Okcident-Romia Imperio
El Vikipedio
La Okcident-Romia Imperio (la vorton kreis modernaj historiistoj; laŭ la kompreno de la homoj dum la unua jarmilo post Kristo nur ekzistis unu Imperio sub du imperiestroj) ekestis dum la divido de la Romia Imperio dum la jaro 395, kiu disfalis al okcidenta parto kun la ĉefurbo Romo kaj orienta parto kun la ĉefurbo Konstantinopolo - la lasta poste nomiĝis Bizanca Imperio. La romia imperiestro Theodosius la 1-a estis disdividinta la imperion inter siaj filoj Honorius (Okcident-Romia Imperio) kaj Arcadius (Orient-Romia Imperio / Bizanca Imperio. La Okcident-Romia Imperio pereis jam dum la jaro 476, kiam Odoaker senpotencigis la tre junan imperiestron Romulus Augustulus, respektive dum 480, kiam mortis la sekva kaj lasta rekonita imperiestro Julius Nepos. Baze temis pri armea puĉo en la kerna imperia teritorio en la regiono de la Alpoj kaj la Apenina duoninsulo. La ŝtataj limoj kaj iuj ŝtataj instancoj ankoraŭ restis neŝanĝitaj dum la sekvaj naŭ jardekoj, ĝis dum la jaro 568 la ĝermana tribaro de Langobardoj konkeris tiun kernan regionon de la Alpoj kaj la Apenina duoninsulo.

