Diskuto:Elagabalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Heliogabalo[redakti fonton]

Kio estas pli tradicia: Heliogabalo (grekeca) aŭ Elagabalo (semideca)? 17:34, 22 okt. 2004‎ -- 80.58.3.239 17:34, 22 okt. 2004‎

Tiel ŝajnas ankaŭ al mi! Elagabalo estas stranga. Portugallingve (mi ne scias en aliaj) estas Heliogábalo, latine ("etnalingve" kiel kelkaj diras) estas Heliogabalus, do preferinde estas Heliogabalo. Roberto 17:53, 22 okt. 2004‎

redakto de anonimulo je la 27-a de oktobro 2022[redakti fonton]

Atendante kontrolon estas aŭdaca redakto de anonimulo je la 27-a de oktobro 2022, ŝanĝanta la pronomon de la teksta temulo, ŝanĝanta vortojn "imperiestro al imperiestrino" kaj asertanta "aldonita paragrafo pri la Elagabalo estanta transgenruloj". Laŭ mi tio je unua rigardo aspektas kvazaŭ okupi antikvan personecon kaj alikolorigi ĝin tiel ke ĝi akceptiĝas kiel flago de socia nenorma movado de la 21-a jarcento, kiu al multaj homoj ŝajnas provoka, kaj al mi ŝajnas ke la provoko por la movadanoj en la 21-a jarcento estas grava identigilo, do la movadanoj tute konscias esti provokaj kaj ŝajnas ĝui tion. Tamen estas unu temo kion homoj perceptas kiel sian seksan identiĝon en la 21-a jarcento kaj kiel ili decidas memvole provoki la socion, kaj estas tute alia temo, kiam oni superŝutas sian modernan transgenrulan koncepton al homo antaŭ 1800 jaroj. En la angla teksto estas iu kritika duonfrazo "his short reign was conspicuous for sex scandals", notu bone "his short reign", not "her", la germana, franca kaj hispana tekstoj tute ne jam ŝajnas esti "subfosata de transgenrula redifino". Sume en la angla teksto jam 3 el la 139 referencoj temigas "pri la Elagabalo estanta transgenruloj" kaj oni ankaŭ jam diligente faris kategorion "LGBT Roman emperors", kiu tamen mankas en preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj. Ĉar estas tiom malmultaj kompetentaj redaktistoj en la esperanta vikipedio kaj kompare tiom multaj historiaj fakuloj en la franca, hispana, angla kaj germana, mi opinius helpa ke oni unue konvinkus la "grandajn vikipediojn" pri "transgenrula redifino" de la "imperiestro al imperiestrino", kaj nur post la konvinko de tiuj pli grandaj fakularoj enportus konvinkajn dokumentajn fontojn ankaŭ al tiu ĉi malgranda esperantlingva biografio. Mi ĉiukaze nenion revizios kaj alvokas ne senpripense beni la ŝanĝojn, sen ke oni vere legis ilin kaj konvinkatas per la argumentado. ThomasPusch (diskuto) 23:51, 19 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi ne volas moki pri gramatikaj eraroj de komencantaj esperantistoj, sed pri tiom kontroversa temo estus bone por konvinka argumentado se oni povus senerare skribi frazojn. Tio certe despli validas se oni volas argumenti en la franca, hispana, rusa aŭ iu ajn alia nacilingva vikipedio... ThomasPusch (diskuto) 00:13, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]