Ligo de Arabaj Ŝtatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de Ligo de Arabaj Ŝtatoj
Landoj konsiderataj kiel arabaj.
Sidejo de la Araba Ligo, Kajro.
Logoo de la Arabliga Pintokunveno de 2013.
Disiĝo de la araba lingvo.

La Araba Ligo, aŭ Ligo de Arabaj Ŝtatoj (arabe الجامعة العربية‎, al-Ĝāmiʻa al-ʻArabijja) estas politika ligo de arabaj ŝtatoj en Nordafriko, la Korno de Afriko kaj Sudokcidenta Azio. Ĝia oficiala celo estas "proksimigi la rilatojn de la membroŝtatoj kaj kunordigi kunlaboradon inter ili, defendi ilian sendependecon kaj memregadon, kaj pristudi el ĝenerala vidpunkto la aferojn kaj interesojn de arabaj landoj".[1]

Ĝi oficiale fondiĝis la 22-an de marto 1945 en Kairo, per la Pakto por la Araba Ligo. Ĝiaj tiamaj ses membroj estis Egiptio, Irako, Transjordanio (kiu iĝis Jordanio en 1946), Libano, Sauda Arabio kaj Sirio.[2] Jemeno aliĝis kiel membro la 5an de Majo 1945. Nuntempe la oficiala ĉefa sidejo de la Ligo plu estas en Kairo, kvankam dum la periodo ekde 1979 ĝis 1989 ĝi provizore translokiĝis al Tunizo, ĉar Egiptio estis forbarita de la Ligo pro sia sinteno al Israelo.

Hodiaŭ, la asocio konsistas el 22 membrolandoj, kvanakm la partopreno de Sirio estis suspendita ekde Novembro 2011, kiel konsekvenco de la registara subpremado farita dum la Siria enlanda milito.[3]; kvar kromaj landoj havas la rajton de observantoj. La du ĉefaj landoj en la Ligo estas Egiptio, kiu havas la plej multenombran loĝantaron, kaj Sauda Arabio, kiu plej riĉas.

Jam en 1945 la Ligo klopodis malebligi la estigon de la lando Israelo, kaj en 1947 ĝi deklaris militon. Ĝi ricevis oficialan agnoskon de la Unuiĝintaj Nacioj en 1958. En 2002 la Ligo restarigis siajn rilatojn kun Israelo, interŝanĝe de cedo de teritorio.

La du grandaj nuntempaj demandoj de la Ligo estas la rilatoj inter Israelo kaj Palestino kaj la demando de araba unuiĝo: kvankam estas 200 milionoj da araboj, kiuj posedas la plejmulton de la nafto en la mondo, ili estas averaĝe malriĉaj kaj malfortaj, kaj politike disigitaj inter 22 landoj.

Pere de institucioj kiaj ekzemple la Instrua, Kultura kaj Scienca Organizo de la Ligo De Arabaj Ŝtatoj (ALECSO) kaj la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de Araba Ekonomia Unuigo de la Araba Ligo (CAEU), la Araba Ligo faciligas politikajn, ekonomiajn, kulturajn, sciencajn kaj sociajn programojn dizajnitajn por reklami la interesojn de la araba mondo.[4][5] Ĝi funkciis kiel forumo por la membroŝtatoj por kunordigi iliajn strategiajn poziciojn, por konsiliĝi en aferoj de ofta koncerno, por solvi kelkajn arabajn disputojn, kaj por limigi konfliktojn kiel ekzemple ĉe la Libana krizo en 1958. La ligo funkciis kiel platformo por la redaktado kaj konkludo de multaj gravaj dokumentoj antaŭenigantaj ekonomian integriĝon. Unu ekzemplo estas la Komuna Araba Ekonomia Agad-Ĉarto), kiu skizas la principojn por laborpraktikado en la regiono.

Ĉiu membroŝtato havas nur unu voĉdonon en la Ligo-Konsilio, dum decidoj ligas nur por tiuj ŝtatoj kiuj voĉdonis por ili. La celoj de la ligo en 1945 devis fortigi kaj kunordigi la politikajn, kulturajn, ekonomiajn, kaj sociajn programojn de ĝiaj membroj, kaj mediacii disputojn inter ili aŭ inter ili kaj triaj partioj. Krome, la subskribo de interkonsento pri Komuna Defenda and Ekonomia Kunlaborado la 13an de aprilo 1950 devige enkondukis la subskribintojn al kunordigo de armeaj defend-iniciatoj. En la komenco de la 1970-aj jaroj, la Ekonomia Konsilio de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj prezentis proponon krei la Komunajn Arabajn Kamerojn de Komerco trans la eŭropaj ŝtatoj. Tio kondukis, sub la dekreto de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj ne. K1175/D52/G, al la decido de la arabaj registaroj por starigi la araban britan komercan ĉambron al kiu estis postulita: "antaŭenigu, apogu kaj faciligu duflankan komercon" inter la araba mondo kaj ĝia plej grava komerca partnero, nome Britio.

