Elagabalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elagabalo

Elagabalo (latine: plennome Caesar Marcus Aurelius Antonius Augustus; originale Varius Avitus Bassianus, aliaj nomformoj: Elagabal, Elagabalus, Heliogabalus, ) naskiĝis en 204; mortis en 222) estis romia imperiestro ekde 218 ĝis 222. Li famis pro sia stranga -kritikata- vivstilo.

Lia patrino estis Iulia Soaemias, kies prauloj estis heredaj ĉefpastroj de la sundio Baalo, en la praa Sirio, en la urbo Emesa. Tie oni adoris la dion kiel Elah-Gabal (de tie la nomo Elagabalus).

La imperiestro Caracalla (regis 211–217) estis vere kuzo de Bassianus, sed post murdo de la imperiestro, la patrino kaj avino de Bassianus asertis, ke Bassianus estas filo de Caracalla ekster geedzeco. Ĉar ili akiris apogon de la proksime stacionantaj taĉmentoj, la senato akceptis en 218 p.K. la 14-jaran Bassianus imperiestro.

Li provis enkonduki adoron de Baalo kiel universala Dio de la Roma Imperio, preferis en la pozicioj la samseksemulojn, aranĝis samseksamajn orgiojn.

La veran potencon posedis lia avino Iulia Moesa, kiu konvinkis lin jam en 221, ke li adoptu la kapablan kuzon Alexander Severus kiel filon kaj heredonton. Kiam Elagabalus volis ŝanĝi sian pli fruan decidon kaj volis forigi Aleksandron, la gardistaro ribelis kaj murdis la imperiestron kaj ties patrinon.

Antaŭe: Romiaj imperiestroj Poste:
Makrino (217 - 218) 218222 Aleksandro Severo (222 - 235)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]