Hadriano

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hadriano (latine: Publius Aelius Hadrianus Afer[1]; naskiĝis 24-a de januaro 76 en ItalikoRomo, mortis 10-a de julio 138) estis romia imperiestro ekde 117 ĝis 138. Li estis zorga administranto de la imperio, multe konstruigis, inter alie la faman Muron de Hadriano daŭre vojaĝadis tra la imperio por prizorgi ĝin. Li ankaŭ provis fortikigi la imperian povon, kaj pro tio akiris malbonajn rilatojn kun la Senato. Li estis Ŝatanto de la helena kulturo, li provis refortigi la grekan religion, per malhelpante la orientajn kultojn. Lia amo por la (vira) junulo el Bithinio, Antinoüs, kaj lia ĉagreno kiam tiu mortis, instigis lin farigi statuojn de li, el kiuj kelkaj plurestis ĝis ni. Li verkis poemojn, inter ili sia onta surtomba surskribo :

Animula uagula blandula
Hospes comesque corporis
Quæ nunc abibis in loca
Pallidula rigida nudula
Nec ut soles dabis iocos
(Animeto svagaĵeto, blankaĵeto
Gasto kaj kunulo de mia korpo
Kiu baldaŭ foriros en lokojn
Palajn rigidajn kaj nudaj
Tie vi ne kiel kutime spritos)

Same kiel Trajano li ne havis infanon, kaj adoptis la de li elektitan posteulonton Aurelius Antoninus, plej konata de ni kiel Antonino Pia.

Antaŭulo:
Trajano (98 - 117)

Romiaj imperiestroj

Posteulo:
Antonino Pia (138 - 161)

Beletre, la franca beletristino Marguerite Yourcenar, imagis la memorlibron, kiun li povus esti skribinta, kaj verkis la Mémoires d'Hadrien.



[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.roman-emperors.org/hadrian.htm
Ekstera ligilo  http://penelope.uchicago.edu/Thayer/L/Roman/Texts/Historia_Augusta/Aelius*.html
Ekstera ligilo  http://lx.home.dpx.nl/mb/subAdoptN.html#Hadrianus
Ekstera ligilo  http://www.adam-carr.net/antinousindex.html
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj