Alepo
Alepo (arabe: حلب, [HAlab]) estas laŭ grandeco la dua siria urbo. Ĝi estas nomiganta ankaŭ kiel "Norda ĉefurbo". Ĉ. 1000 jaroj antaŭ Kristnasko, la urbo nomiĝis Beroea. Ekonomiko de Alepo bazitas sur negoco kun agrokulturoj produktoj, silko, tapiŝoj, arĝentaĵoj kaj oraĵoj. Ankaŭ mondkonata estas alepa sapo. Alepo estas granda komerca urbo kaj sur diversaj varoj oni povas trovi glumarkon, kia signifas ke tia-ĉi varo estis produktita en Alepo. Sur alta monteto troviĝas citadelo. Laŭ diversaj legendoj, sur tia monteto dum ia tempo loĝis profeto Abraham. La citadelo estis kelkfoje damaĝigita per tertremoj kaj denove rekonstruita.
Alepo situas ĉe 36°14′N 37°10′O / 36.233°N, 37.167°OKoordinatoj: 36°14′N 37°10′O / 36.233°N, 37.167°O en horzono UTC+2h. Ĝi havas loĝantaron de proksime 1.700.000 homoj (taksita en 2003).
Enhavo |
[redakti] Vidindaĵoj
Bonkonataj monumentoj de Alepo estas
- Alepa muzeo, Moskeo de Zaĥarias,
- Bazaro de ĥano al Gumruk,
- Bazaro de ĥano al Naĥasin,
- Bazaro de ĥano al Sabun.
[redakti] Instruo
Alepo havas modernan universitaton. En Alepo situas ankaŭ lernejo (madrasa) "Madrasa Sultanije", kiun konstruis sultano al Aziz. Apud la tombejo, troviĝas "Madrasa Faradis" (korana lernejo de paradizo), starigita en la jaro 1234 de Daifa Kĥatun, kiu estis la vidvino de sultano al Zaĥer.

