Edikto de Milano
La Edikto de Milano estis fakte letero subskribita de la imperiestroj Konstantino kaj Licinio, respektive estroj de la Okcident-Romia Imperio kaj de la Orient-Romia Imperio, kiu proklamis religian toleron en la Romia Imperio. La letero estis disvastigita en la jaro 313, iom post la konkludo de la persekutado fare de Diokleciano.
[redakti] Historio
La Edikto de Milano estis subskribita en la jaro 313, de la nomoj de ambaŭ imperiestroj de la tiama Romia Imperio, nome Konstantino la 1-a, kiu regis la okcidentan parton de la Imperio, kaj Licinio, kiu regis la orientan. La du augusti estis en Milano por celebri la nupton de la fratino de Konstantino kun Licinio.
Antaŭa edikto pri tolero jam estis proklamita de la imperiestro Kaio Galerio el Serdica kaj publikigita en Nikomedio la 30an de aprilo de la 311. Laŭ ĝi jam la kristanoj, kiu estis sekvintaj kapricajn tendencojn kontraŭ la "institucioj de la antikveco", ricevis pardonon kaj oni sekurigis iliajn vivojn kaj havaĵojn. De tiam ili ne devis jam akcepti la diecon de la imperiestroj.
La edikto fakte ne estis enskribata en ŝtono. Tamen ĝi estis kolektita en historia verko de religia temaro nome De mortibus persecutorum ("Pri la mortoj de la persekutantoj"), de Laktancio, kiu kopias la latinajn tekstojn kaj de la Edikto de Tolerigo de Galerio kiel oni publikigis en Nikomedio la 30an de aprilo de 311, kaj de la letero de Licinio pri tolero kaj redono direktita al la guberniestro de Bitinio, datita ankaŭ en Nikomedio la 13an de junio de 313. Eŭsebio de Cesareo tradukis ambaŭ al la greka en sia Historio de la Eklezio (Historia Ecclesiastica). Lia versio de la letero de Licinius povus deveni el kopio en Palestino (probable ĉe Cesareo) en malfrua somero aŭ frua aŭtuno de la jaro 313, sed la origino de lia kopio de la edikto de Galerio de 311 ne estas konata, ĉar ŝajne tiu ne estis proklamita en Palestino.
Konstantino estis la reganto de la okcidentaj partoj de la Romia Imperio kaj kvankam lia interveno en la disvastigo de la edikto laŭ la fontoj estis ne tiom rekta, en Okcidenta Eŭropo, ĉar la edikto estis subskribita en Milano, oni rilatis historie al Konstantino la gravon de la edikto kaj de ties sekvo por la estonteco de la kristanismo
[redakti] Sekvo
La kristanoj jam povis nekaŝite disvastigi sian religion kaj plej grave por la estonteco havi malferme havaĵojn, domojn, preĝejojn, templojn kaj sidejojn. La infrastrukturo de la tiama eklezio rapide disvastiĝis kaj rapide anstataŭis tiun de la ĝis tiam oficiala religio de paganismo.
Tamen la forto de la tiamaj kristanoj ankoraŭ ne estis tiom grava kiom oni disvastigis poste. Lau franclingva libro,[1] la kristanoj ne estis en 312 pli ol 4 al 5 % de la totala populacio de la Imperio. En Romo, tre verŝajne la plej kristanigita urbo de Italio, nur 10 % estus kristana, en Egipto ĉirkaŭ 20 %, en Azio 33 %, en Nordafriko el 10 al 20 %, En Hispanio eble simile laŭ regionoj, en Gaŭlo multe malpli de 10 %.
[redakti] Notoj
- ↑ Robin Lane Fox, Païens et chrétiens : La religion et la vie religieuse dans l’Empire romain de la mort de Commode au Concile de Nicée, Presses Universitaires du Mirail, 1997.