La Araba Ligo ankaŭ ludis rolon en formado de lernejaj temaroj, avancante la rolon de virinoj en la arabaj socioj, antaŭenigante infansubtenon, instigante junecajnn kaj sportajn programojn, konservante araban kulturan heredon, kaj kreskigante kulturajn interŝanĝojn inter la membroŝtatoj. Legopovigaj kampanjoj estis lanĉitaj, menslaboroj reproduktiĝis, kaj moderna teknika terminologio estas tradukita por la uzo ene de membroŝtatoj. La ligo instigas al iniciatoj kontraŭ krimo kaj drogmanio, kaj traktas labortemojn - precipe inter la elmigranta araba laboristaro.

Membroŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Arab League History.svg

La kvar fondintaj landoj, kiuj estigis la Ligon de Arabaj Ŝtatoj en la jaro 1945, estis Egiptio, Irako, Libano, Sauda Arabio, Sirio kaj Transjordanio (nun Jordanio). Dum la dua duono de la 20-a jarcento la anaro de la Ligo konstante pliiĝis, kaj 16 pliaj ŝtatoj akiris membrecon - krom kvar pliaj landoj, kiuj iĝis observantoj.

La aneco de Egiptio estis suspendita en 1979, post kiam la lando subskribis pactraktaton kun Israelo; tiam ankaŭ la ĉefejo de la Ligo translokiĝis el Kairo al Tunizo. Ok jarojn poste, en 1987, arabaj landoj restarigis siajn diplomatiajn rilatojn kun Egiptio kaj la lando estis reakceptita en la Ligo; en 1989 la ĉefejo retranslokiĝis al Kairo.

En septembro 2006 Venezuelo estis akceptita kiel observanto, kaj Barato en 2007.

Israelo ne estas membro de la Araba Ligo, malgraŭ tio, ke 20% el ĝia loĝantaro estas araba, preskaŭ duono de la judaro devenas de arabaj landoj, kaj la araba estas oficiala lingvo en Israelo. Ankaŭ Ĉado ne estas membro, kvankam la araba estas uzata tie kaj oficiale, kaj en la ĉiutaga vivo de landanoj.

Lando
Aliĝo
Ĉefurbo
Loĝantaro (2008)
GDP (2009
per capita
Oficialaj lingvoj
Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio 16-a de aŭgusto 1962 Alĝero 38 700 000 (2014)[6] 4 588 $ Araba
Flago-de-Barejno.svg Barejno 11-a de septembro 1971 Manamo 791 000 34 662 $ Araba
Flago-de-Egiptio.svg Egiptio 22-a de marto 1945 Kairo 77 420 000 5 896 $ Araba
Flago-de-Ĝibutio.svg Ĝibutio 4-a de septembro 1977 Ĝibuto 864 000 2 396 $ Araba, franca
Flago-de-Irako.svg Irako 22-a de marto 1945 Bagdado 31 234 000 3 655 $ Araba, kurda
Flago-de-Jemeno.svg Jemeno 5-a de majo 1945 Sanao 23 580 000 2 410 $ Araba
Flago-de-Jordanio.svg Jordanio 22-a de marto 1945 Amano 6 316 000 5 661 $ Araba
Flago-de-Kataro.svg Kataro 11-a de septembro 1971 Doho 1 409 000 86 008 $ Araba
Flago-de-la-Komoroj.svg Komoroj 20-a de novembro 1993 Moroni 798 000 1 157 $ Komora, araba, franca
Flago-de-Kuvajto.svg Kuvajto 20-a de julio 1961 Kuvajturbo 3 000 000 38 875 $ Araba
Flago-de-Libano.svg Libano 22-a de marto 1945 Bejruto 4 224 000 13 952 $ Araba
Flago-de-Libio.svg Libio 28-a de marto 1956 Tripolo 6 420 000 9 570 $ Araba
Flago-de-Maroko.svg Maroko 1-a de oktobro 1958 Rabato 31 993 000 4 587 $ Araba
Flago-de-Maŭritanio.svg Maŭritanio 26-a de novembro 1973 Nuakŝoto 3 291 000 2 055 $ Araba
Flago-de-Omano.svg Omano 29-a de septembro 1971 Maskato 2 845 000 24 674 $ Araba
Flago-de-Palestino.svg Palestino 9-a de septembro 1976 Ramalaho 4 136 540 2 900 $ Araba
Flago-de-Sauda Arabio.svg Sauda Arabio 22-a de marto 1945 Rijado 28 686 633 23 814 $ Araba
Flago-de-Sirio.svg Sirio 22-a de marto 1945 Damasko 21 906 000 2 767 $ Araba
Flago-de-Somalio.svg Somalio 14-a de februaro 1974 Mogadiŝo 9 133 000 795 $ Somala, araba
Flago-de-Sudano.svg Sudano 19-a de januaro 1956 Ĥartumo 42 272 000 2 309 $ Araba, angla
Flago-de-Tunizio.svg Tunizio 1-a de oktobro 1958 Tunizo 10 432 500 8 002 $ Araba
Flago-de-UAE.svg Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj 6-a de decembro 1971 Abu-Dabio 6 000 000 38 283 $ Araba

