Moskeo de la Umajadoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Moskeo de la Umajadoj.

La Moskeo de la Umajadoj (arabe, الجامع الأموي , al-Djāmī banī Umaya) aŭ Granda Moskeo de Damasko estas la plej grava moskeo de Damasko, la ĉefurbo de Sirio, kaj unu el la plej antikvaj kaj grandaj el la mondo. Ĝi estas konsiderata kiel la kvara plej snakta loko de Islamo.

Ĝi situas en la malnova urboparto de Damasko, post la araba konkero, la moskeo estis konstruita de la kalifo de la umajada Ŭalido la 1-a en la jaro 705, post dek jaroj da konstruado, sur la bizanca katedralo dediĉita al Johano la Baptisto ekde la epoko de la romia imperiestro Konstantino la 1-a. Ĝi havas kapelon kie, laŭ la tradicio, troviĝas la kapo de sankta Johano la Baptisto (Jahja), konsiderata kiel profeto kaj en kristanismo kaj en islamo. Ĉi tiu konstruaĵo ankaŭ estis konstruita sur antaŭa romia templo dediĉata al Jupiter Damascenus, originale la siria dio Hadado, kaj modelo de la templo de la Suno de (Palmira Imperio).

La moskeo ankaŭ estas grava por la ŝiajistoj, ĉar en ĝi troviĝas la kapo de Husejn, nepo de Mahomedo. Ĝi ankaŭ famas pro la gastigado de la maŭzoleo de la sultano Saladino, kiu situas en malgranda ĝardeno apud la norda muro de la moskeo.

La moskeo havas mezurojn de 157 x 97 m. Laŭ ĝia formo ĝi similas al romkatolika baziliko kaj estas unu el la eksterordinaraj ekzemplo de la antikva islama arkitekturo, uzante la ŝtonon kiel konstrumaterialon. Ĝi havas kvar pordojn, kupolon kaj tri minaretojn, ĉi lastaj konstruitaj pli malfrue el malsama stilo.

Korto de la Moskeo de la Umajadoj.