Lebanono (montaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lebanono
(جبل لبنان)
montaro
Bsharridistrictmountains.jpg
Lebanono, Distrikto Bŝari
Ŝtato Libano
Regiono Centra Libano
Plej alta punkto Monto Kurnat-es-Saŭda
 - alteco 3 088 m s. m.
 - koordinatoj 34°18′04″N 36°06′58″E  /  34.30111°N, 36.11611°O / 34.30111; 36.11611 (Lebanono (montaro))
Longo 170 km (Esprima eraro: Mankas operando por round mi)
Topografia mapo de Libano kun centre Lebanono kiu kvazaŭ tute trairas la landon suden-norden
Topografia mapo de Libano kun centre Lebanono kiu kvazaŭ tute trairas la landon suden-norden
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Mountains of Lebanon

Lebanono [1] [2] (arabe : جبل لبنان, Jabal Lubnān; sirie : ܛܘܪ ܠܒܢܢ , ṭūr lébnon) kiel geografia nocio, estas libana montaro kun averaĝa altitudo super 2 200 metroj. Ĝi kaptas substancan precipitaĵon, inkluzive de neĝo, kiu profundeblas proksimume kvar metrojn [3]. Ĝi etendiĝas tra la tuta lando je proksimume 170 km [3], paralele al mediteranea marbordo. La plej alta pinto, Kurnat-as-Saŭda, altas 3 088 metrojn. Libano historie estis ligita al tiu montaro, kiu provizis per protekto por la loka loĝantaro. En Libano la ŝanĝoj de pejzaĝo ne dependas de geografiaj distancoj sed de altitudoj. La montaro estis konata pro siaj kverkaroj kaj pinaroj. Ankaŭ, sur la altaj deklivoj de Lebanono troviĝas la lastaj postrestantaj arbareroj de la famaj lebanonaj cedroj. La fenicoj uzis la arbarojn de Lebanono por konstrui sian ŝiparon kaj por komerci kun siaj levantenaj najbaroj. Tamen, la fenicoj kaj la postaj regantoj replantis kaj reprovizis la montaron tiel ke eĉ tiel malfrue kiel la 16-a jarcento, ĝia arbarkovrita areo estis konsiderinda [4].

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Lebanono derivus de la semida radiko lbn, signifante "blanka", verŝajne referencon al la neĝkovrita montaro [5].

Historio de Lebanono[redakti | redakti fonton]

Lebanono estas menciita en la Malnova Testamento plurajn fojojn. Reĝo Hiram la 1-a de Tiro sendis inĝenierojn kun cedroj kiuj estis abundaj en Lebanono, por konstrui la judan Templon de Jerusalemo. Ekde tiam la lebanona cedro, konata science kiel Cedrus libani estas ofte asociita kun Lebanono. La fenicoj uzis cedrojn por konstrui ŝipojn en kiuj ili velis Mediteraneon. Ili estis la unuaj kiuj establis vilaĝojn en Lebanono kaj vivis de dehakado de cedroj kaj de transportado ilin al la marbordo [4].

Post la 5-a jarcento, kristanaj monaĥoj kiuj estis adeptoj de ermito nomita Marono, alvenis de Orontes-Valo en norda Sirio kaj ekpredikis sian religion al la loĝantoj de la plej nordaj partoj de la montaro. En la malfrua 8-a jarcento grupo konata kiel la maradites (ankaŭ ĝaraĝima) ekloĝis en norda Lebanono sekvante la ordonon de la bizanca imperiestro; ilia misio estis la invado de islamaj teritorioj en Sirio. Ili miksiĝis kun la loka loĝantaro, rifuzante foriradon post kiam la imperiestro aranĝis interkonsenton kun la islama kalifo de Damasko, tiel ili estiĝis parto de la maronita socio. Kaj en 1291 post la sieĝo kaj falo de Akko, la lasta krucistantaŭposteno en Levantenujo, la restoj de la eŭropaj setlantoj kiuj sukcesis eviti kaptadon de la mamelukoj, ekloĝis en la norda parto de Lebanono kaj ankaŭ estiĝis parto de la maronita socio.

La libana flago antaŭ la franca mandato : blanka flago kun cedro en la centro.

