Golfa Koopera Konsilo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la landoj
Emblemo

Golfa Koopera Konsilo (angle Cooperation Council for the Arab States of the Gulf, france Conseil de coopération du Golfe, arabe مجلس التعاون لدول خليج العربية) estas komuna merkato, establita de ses naftomonarĥioj de la Persa golfo.

[redakti] Historio

La landoj Kuvajto, Barejno, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Sauda Arabio en 1981 decidis pri establo de komuna merkato, je influo de sukceso de la eŭropa Komuna Merkato. Tion instigis la ŝoko pro la iraka-irana milito (kiu ekis en 1980) kaj sekurecaj klopodoj. La integriĝo pruviĝis tre pigra kaj estiĝis la vera komuna merkato nur en 2007, kiu atingis la finan formon en tiujara decembra pinta renkontiĝo de Doha.

[redakti] Karakterizo

Post la renkontiĝo de Doha, ekvalidis la doganunio, libera moviĝo de la kapitalo, ŝtatanoj. Komence ĉiu lando ligis sian valuton al la dolaro, sed Kuvajto rifuzis tion, tiel la monunio malfruas.

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj