Juliano la Apostato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Solido de Juliano

Juliano la Apostato, latine Flavius Claudius Iulianus cognomine Apostata, estis romia imperiestro de 361 ĝis 363.

Juliano naskiĝis 331 kaj estis filo de Julius Constantius kaj frato de imperiestro Konstantino. Li estis edukita de Eŭsebio, episkopo de Nikomedio kaj poste patriarko de Konstantinoplo. Konstancio la 2-a igis lin cesaro, t. e., kromprinco en 355.

Li venkis alamanojn kaj frankojn en Galio 361 kaj estis proklamita imperiestro de siaj soldatoj, ĉar lia patro mortis antaŭ du jaroj kaj lia frato regis.

Li intencis restarigi la tradician romian religion per edikto de Milano, pro tio la kristanoj nomis lin "Apostato". Li estis tre saĝa homo, kiu multe legis grekajn aŭtorojn kaj opiniis kristanan religion tre malsupera al malnova filozofio. Li volis imiti Aleksandron kaj atakis la persojn, en tiu batalo li mortis.