Skilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Martiroj de Skilio estas grupo da kristanoj, kiujn okaze de persekutado pro la kristana fido je la 17a de julio 180 p.Kr. oni mortigis en Kartago. La koncerna akto (Passio sanctorum scilitanorum), kiu enhavas interalie la demandojn kaj respondojn antaŭ la Romia prokonsulo, estas unu el la plej fruaj atestaĵoj, kiujn ni havas pri la eklezio en la Romia provinco Afriko; samtempe ĝi estas konata kiel la plej frua kristana teksto en la Latina entute.

Du elinter la martiroj - Nartzalus kaj Cittinus - havas lokajn, punikajnberberajn nomojn; la ceteraj havas Latinajn nomojn. Proparolanto de l' grupo estas Sperato. Pridemandas ilin la prokonsulo Publio Vigelio Saturnino. Al la grupo apartenas ankaŭ kelkaj virinoj. Ĉiuj estas laikoj, t.e. ne ordinitoj.

Interesa detalo estas, ke ili havas ĉe si skatolon kun leteroj de Paŭlo.

La urbeto Skilio, "Scillium", ne estas plu ekzakte identigebla; ĝi situis en la Romia provinco Numidio aŭ en "Africa proconsularis" (supozeble en nuna Tunezio).

La "Passio Sanctorum Scilitanorum" multe similas je la ĝenro de l' juĝejaj protokoloj, sed estas iom prilaborita de mano kristana. Esperanto-tradukon oni trovas apendice en la Apologio de Tertuliano.

En la Rom-katolika Eklezio ilia festo-tago estas la 17a de julio.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi martirakto troviĝas en traduko de Gerrit Berveling postparole en la Apologio de Tertuliano; ĝi ankaŭ aperos en Antologio Latina.