En la 9-a jarcento, triboj de la areo Ĝabal-el-Sumak, norde de Alepo en Sirio, eksetliĝis en la suda duono de la montaro. Tiuj triboj estis konataj kiel la tanukijun kaj en la 11-a jarcento ili konvertiĝis al la druza kredo kaj regis la areojn de Lebanono etendiĝantajn de Metn en la nordo al Ĝezin en la sudo. Tiu tuta areo iĝis konata kiel Ĝabal-ad-Duruz. En la frua 17-a jarcento, Emiro Fakhredin la 2-a surtroniĝis en la druza parto de la montaro konata kiel Ĝabal-aŝ-Ŝuf. Klopodante unuigi Lebanonon, Emiro Fakhredin malfermis la pordon al kristanoj kaj aparte al maronita setlejo de Ĝabal-aŝ-Ŝuf kaj Metn [4].

Ĝenerale en la 18-a jarcento kaj en la 19-a jarcento pli kaj pli da maronitoj ekloĝis en la druzaj regionoj de Lebanono. La druzoj rigardis tiujn maronitajn setladojn kiel minacon al ilia potenco en Lebanono kaj en serio de kolizioj en la 1840-aj jaroj kaj 1860-aj jaroj, interna militeto erupciis en la areo kondukante al la masakro de miloj da kristanoj [6]. La druzoj venkis armee sed ne politike ĉar eŭropaj potencoj (plejparte Francujo kaj Britujo) intervenis nome de la maronitoj kaj subdividis Lebanonon en du areojn : druzan kaj maronitan. Vidante sian aŭtoritatomalkreskon en Lebanono, iom da libanaj druzoj ekmigris al la nova Ĝabal-ad-Duruz en suda Sirio. En 1861 la lebanona sendependa distrikto estis establita ene de la Otomana Imperio, sub internacia garantio [4].

Lebanono kiel politika nomo[redakti | redakti fonton]

Armilportistoj el Lebanono, malfrua 19-a jarcento.

Lebanono ankaŭ pruntedonis sian nomon al du politikaj unuoj : duon-sendependa provinco en otomana Sirio kiu ekzistis ekde la jaro 1516 kaj la centra gubernio de nuntempa Libano (vidu Lebanon-Gubernio). La lebanona administra regiono aperis en tempo de pliiĝo de naciismo post la interna milito de 1860 : Francujo intervenis nome de la loka kristana loĝantaro kaj Britujo nome de la druzoj post la masakroj de 1860, kiam 10 000 da kristanoj estis mortigitaj en kolizioj kun la druzoj. Ĝi estis administrita far nelibana kristana oficisto de la Otomana Imperio, loke konata kiel mutasarıf, (estro de distrikto aŭ mutasarifija). Kristanoj konstituis la plimulton de la loĝantaro de Lebanono, kun signifa nombro da druzoj [4].

Dum jardekoj la kristanoj premadis la eŭropajn potencojn, asigni ilin rajton de memdetermino per etendado sian malgrandan libanan teritorion al kion ili nomis "Granda Libano", plusendinte al geografia unuo konsistanta el Lebanono kaj ĝia marbordo, kaj Valo Bekaa oriente. Francujo obtenis la antaŭe otomanajn posedaĵojn en norda Levantenujo, kaj vastigis la limojn de Lebanono en 1920 por konstitui Grandan Libanon kiu estis loĝota per restoj de la mezorientaj kristanaj komunumoj. Dum la kristanoj finis akiri teritorie la novajn limojn, ili simple finis la demografian superregadon de la kristanoj en la nove kreita teritorio de Libano [4].

Biogeografio[redakti | redakti fonton]

La montaro situas en la ekoregiono de la sud-anatolaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.664
  2. esperante Zamenhof L.L. : traduko de La Malnova Testamento, Brita kaj Alilanda Biblio Societo, Nacia Biblia Societo de Skotlando, 296-297 ISBN 0 564 00138 4
  3. 3,0 3,1 angle Jin and Krothe. Hydrogeology: Proceedings of the 30th International Geological Congress, page 170
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 angle An Occasion for War, Civil Conflict in Lebanon and Damascus in 1860, Leila Tarazi Fawaz. ISBN 0-520-20086-1
  5. angle (2006) Placenames of the World: Origins and Meanings of the Names for 6,600 Countries, Cities, Territories, Natural Features and Historic Sites, 2nd, McFarland, 214–215. ISBN 978-0-7864-2248-7. 
  6. angle United Nations Decade on Human Rights Education, 1995-2005