Kartago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kartago
arabe: قرطاج, greke: Καρχηδών, latine: Carthago
malaperinta urbo
Ruines de Carthage.jpg
Ruinoj de Kartago
Ŝtato Flago de Tunizio  Tunizio
Historia regiono Fenicio
Parto de Tunizo
Maro Mediteraneo
Situo Kartago
 - koordinatoj 36°51′10″N 10°19′24″E  /  36.85278°N, 10.32333°O / 36.85278; 10.32333 (Kartago)
Estiĝo 814 a.K.
 - pereo 149 a.K. - 146 a.K. Tria Punika Milito
Horzono MET (UTC+1) nuntempo
 - somera tempo MET (UTC+2) nuntempo
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Kartago
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1979 (#3)
Numero 37
Regiono Arabaj ŝtatoj
Kriterioj ii, iii, vi
Situo enkadre de Tunizio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Tunizio
Situo enkadre de Afriko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Afriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Carthage
Kartago
Kartago
Kartago

Kartago estas Tunizia urbo (Fenice: קרת חדשת, Qart-ĥadaŝt = Nova Urbo, Greklingve: Καρχηδών, Arablingve: قرطاج kaj قرطاجة, Latinlingve: Carthago aŭ Karthago), kiu en antikva epoko estis komplete detruita de romianoj rezulte de longaj militoj inter kartaganoj kaj romianoj.

Ĝi situas ĉe la bordo de Mediteranea maro, apud la ĉefurbo Tunizo, kaj enhavas multajn historiajn ruinojn kaj la palacon, kie loĝas la Prezidento de Tunizia Respubliko.

Laŭ la tradicio, Kartago en la 9a jc a.Kr. estis fondita de reĝino Didona elde Tiro en Fenicio. Certe unualoke temis pri Fenica kolonio, utila por maristoj survoje al Hispanio, kie interalie troviĝis la grava komerca urbo konata kiel Tarteso, kiun oni ankaŭ renkontas en la biblia libro Jona.

En Eneado de Vergilio legeblas, ke la Troja heroo Eneo (Latine Aeneas) fuĝis el sia brulanta gepatra urbo Trojo, kaj ke post multa vagado, kun pluraj ŝipoj plenaj je amikoj, li surbordiĝis ĉe Kartago, kiun ĵus tiumomente la reĝino Didona estis fondanta. Danke al interveno de lia patrino, la Diino Venera (Latine Venus), Didona enamiĝis je Eneo. Kiam post certa tempo la Dioj memorigis al Eneo, ke estas lia tasko fondi la praurbon el kiu pli poste estos fondita Romo, li fornavigis, postlasante tute senesperan Didonan, kiu malbenis lin elde sia mem-ordonita brulŝtiparo, sur kiu ŝi sinmortigis.

Plipostaj generacioj en Romo konsideris tiun ĉi miton kiel bazon de la malamo inter Kartago kaj Romo.

Kartago iom post iom vastigis sian influon kaj potencon en okcidenta Mediteraneo, interalie por uzi la minejojn en Hispanio riĉajn je pluraj metaloj, sed ankaŭ sur parto de Sardinio kaj Sicilio.

Romo laŭ la tradicio fondita en la 8a jc a.Kr., iom post iom ekregis super tuta Italio, kie en la sudo estiĝis tensioj inter tie loĝantaj Grekoj kaj Kartaganoj. Tio estigis la Unuan Punikan Militon (puniko estas la Latina indiko por Fenico aŭ Kartagano - Latine Poenus aŭ Punicus); en 241 a.Kr. Romo venkis, kaj faris el Sicilio sian unuan provincon. La Dua Punika Milito (218-201) komenciĝis danke al Hanibalo: el Hispanio, tra Sud-Francion, trans Alpojn (kun elefantoj!) li atakis armeojn de Romo en Italio, plurfoje venkobatis ilin, mortigis konsulojn, preskaŭ konkeris Romon mem - sed fine, parte pro daŭra hezitema sinteno de Kartago (ĉu subteni lin finance, ĉu subteni per sendado de trupoj aŭ ĉu, anstataŭ helpi al li, prefere favori politikajn rivalojn de Hanibalo en Kartago mem...) finfine Romo venkis. Hanibalo unue fuĝis al reĝo Antioĥo, fine al la eta regno Bitinio, kie malinde li sinmortigis en 183. Je Roma flanko tiumilite famiĝis i.a. Fabio la Granda (Fabio la Hezitema) kaj Publio Kornelio Skipiono.

