Cipriano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stcyprian.jpg

Tascio Cecilio Cipriano, Latine: Thascius Caecilius Cyprianus (200/210-258) estis naskita en Kartago, la ĉefurbo de la Romia provinco Afriko. Li devenis de pagana familio; profesie li fariĝis retoro, instruisto pri retoriko. En 245 aŭ 247 li estis baptita kaj unu-du jarojn poste li estis aklamacie elektita episkopo. La ĉirkaŭ dek jaroj de lia episkopa oficado estis malfacila periodo por la Afrika eklezio.

Restas de li ege valora kolekto de leteroj, plurfoje kune kun la koncernaj respondoj al li. El ili, kaj ankaŭ el liaj teologiaj traktaĵoj pri pluraj temoj, ni havas sufiĉe detalajn informojn pri la tiutempa eklezia vivo en kaj ĉirkaŭ Afriko kaj Numidio. Lia personeco akiris al liaj verkoj grandan aŭtoritaton ankaŭ ekster la propra regiono. Ne senkiale de lia verkaro restas relative multaj manuskriptoj.

Kvankam li ja ne kontraŭis la unuaecon (la prioritaton) de la eklezio de Romo, fakte por li ĉiuj episkopoj estis samrangaj antaŭ Dio. Koncerne la bapton, li ne rekonis la validecon de la bapto fare de tiuj kristanoj, kiuj iel perdis kompletan komunion kun la eklezio de Romo (la romkatolika eklezio). Romo mem, kaj poste ankaŭ Aŭgustino, aplikis malsaman politikon.

Alia temo, tiutempe tre debatata, estis kion fari koncerne tiujn fidulojn, kiuj, okaze de persekutado, por sendanĝerigi sian vivon, ĉu ŝajnigis sin oferintaj al la Romiaj Dioj, ĉu efektive plenumis tiajn oferojn. Ofte, post ĉesigo de la persekutado, tiaj kristanoj ree venis al la lokaj eklezioj. Pluraj grupoj aŭ sektoj – ekzemple Donatistoj kaj la sekvantoj de Novatiano en Romo - reagis kontraŭ ili tiel akre, ke la falintoj ne plu estis akceptataj en la eklezian komunumon. Por Cipriano tio estis tro rigora sinteno: li ja estis severa kontraŭ tiaj apostatoj, sed aliflanke rekonis en ilia agado la homan malperfektecon: pere de penitenca rito eblis reveni en la eklezion.

Tertulianon li konsideris sia Majstro, de kiu multe li transprenis, kvankam foje en malpli rigora formo.

Li mortis martire la 14an de septembro 258.

Inter liaj traktaĵoj ni menciu speciale pri "Kiel sin vestu la Virgulinoj", "La Unueco de la Katolika Eklezio" (kiu aperis ĉe VoKo en la serio Voĉoj Kristanaj, nr 25. - 2006 - 45 p.), kaj "La Falintoj".