Saharo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Saharo
arabe: الصحراء الكبرى Aṣ Ṣaḥrā´ al Kubrā, angle: The Great Desert
dezerto
Hoggar Desert (Algerie).jpg
Saharo hodiaŭ en Alĝerio
Landoj
Subregiono Okcidenta Saharo
Montaroj
Najbaras kun
Oazoj Ahaggar, Ubari
Dezert-regiono Ténéré
Ŝotoj Ŝot el Ĝerid, Ŝot Melrhir
Supermara alteco 1 000 m s. m.
Plej alta punkto
 - situo Emi Koussi
 - alteco 3 415,0 m s. m.
 - koordinatoj 19°47′36″N 18°33′6″E  /  19.79333°N, 18.55167°O / 19.79333; 18.55167 (Saharo)
Plej malalta punkto
 - situo Profundejo Katara
 - alteco −132,9 m s. m.
 - koordinatoj 30°0′0″N 27°5′0″E  /  30°N, 27.08333°O / 30; 27.08333 (Saharo)
Longo 4 800 km (2 983 mi), Oriento/Okcidento
Larĝo 1 800 km (1 118 mi), Nordo/Sudo
Areo 9 400 000,0 km² (940 000 000 ha)
Biomo Dezerto
Geologia konsisto Sablo, Ŝtono
Plantaro Stepaj poacoj, Palmo
Animalaro
Loĝantoj Tuaregoj
Berberoj
Satelita foto de Saharo fare de NASA World Wind
Satelita foto de Saharo fare de NASA World Wind
Topografia mapo de Saharo
Topografia mapo de Saharo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Sahara
Portal.svg Portalo pri Afriko

Saharo (en araba الصحراء الكبرى, aṣ-Ṣaḥrāʾ al-Kubrā, 'la Granda Dezerto') estas la tria plej granda dezerto en la mondo post Arkto kaj Antarkto kaj la plej granda subtropika varma dezerto en la mondo.[1] Ĝi ampleksas plej parton de norda Afriko ekde la Atlantika marbordo sude de la marbordoj de Mediteraneo ĝis Ruĝa Maro. Sude ĝi limiĝas kun Sahelo, zono de duoarida tropika savanaro kiu komponas la nordan regionon de centra kaj okcidenta Subsahara Afriko. Saharo etendas tra 10 ŝtatoj (Egiptio, Libio, Alĝerio, Tunizio, Maroko, Maŭritanio, Niĝero, Ĉado, Malio kaj Sudano), plus la disputata teritorio de okcidenta Saharo. Kun surfaco de pli ol 9 milionoj km² ĝi okupas preskaŭ la saman areon kiel ĈinioUsono.

Kelkaj el la sablaj dunoj povas atingi ĝis 180 m de alto.[2]

Oazo en Saharo en Libio

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo Saharo venas de la araba traduko Sahhra صحراء de la tuarega vorto tenere, kiu signifas dezertosablo. Alia teorio devenigas ĝin de al-sahhraes-ssah-ra, signifanta flav-ruĝa. Resume oni povas diri, ke la nomo devenas el la pluralo de la araba vorto por dezerto (صحارى ṣaḥārā[3][4] sˤɑħɑːrɑː).[5][6]

La romianoj nomis la landon sudan de Kartago Terra deserta (forlasita lando), kaj dum la eŭropa mezepoko ĝi simple nomiĝis "granda dezerto". Nur ekde la 19-a jarcento oni plejofte uzas la nomon "Saharo". La araba nomo estas Bahr bela ma (maro senakva).

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

La Saharo estis origine okupita fare de la Berberoj kies nomo por la regiono estis "Tinariwen", kies signifo faras referencon al la fakto ke ili diferencigis inter la malsamaj ekoregionoj de la dezerto- (t.e. sablomaro, oazoj, kserarbustaroj ktp.). La Saharaj limoj estas Atlantiko sur la okcidento, Atlas-montoj kaj Mediteranea Maro sur la nordo, Ruĝa Maro sur la oriento, kaj Sudano kaj la valo de la Niĝero sur la sudo. La Saharo estas dividita en Okcidenta Saharo, la centra montaro Ahaggar, la Tibesti Montoj, Air-montoj (regiono de dezertaj montoj kaj altaj altebenaĵoj), la dezerto Tinirio kaj la Libia Dezerto (la plej arida regiono). La plej alta pinto en la Saharo estas Emi Koussi (3,415 metroj (11,204 ft)) en la Tibesti Montoj en norda Ĉadio.

