Kaŝgar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dimanĉa merkato en Kaŝgaro

Kashgar, Kashi aŭ esperante Kaŝgaro estas ĉina urbo.

Antaŭ 2 mil jaroj Kaŝgaro estis sidejo de la regno Shule vaste konata sur la Silka Vojo. Shule-anoj, kun flava haŭto kaj nigraj haroj, tre similis al la loĝantoj de centra Ĉinio, ĉar antaŭ 6-7 mil jaroj iliaj prapatroj, ĝuĉjang-9J kaj sajĝong-oj, tien migris el oriento. En multaj historiaj libroj oni skribis, ke Shule-anoj havas po 12 fingrojn kaj po 12 piedfingrojn. Laŭ esploro antikvuloj ĝenerale havis tiun trajton. Tamen, post la 5-a jc, sekve de la alveno de komercistoj el Hindio kaj Eŭropo, precipe post enmigrado de sogdoj el Centra Azio, tre lertaj en komerco, Shule-anoj ekhavis altan nazon kaj profundajn okulkavojn. Meze de la 6-a jc al Shule migris multaj ŝjituĝjŭeoj, mikssangaj posteuloj de hunoj kaj ŝjanbej-oj, kaj pro tio la lokanoj ekhavis altan staturon kaj bluajn okulojn. En la 9-a jc hujhu-oj el stepo de norda Ĉinio starigis Kala-ĥanejon en Kashi. Post tio, dum ĉ. 400-jara asimilado, la prapatroj de Kashi-anoj ekhavis trajtojn, kiajn havas Ia nunaj lokanoj. Menciindas, ke la reganto de tiu ĥanejo, ĉiam sin rigardante kiel posteulon de la ĉina nacio, sin titolis ĉina reĝo. Siatempe la ĥanejo havis alian gravan ŝanĝiĝon, t.e. islamo transprenis la regantan pozicion de budaismo. Pro tio Kashi fariĝis la unua islama regiono de Ĉinio.

Ĉiu evoluo de Kashi intime rilatis kun ĝia geografia situo. En la tuĝjŭe-a lingvo Kashi signifas gemon. Kiel oazo inter la dezerto Taklimakan kaj la altebenajo Pamiro, Kashi distancas de Kuqa je 800 km. Ĉar ĝi situas ĉe la okcidenta fino de Ĉinio, en ĝi kuniĝis la branĉoj suda, meza kaj norda de la Silka Vojo. Danke al tio, tie ekviglis antikvaj foiroj, prosperis religioj kaj naskiĝis ujguroj, kiuj havas sangon de indiĝenoj, sed malsaman aspekton.

MOSKEO ETIGAR[redakti | redakti fonton]

Frumatene el la angula turo de la moskeo Etigar en Kashi aŭdiĝas voĉo de imamo laŭta, sonora kaj tirata por voki islamanojn al prego. Ĉar 2.7 milionoj da ujguraj Kashi-anoj kredas je islamo, en la urbo Kashi estas pli ol 9 600 moskeoj kaj en ĝiaj vilagoj ĉiu dua aŭ tria familio pasedas unu moskeon. Tute diferencaj de budaistoj, islamanoj kredas nur je Alaho kaj kultas neniun idolon. Pro tio ili faras preĝadon ĉiutage 5-foje ne en tagmezo nek en tempo, kiam la suno leviĝas aŭ subiras, por eviti suspekton kulti la sunon. Kaj la signo de novluno sur moskeo memorigas sanktan momenton. Laŭdire, en iu novluna nokto de la naŭa monato laŭ la islama kalendaro Alaho inicis profeton Mahometo pri "Korano". Post tio tiu monato fariĝis fasta monato de islamanoj. En Kashi, vespere de tiu monato, antaŭ leviĝo de novluno, islamanoj venas en moskeon por serĉi delikatan lunarkon okcidente. Ĝin vidinte, ili ekfastas, nur vespere ili prenas mangajon. Ili tiel faras gis la lasta vespero de tiu monato, kiam ili denove vidas la lunarkon. Kaj la sekvantan tagon estas la fastorompa Korban-festo.

Tio estas solena festo. Dekmiloj da islamanoj genuigis sur la placo de la moskeo Etigar por fari preĝadon. Poste, akompanate de tamburado kaj blovinstrumenta muziko, ili dancas Samadancon. Tio daŭras 3 tagojn. Pasiaj ujguraj viroj ofte saltas por fari turniĝon je 180° kun ritmo drasta kaj kruda. Laŭdire tiu antikva religia danco naskigis dum milito inter islamanoj kaj alireligiuloj. Siatempe islamanoj tamburadis kaj ludis blovinstrumentojn por sin kuragigi kaj pregis, por ke Alaho benu kaj protektu ilin. Post la venko ili dancis akompanate de tamburado kaj muziko de blovinstrumentoj...

La moskeo Etigar staras en la centro de la urbo. En la moskeo prosperas altaj poploj. Sub ili gaje saltas turtoj, kiuj neniom teruriĝis pro nia alveno. En la fianka pregejo ni intervjuis 75-jaran imamon de la moskeo. La maljunulo, kun blanka turbano kaj griza barbo pendanta malsupren gis la brusto, atente aŭskultis nin kaj poste afable respondis niajn demandojn. La moskeo Etigar konstruigis en 1442. Siatempe gi estis malgranda. En la 18-a jc iu islamanino donacis al ĝi ĉ. 70 hektarojn da tero. Poste alia islamanino donacis al ĝi sian tutan havajon antaŭ sia morto pro malsano dum la vojaĝo al Mekko. Nun la moskeo Etigar estas la plej granda en Cinio. En gi pregas ne nur islamanoj de Kashi, sed ankaŭ tiuj el arbaj landoj.