Observantaj landoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La areo de la anaro de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj kovras sume ĉirkaŭ 14 milionojn da kvadrataj kilometroj, kaj ampleksiĝas tra du kontinentoj - la sudokcidenta parto de Azio kaj la nordo kaj nordoriento de Afriko.

Granda parto de la teritorio konsistas el grandaj senpluvaj dezertoj - plej elstare, la Saharo. Tamen, la regiono ankaŭ enhavas plurajn tre fekundajn teritoriojn, kiel ekzemple la valo de Nilo, la Atlasa Montaro kaj la tiel nomata Fekunda duonluno, kiu etendiĝas ekde Irako tra Sirio kaj Libano ĝis Palestino. La areo ankaŭ posedas densajn arbarojn, ekzemple en suda Arabio kaj suda Sudano, kaj estas trairata de la plej longa rivero en la mondo: la Nilo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La landoj de la Araba Ligo estas riĉaj, kun enormaj kuŝejoj de nafto kaj de natura gaso en kelkaj membroŝtatoj. Alia industrio kiu ege kreskas kaj rapide estas telekomunikado. Dum malpli ol unu jardeko, lokaj entreprenoj kiaj Orascom kaj Etisalat sukcesis konkurenci internacie.

Ekonomiaj defioj iniciatitaj de la Ligo inter membroŝtatoj estis malpli impresaj ol tiuj plenumitaj de pli malgrandaj arabaj organizoj kiaj la Golfa Koopera Konsilo (GCC).[7] Inter ili estas la Araba Gasdukto, kiu transportos egiptan kaj irakan gason al Jordanio, Sirio, Libano, kaj Turkio. Ĉe 2013, ekzistas grava diferenco en ekonomiaj kondiĉoj inter la disvolvigintaj naftolandoj kiaj Alĝerio, Kataro, Kuvajto kaj la UAE, kaj disvolvigantaj landoj kiaj Komoroj, Ĝibutio, Maŭritanio, Somalio, Sudano kaj Jemeno.

Membroj de organizo de arabaj naftoeksportaj landoj

Tiuj landoj ankaŭ havas grandajn fruktodonajn terojn en sudo de Sudano, kutime menciita kiel manĝokerno de la Araba Mondo, kaj krome la mondoregiona malstabileco ne troe tuŝis sian turisman industrion, kiu estas konsiderata la plej rapide kreskanta industrio en la regiono, kun Egipto, UAE, Libano, Tunizio kaj Jordanio hegemonie. Alia grava kreskoplenumo povos esti atingita danke al Liberkomerca Interkonsento GAFTA kompletita en la 1a de Januaro 2008, kio farus 95% el ĉiuj produktoj de arabaj landoj impostolibera je doganoj.

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pact of the League of Arab States, March 22, 1945. The Avalon Project (1998). Alirita 2008-07-09.
  2. Arab League. The Columbia Encyclopedia (2013). Alirita 17a Decembro 2013.
  3. Sly, , "Syria suspended from Arab League, 12 November 2011.
  4. The Arab League Educational, Cultural and Scientific Organization (ALESCO).
  5. Ashish K. Vaidya, Globalization (ABC-CLIO: 2006), p. 525.
  6. http://www.ons.dz/-Demographie-.html
  7. Reuters.com

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]