 1174 la Zengida ŝtato etendiĝis de Tripolo ĝis Hamadan kaj de Jemeno ĝis Sivas.[4][5] La dinastio estis fondita de Imad ad-Din Zengi. Post la morto de Zengi en 1146, lia filo, Nur ad-Din, iĝis la regento de Alepo kaj la estro de la Zengidoj.[6]

Milita historio[redakti | redakti fonton]

La sukcesoj de Saladino alarmis Saif al-Din. Kiel estro de Zengidoj, kiel Gumuŝtigin, li konsideris Sirion kaj Mezopotamion kiel bieno de sia familio kaj estis kolera kiam Saladino klopodis uzurpi la havaĵojn de lia dinastio. Saif al-Din arigis grandan armeon kaj sendis ĝin al Alepo, kies defendantoj arde estis esperante ilin. La kombinitaj fortoj de Mosul kaj Alepo marŝis kontraŭ Saladinon en Hama. Tre superita laŭnombre, Saladino dekomence klopodis interkonsenti kun la Zengidoj abandonante ĉiujn konkeraĵojn norde de Jund Dimaŝk (Damaska provinco), sed ili malakceptis, insistante, ke ili revenu al Egiptio. Vidinte, ke la konflikto estis neevitebla, Saladino prepariĝis por la batalo, instalante sin sur superan pozicion ĉe Hama, nome sur altaĵoj de la gorĝo de la rivero Orontes. La 13an de Aprilo 1175, la Zengidaj trupoj marŝis por ataki liajn fortojn, sed tuj troviĝis ĉirkaŭitaj de la Ajubidaj veteranoj de Saladino, kiuj venkegis ilin. La batalo finiĝis en klara venko de Saladino, kiu persekutis la Zengidajn fuĝintojn ĝis la pordegoj de Alepo, devigante la konsilistojn de as-Salih agnoski la kontrolon fare de Saladino de la provincoj Damasko, Homs, kaj Hama, same kiel nombraj urboj ekster Alepo kiel Maarat al-Numan.[7] La Batalo de Hama ne finis la lukton por la povo inter Ajubidoj kaj Zengidoj, kaj la fina konflikto okazis en la printempo de 1176. Saladino estis ariginta amasajn plifortigojn el Egiptio dum Saif al-Din estis rekrutinta trupojn inter minoraj ŝtatoj de Dijarkabir kaj al-Jazira.[8]

Kiam Saladino trapasis la riveron Orontes, lasante Hama, la suno estis foririnta. Li vidis tion kiel aŭguron, sed li plue marŝis norden. Li atingis la Sultanan Monteton (Tell Sultan) ĉirkaŭ 25 km (16 mi) el Alepo, kie liaj fortoj trafis la armeon de Saif al-Din. Sekvis person-alpersona luktado kaj la Zengidoj sukcesis balai la maldekstran alon de Saladino, pelante ĝin antaŭ li kiam Saladino mem ŝarĝis kontraŭ la Zengida gvardio. La Zengidaj fortoj panikis kaj plej el la oficiroj de Saif al-Din finfine estis mortigitaj aŭ kaptitaj — Saif al-Din malfacile fuĝis. La tendaro, ĉevaloj, ekipaĵo, kaj stokejoj de la Zengidoj estis kaptitaj de Ajubidoj. La Zengidaj militprizonuloj, tamen ricevis donacojn kaj liberon. La tuta militakiro de la Ajubida venko estis atribuita al la armeo, kaj Saladino nenion retenis por si mem.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bosworth 1996, p. 191.
  2. Legitimising the Conquest of Egypt: The Frankish Campaign of 1163 Revisited. Eric Böhme. The Expansion of the Faith. Volume 14. Januaro 1, 2022. pp. 269-280.
  3. Souad, Merah, kaj Tahraoui Ramdane. 2018. “INSTITUTIONALIZING EDUCATION AND THE CULTURE OF LEARNING IN MEDIEVAL ISLAM: THE AYYŪBIDS (569/966 AH) (1174/1263 AD) LEARNING PRACTICES IN EGYPT AS A CASE STUDY”. Al-Shajarah: Journal of the International Institute of Islamic Thought and Civilization (ISTAC), Januaro, 245-75.
  4. Gençtürk, Ç. "SELAHADDİN EYYUBİ VE NUREDDİN MAHMUD ARASINDAKİ MÜNASEBETLER". Ankara Uluslararası Sosyal Bilimler Dergisi 1 (2018 ): 51-61
  5. EYYÛBÎLER. İçindekiler Tablosu. Prof. Dr. Ramazan ŞEŞEN. Mimar Sinan Üniversitesi.
  6. Lyons & Jackson 1982, p. 3.
  7. Lane-Poole 1906, p. 141.
  8. Lane-Poole 1906, pp. 141–143.
  9. Lane-Poole 1906, p. 144.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Asbridge, Thomas (2012). The Crusades: The War for the Holy Land. Simon & Schuster.
  • Ayalon, David (1999). Eunuchs, Caliphs and Sultans: A Study in Power Relationships. Hebrew University Magnes Press.
  • Bosworth, C.E. (1996). The New Islamic Dynasties: A Chronological and Genealogical Manual. New York: Columbia University Press.
  • Canby, Sheila R.; Beyazit, Deniz; Rugiadi, Martina; Peacock, Andrew C. S. (2016). Court and Cosmos: The Great Age of the Seljuqs. Metropolitan Museum of Art.
  • Hunyadi, Zsolt; Laszlovszky, József (2001). The Crusades and the Military Orders. Central European University.
  • Irwin, Robert (1999). "Islam and the Crusades 1096-1699". In Riley-Smith, Jonathan (ed.). The Oxford History of the Crusades. Oxford University Press.
  • Lane-Poole, Stanley. (1906) Saladin and the Fall of the Kingdom of Jerusalem, Heroes of the Nations. Londono: G. P. Putnam's Sons.
  • Lyons, Malcolm Cameron; Jackson, D. E. P. (1982). Saladin: The Politics of the Holy War. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0521317398.
  • Stevenson, William Barron (1907). The Crusaders in the East. Cambridge University Press.
  • Taef El-Azharii (2006). Zengi and the Muslim Response to the Crusades, Routledge, Abington, UK.