Senatoro Marcus Porcius Cato Censorius dum jardekoj, ĝis sia morto en 149 a.Kr., pledis por la detruo de Kartago. Laŭdire, ĉiun el siaj paroloj en la senato li finis per la frazo Ceterum censeo Carthaginem esse delendam (Krome mi opinias ke Kartago estas detruenda").

En la jaro 146 Skipiono Afrikano la Juna neniigis Kartagon (tiel nomata Tria Punika Milito).

En la jaro 122 a.Kr. la Roma tribunuso Kajo Grakĥo kadre de sia socia politiko faris senrezultan provon refondi Kartagon kiel Colonia Iunonia Carthago. Kontraŭis tion la senato de Romo. Post la murdo de Grakĥo lia plano estis forgesita.

Fine estis Kajo Julio Cezaro, kiu ja realigis la renaskigon de Kartago: post sia venko super Pompejo en 46 a.Kr. Cezaro decidis, ree konstruigi urbon sur la malnova loko. Ĉi tio realiĝis efektive nur dum imperiestro Aŭgusto, kiu en 29 a.Kr. loĝigis tie 3000 kolonistojn. La urbo ricevis la nomon Colonia Iulia Concordia Carthago (Kolonio Julia Konkordo Kartago).

Precipe surbaze de komercado de greno kaj pot-farado la urbo rapide kreskis kaj floris. En la 2a jc p.Kr. kun siaj pli ol 300.000 loĝantoj Kartago estis post Romo kaj Antioĥio la tria urbo de l' Romia Imperio.

Jam fine de la 2a jc en Kartago ekzistis granda kristana komunumo; pro sia amplekso ĝi estis apud Romo la ĉefa episkopa sidejo de l' okcidenta eklezio.

La akto pri la Martiroj de Skilio, kiujn oni mortigis en 180 p.Kr. en Kartago, estas la plej unua konservita kristana Latina teksto. El la sama medio, sed de iom pli poste, restas al ni la famegaj Aktoj de Perpetua kaj Feliĉita, du kristaninoj, el kies propramane verkita "taglibro" en la karcero oni ekhavas tre personan impreson pri ilia fido je Dio.

Gravaj ekleziaj aŭtoroj kiel Tertuliano kaj Cipriano laboris en Kartago, kaj profunde influis la estiĝantan kristanan Latinan literaturon. Samtempe plioftiĝis la persekutado de kristanismo, kaj Cipriano mortis martire en 258. Fine de la 4a jc Aŭgusteno, kiu poste fariĝis la fama episkopo de Hipono studis en Kartago.

Tunizio en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Esperanto oni vidu en la unuaj du volumoj de Antologio Latina.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri Kartago en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Ne en unu tago elkreskis Kartago. 

Poemo de Utnoa[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptujo, kaj poste el Tunizio; jen kiel la verkisto priskribas la historiajn atingojn de la lando kun specifa mencio al Kartago:

Citaĵo
 
Mevecaj vojaĝantoj venas al Kabo Tuniza,
kie Utnoa miras pri la kunfasko da urboj
kun splendoraĵoj artaj. Kaj el diversaj epokoj
li povas kontempladi, ĉar li ekstere troviĝas
de la reala tempo. Jen la grandurbo Kartago
dum masonaĵojn levas Siĥeamanta Didona,
kun kiu li ekhaltas dumtempe teni babilon:
en templo jen pentraĵoj pri la heroaj eventoj
de l'ŝtorma Trojmilito, apud murego rokrufa.[2] 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 122.