La Saharo estas la plej granda dezerto sur la afrika kontinento. La suda limo de la Saharo estas markita fare de grupo de duonarida savano nomita la Sahelo; sude de la Sahelo kuŝas Suda Sudano kaj la Kongo-Baseno. La plej granda parto de la Saharo konsistas el ŝtona hamado; sablomaro aŭ ergo (grandaj areoj kovritaj per sablodunoj) formas nur negravan parton.

Homoj vivis sur la rando de la dezerto ekde antaŭ miloj da jaroj[7] ekde la lasta glaciepoko. La Saharo tiam estis multe pli malseka loko ol ĝi hodiaŭ estas. Pli ol 30,000 petroglifoj de riverbestoj kiel ekzemple krokodiloj[8] plurestas, kun la duono troviĝintaj en la Tasilin-Aĝer en sudorienta Alĝerio. Ankaŭ fosilioj de dinosaŭroj, inkluzive de Afrovenator, Jobaria kaj Ouranosaurus estis trovitaj tie. La moderna Saharo, tamen, estas ne abunda en vegetaĵaro, krom en Nila Valo, ĉe kelkaj oazoj, kaj en la nordaj altebenaĵoj, kie mediteraneaj plantoj kiel ekzemple la olivarbo estas trovitaj kreskante nature. La regiono estis tia ekde proksimume 1600 a.K., post kiam ŝanĝoj en la akso de la Tero pliigis temperaturojn kaj malkreskintan precipitaĵon.[9]

Homoj de la Saharo estas de diversaj originoj. Inter ili la Berberoj inkluzive de la Tuaregoj, diversaj arabigitaj grupoj de berberoj kiaj ekzemple la Hasanija-parolantaj Saharanoj, kies populacioj inkludas la tribo de Sanhaĝaoj kies nomo estas resto de la prahistoria Zenaga lingvo. Aliaj gravaj homgrupoj estas la Tubuoj, Nubianoj, Zaghavaoj, Kanuroj, Haŭsoj, Sonrajoj, kaj Fulboj (france: Peul; fulbe: Fulɓe). Gravaj grandurboj situantaj en la Saharo estas Nuakŝoto, la ĉefurbo de Maŭritanio; Tamanrasset, Ouargla, Béchar, Hassi Messaoud, Ghardaïa, kaj El Oued en Alĝerio; Timbuktuo en Malio; Agadez en Niĝerio; Gat en Libio; kaj Faya-Largeau en Ĉadio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sablodezerto ("erg") en Maroko
Sablodezerto (erg) en libia Saharo

Politiko[redakti | redakti fonton]

La okcidenta parto de Saharo estas areo kun disputita posedanto - posedon de la Okcidenta Saharo proklamas kaj Maroko, kaj gerila Fronto Polisario, kiu celas establi tie sendependan respublikon de la Saharanoj.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En Saharo vivas plejparte tuaregoj kaj berberoj. Ekde la 7-a jarcento ekokupis Saharon armee araboj kaj ili disvastigis ĉi tie islamon, kio tre signife influis kulturon de lokaj ŝtatoj kaj iliajn interrilatojn. Sed necesas diri, ke Saharo estas plej dense loĝata sur norda ĉemara zono, kie estas grandaj urboj kiel Tripolo, Bengazo, kie vivas ankaŭ eŭropanoj, kaj laŭlonge de la tuta marbordo kondukas ĉemarborda aŭtoŝoseo. Malpli grandaj urboj, kiel Sabrato, estas ankaŭ eĉ 400 km en interno, en la profunda Saharo. La norda marbordo estas trateksita per romiaj memorigaĵoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Largest Desert in the World. Alirita 30a Decembro 2011.
  2. Strahler, Arthur N. and Strahler, Alan H. (1987) Modern Physical Geography Third Edition. New York: John Wiley & Sons. ISBN 0471850640. p. 347
  3. "Sahara." Online Etymology Dictionary. Douglas Harper, Historian. Konsultita la 25an de Junio 2007.
  4. English-Arabic online dictionary (28 December 2006). Alirita 12 June 2010.
  5. (1994) A Dictionary of Modern Written Arabic (Arabic-English), 4th, Wiesbaden: Otto Harrassowitz. ISBN 0-87950-003-4. 
  6. (2002) al-Mawrid: Qāmūs ‘Arabī-Inklīzī, 16th araba, Beirut: Dār al-‘Ilm lil-Malāyīn. 
  7. Discover Magazine, 2006-Okt.
  8. National Geographic News, 17a Junio 2006.
  9. Sahara's Abrupt Desertification Started by Changes in Earth's Orbit, Accelerated by Atmospheric and Vegetation Feedbacks.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]