Romia senato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maccari-Cicero.jpg

La Romia senato estas unu el la permanentaj politikaj institucioj de Romio, probable fondita antaŭ la unua reĝo de Romo en la jaro 753 a.K. Ĝi postvivis la falon de la Romia monarkio en 509 a.K., kaj la Romia Respubliko en 27 a.K., kaj fine la Romia Imperio en 476.

Sub la Romia monarkio, ĝi estis nur asembleo kiu konsilis la reĝon. La lasta reĝo de Romo, la tirano Tarkino la Orgojla, suferis puĉon planita de la Senato.

Komence de la Respubliko, la Senato estas pilitike malforta, dum la magistratanoj akumulis la tutan povon. La transiro de absoluta monarkio al respubliko kun konstituciaj reguloj estis verŝajne laŭgrade, devis pasi pluraj generacioj por ke la Senato pligirmigu sian povon sur la magistratanoj. Meze de la Respubliko, la Senato atingis la pinton sia respublika povo. La fino de la respubliko ankaŭ vidis la deklivon de la povo de la senato, kiu komenciĝis post la reformoj de la tribunoj de grakoj.

Post kompletiĝo de la transiro de respubliko al imperio, oni sin demandas ĉu la senato havas la povon kiun antaŭe ĝi ne havis. Tamen, la diferenco de la senato de la respubliko, ĝi ne estas politike sendependa. La romia imperiestro regas sur la Senato, kaj la asembleo pordas sian prestiĝon kaj fine grandan parton el ĝiaj povoj.

Tuj post la konstituciaj reformoj de la imperiestro Diokleciano, la Senato de la Imperio perdis sian tutan politikan povon kaj ĝi neniam rekuperis tiun potencon iam posedita. Kiam la sidejo de la registaro estis translokigita for de Romo, la Senato estis reduktita al municipa organismo. Tiu bildo estas plifortigita kiam la imperiestro Konstantino kreis similan asembleon (la Bizanca senato) en Konstantinopolo. Post la falo de la Okcident-Romia Imperio en 476, la Senato funciis ĉefe sub la barabaraj reguloj ĝis la tuta forlaso unu jarcenton poste.