Timur
El Vikipedio
Timur (en la ĉagataa, klasika tjurka lingvo تیمور, „la fera“), fakte Timur bin Taraghay Barlas; ofte nomata Tīmur-e Lang aŭ Timur Lenk (تیمور لنگ, „Timur la lama“) kiu en okcidenta Eŭropo estis latinigita al la nomo Tamerlan – (*la 8-an de aprilo 1336 en Keŝ, nuntempe Ŝaksrisabz, hodiaŭa Uzbekio; † la 19-an de februaro 1405 en Ŝimkent, hodiaŭa Kazaĥio) – estis centrazia konkeristo fine de la 14-a jarcento. Li fondis la dinastion de Timuridoj.
Alternativaj prononcaj kaj skribaj variaĵoj de la nomo estas inter alie Timur-i Lenk, Timur Läng, Timur Khan (Timur-Ĥano), Amir Temur. Li mem nomis sin Tīmur-e Gurkāni[1] ( تيمور گوركانى), la iranigita formo de la origine mongola vorto kürügän[2], kio havas la signifon "bofilo". La nomo estis aludo de Timur al sia membrigo per edzigo en la familio de Ĝingis-Ĥano kaj celis fortigi sian legitimon je regado. Aldone li havis la perse islaman honoran titolon Amīr-e Kabīr kaj sub tiu nomo pli ofte menciiĝas en klasikaj islamaj tekstoj.
[redaktu] Literaturo
- Beatrice Forbes Manz: The Rise and Rule of Tamerlane. Cambridge University Press, Kembriĝo 1989 (anglalingva)
- Jean-Paul Roux: Tamerlan. Parizo 1991 (franclinga)
- Tilman Nagel: Timur der Eroberer. Munkeno 1993 (germanlingva)
[redaktu] Retaj ligiloj
Literaturo de kaj pri Timur en katalogo de la germana nacia biblioteko "Deutsche Nationalbibliothek"
S. A. M. Adshead. „Tamerlane and the Global Arsenal, 1370-1405“ (paĝoj anglalingvaj)
"ambasadejo al Tamerlan" (same anglalingvaj)
[redaktu] Referencoj
- ↑ Sharaf ud-Dīn Alī Yazdī, „Zafarnāma“ (laŭ tiuepoka biografio, kiu ekestis laŭ mendo de Timur)
- ↑ B.F. Manz, „Tīmūr Lang“, en la "Enciklopedio de Islamo" (angle "Encyclopaedia of Islam"), reta eldono, 2006

