Tunizo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Minareto de moskeo Ez Zitouna
Korto de moskeo Ez Zitouna
  • loko: 36° 48' 10" N 10° 10' 47" E Mapo
  • horzono: GMT+1h
  • loĝantaro: ĉirkaŭ 700 mil kaj 1.6 milionoj en la aglomeraĵo en 2003)


Tunizo (arabe تونس, TUnusTUnis) estas la ĉefurbo de Tunizio kaj la plej granda kaj grava urbo de Tunizio.

[redakti] Interesaj lokoj

Ĉirkaŭ monteto, sur kiu situas citadelo Kasba kun moskeo, etendiĝas malnova urbo de araboj - Medino, kiu estas unu el la plej bone konservitaj islamaj mezepokaj urboj. Ties centro estas granda moskeo devenanta el la 8-a jarcento, hodiaŭ havas en ĝi sidejon Muslima universitato. En la eksa palaco de Bej havas sidejon muzeo Bardo, kie estas ekspoziciata multe da memorigaĵoj el antikva Kartago, sur ruinoj de banloko de Antonio estas konstruita Nacia muzeo. La tuta Medino estis en la jaro 1979 envicigita en liston de Unesko. Proksime de la urbo troviĝas tio, kio restis el Kartago, tiu ĉi loko estas ofta celo de turistoj.