Ĝibuto
| Ĝibuto | |
| arabe: جيبوتي, somale: Jabuuti, france: Ville de Djibouti | |
| urbo | |
| Oficiala nomo: جيبوتي | |
| Lando | |
|---|---|
| Distrikto | Distrikto Ĝibuto |
| Golfo | Adena Golfo |
| Situo | Ĝibuto |
| - alteco | 0 m s. m. |
| - koordinatoj | 11°36′00″N 43°09′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 11.6 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">11.6°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 630,0 km² (63 000 ha) |
| Loĝantaro | 567 000 (2009) |
| Denseco | 900 loĝ./km² |
| Fondo | 1888 |
| Horzono | GMT (UTC+2) |
Ĝibuto, en loka lingvo Jabuuti, arabe جيبوتي estas la ĉefurbo, la plej granda urbo kaj havenurbo de Ĝibutio, ĝi estas la unusola metropolo.
Enhavo |
Situo[redakti]
Ĝibuto troviĝas laŭ marbordo inter Ruĝa Maro kaj Adena Golfo.
Historio[redakti]
Ĝibuto estis fondita en 1888 fare de francoj. Ĝis la jaro 1892 la urbo apartenis al franca Somalilando. Ĝi estis oficiala marhaveno eĉ por Etiopio en jaroj 1897-1949. Post sendependiĝo la urbo restis ĉefurbo, eĉ la nova sendependa lando baldaŭe prenis la nomon de la ĉefurbo. En 2004 neatendita inundo okazis.
Ekonomio[redakti]
Ekonomio de la urbo baziĝas sur naftoreciklado, fervojkonstruado kaj sur eksporto de kafo, salo kaj feloj. Menciindas la gravaj haveno, internacia flughaveno kaj stacidomo (la trajno venas el Adis-Abebo ekde 1917), kie alvenas kaj foriras varoj. La haveno funkcias ankaŭ, kiel fiŝista haveno.
Klimato[redakti]
Ĝibuto apartenas al la arida klimato. Jare pluvas po 131 mm. Averaĝe en julio estas la temperaturo 41 ° C, en januaro 29 ° C.