La maljunulo ne nur predikas en la moskeo, sed ankaŭ iras al la hejmo de tiuj islamanoj, kiuj havas 3-tagan bebon, por doni nomon al gi. Li murmuras ĉe gia dekstra orelo: "Nur Alaho estas nia majstro. Li estas granda..." kaj ĉe gia maldekstra: "De nun vi estas islamano, mi gratulas vin." Poste li rulas la bebon surtere por sugesti al gi, ke ĝi venku malfacilojn dum sia vivo kaj nun kunfandiĝu kun la tero...

7-jaraj knaboj povas loĝi en moskeo por lerni Koranon. 4-5 jarojn poste, ili ellernas la araban lingvon kaj povas bele skribi enĝi. La moskeo Etigar estas islama altlernejo por kulturi tiuflankajn fakulojn. Ĝiaj lernantoj agas plejparte 18-28 jarojn.

BAZAROJ[redakti | redakti fonton]

Inter kvietaj moskeoj grandaj kaj malgrandaj prosperas movoplenaj bazaroj de tranĉiloj, ceramikajoj, ĉapoj, tapiŝoj, juveloj, brutoj, jahurtoj k.a. La moskeo Etigar estas ĉirkaŭita de ili kaj el ili la bazaro Anjiang servas al klientoj speciale per silko. Antikve multaj uzbekaj komercistoj, transirinte Pamiron, kolektiĝis tie por komercado. Norde de la moskeo etendiĝas metiartaĵa strato kun butikoj kvazaŭ pendantaj sur muroj. Mi vizitis butikon de muzikiloj. Sur ĉiuj ĝiaj muroj pendas kordinstrumentoj kaj tamburoj. En ĝi sidis maljunulo tre lerta en ludado de kordinstrumento. Li konigis al mi, ke Ia kordinstrumento simila al granda ligna ĉerpilo nomiĝas Tanbor. Ĝi sonas agrable. Antaŭe kiam iu muzikisto ludis gin, al li kolektiĝis aro da alaŭdoj... Vidinte, ke germanaj geedzoj interesiĝis pri la kordinstrumento Ajĝjek, la maljunulo tuj prenis gin kaj ludis la faman hispanan muzikajon "Toreisto". La germanaj klientoj senĉese kapjesis kaj notis la nomon de la muzikilo... Fakte, la maljunulo estis najbaro de la juna mastro, kiu absorbiĝis en kordinstrumento-farado. La junulo diris al mi, ke sur la Silka Vojo Kashi-aj muzikiloj ĉiam estas famaj kaj lia metio estas heredita. Lia komerco ĉiam bone iras. Alilandaj turistoj, kiuj aĉetis liajn muzikilojn, plejparte restis tie, gis ili ellernis la ludadon.

Kashi-anoj ŝatas viziti bazarojn. Tie trovigas ĉiaj manĝaĵoj. luj knaboj vendas figojn platigitajn kaj metitajn en formo de piramido en lignan pleton. Tie oni povas aĉeti tranĉaĵojn de Hamimelono. Vaporuminte farĉitajn farunajojn, oni ĉiam laŭte vokas la nomon de Kuira Dio, ĉar ŝajne ju pli laŭte oni krias, des pli bongustas la farunaĵoj... La bazaro estas paradizo de bongustaj manĝaĵoj. Sub la arda suno, ĉe forno, iuj preparas vermiĉelojn, aliaj farĉon kaj triaj pladojn, ili ĉiuj laboras lerte kun gajria mieno. Ĉe la strato kelkaj ŝedoj servas kiel ripozejo por maljunuloj el kamparo. Sidante sur la lito ili manĝas platforman kukon rostitan, trinkante teon. Siatempe, kiam bonzo Xuanzang de Tang-dinastio (618-907) trapasis dezerton dum sia vojaĝo al Okcidento por peti sutron, Ii kunportis ĝuste tiajn kukojn. Antaŭ ol manĝi ilin, li metis ilin sub varman sablon kaj kelkajn minutojn poste, ili fariĝis fragilaj.


La loĝdomoj ĉe landlimo estas plej simplaj kaj plej belaj. La stratetoj al moskeoj kaj bazaroj ĉiuj estas flavaj. Cyar en Kashi malmultas pluvo, la teraj etaĝdomoj kun plata tegmento estas uzeblaj por dekoj da jaroj. En ĉiuj kortoj belas floroj. En la ĉambroj bele dekoraciitaj buntas tapiŝoj kaj sur muroj kaj sur planko. En niĉoj kun gravuraĵoj estas arĝenta teservico el Pakistano... Tamen la plej belaj estas knabinoj. La naturo dotis ilin per ĉarmo. Gastante ĉe Abudu Klimu, mi propraokule vidis, kiel ili sin ŝminkas. Ili plukis florojn el florbedo, ilin purigis, dispecigis kaj premis. Per ties suko ili pentris siajn brovojn ĝis la temploj.