Sivas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sivas
Sivas (Turkio)
DMS
Red pog.svg
Mapo
Regiono Orienta Anatolio
Provinco Provinco Sivas
Koordinatoj 39°45′0″N 37°01′0″O  /  39.75°N, 37.01667°O / 39.75; 37.01667 (Sivas)Koordinatoj: 39°45′0″N 37°01′0″O  /  39.75°N, 37.01667°O / 39.75; 37.01667 (Sivas)
Alto super la marnivelo 1285 m
Loĝantaro 306473 (en 2005)
Poŝtkodo 58xxx
Telefona kodo (+90) 346
Aŭtokodo 58
Retpaĝaro www.sivas.bel.tr
Retpaĝaro de estraro www.sivas.gov.tr
v  d  r
Information icon.svg
Gök-madraso en Sivas

Sivas estas urbo en provinco Sivas, en meza Turkio kun ĉ. 280.000 loĝantoj (2004). Ĝi situas en alto de 1275 m en valo de la rivero Kizil.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam oni ne trovis iun ajn mencion de la urbo ĝis la romia epoko, oni elfosis hititan komunumon sur Topraktepe. La urbo estis unuafoje menciita kiel Sebastea fine de la 3-a jarcento. Ĝi estis ĉefurbo de Anatolio dum regado de imperiestro Diocletianus.

En la 6-a jarcento, Justinianus la 1-a rekonstruis la urbon kaj fortikigis ties murojn. Dum regado de la bizancaj imperiestroj, Sebasteia evoluis al granda kaj riĉa anatolia urbo.

En 1021 la greka reĝo transdonis siajn bienojn al imperiestro Basileos la 2-a kaj li iĝis bizanca vicreĝo de Sebasteia. Liaj posteuloj estis en tiu pozicio ĝis fino de la 11-a jarcento, kiam la turkoj alvenis la regionon.

La turkmena Danismend-dinastio konkeris la urbon ĉ. 1080–90 kaj donis al ĝi la nomon Sivas. Ĝin okupis en 1172 la ruma selĝuka sultano. La selĝuka regado alportis oran epokon por la urbo kaj Sivas iĝis unu el la plej gravaj urboj de Anatolio. Ĝi havis onidire 150 000 loĝantojn en 1400, kiam Timur prirabis. Post tio, Sivas neniam reakiris sian gravecon, sed restis regiona centro en la osmana-turka imperio.

En septembro de 1919, tie okazis la dua nacia kongreso , kiun kunvokis la posta unua prezidento de Turkio, Mustafa Kemal Atatürk. Tiu kongreso decidis pri elpelo de la eŭropaj okupaj taĉmentoj, malfondo de la Osmana Imperio kaj establo de la respubliko.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Sivas havas gravajn selĝukajn konstruaĵojn el la 13-a jarcento:

  • Blua madraso (1271), nun funkcias en ĝi loka muzeo
  • Sifaiye Medresesi (1217–18) originale funkciis kiel hospitalo, entenas tombon de szultano Kaj-Kaus la 1-a
  • Çifte Minare Medresz famas pri riĉe ornamita fasado kaj minaretoj
  • Ulu Cami („granda moskeo”) estas la plej malnova moskeo de la urbo
  • Monaĥejo Sankta Kruco troviĝas proksime al la urbo kaj oni povas rigardi tie la reĝan tronon kaj alianj relikviaĵojn.

Trafiko, ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tra Sivas kondukas gravaj komercaj vojoj al Irano, Irako. Hodiaŭ ĝi estas grava fervoja kaj publikvoja krucpunkto, ĝi havas eĉ flugliniojn tra Ankaro ĝis Istanbulo.

Plej gravaj ekonomiaj produktoj estas la cemento kaj tekstilaĵoj (el kotono, lano). Oni minadas ferercon ĉe Divrini.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]