Druzoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Druzoj
دروز
Druze star.svg
Stelo de Druzoj
Suma populacio

750,000 ĝis 2,000,000

Fondinto
Regionoj kun signifa populacio
Flago de Sirio Sirio 865,000
Flago de Libano Libano 280,000
Flago de Israelo Israelo 118,000
Flago de Jordanio Jordanio 20,000
Aliloke de Meza Oriento 100,000
En Flago de Usono Usono 20,000
Religioj
Unitaraj Druzoj
Sankta skribo
Rasa'il al-hikmah (Epistoloj de Saĝeco), Qur'an
Lingvoj
araba
angla
hebrea (Sole en Israelo)
franca (Sole en Libano kaj Sirio)


*Inkluzive de druzoj en Golanaj altaĵoj

Druzoj (arabe: duruzī درزي, pl. durūz دروز, hebree: druzim דרוזים) estas malgranda, aparta religia komunumo loĝanta plejparte en Libano, Israelo, Sirio, Turkio kaj Jordanio; malgrandaj grupoj ankaŭ elmigris al diversaj landoj de Ameriko kaj Eŭropo kaj alilanden. Ili uzas la araban lingvon kaj kondutas laŭ socia ŝablono tre simila al la araboj de tiu regiono. Plej multaj druzoj diras, ke ilia religio estas islama, sed plej multaj islamanoj ne akceptas tion kaj opinias ilin herezuloj aŭ alikredantoj. Ili interalie kredas je reenkarniĝo. Plej multaj druzoj nomas sin araboj, kvankam iuj (precipe en Israelo) neas tion. Ne ekzistas preciza censo, sed oni taksas ke la tutmonda druzaro nombras proksimume 1 milionon. Ili ne provas disvastigi sian religion, laŭ ili la pordoj estas fermitaj kaj nenia aliĝo al Druzismo eblas krom per naskiĝo.