Arbo de Tenere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Arbo de Tenere en 1961.

La Arbo de Tenere estis arbo de akacio en nordoriento de Niĝero (regiono Tenere) kiu estis konata kiel la plej izolita arbo de la mondo, ĉar la plej proksima arbo estis 250 mejlojn (400 km) fore. Ĝi estis longtempe referenca punkto por karavanoj kaj estis apud 40-metra puto fosita fine de 1938 kaj komence de 1939. Ĝi estis trafita de kamiono du fojoj: Unue iam en la 1950-a jardeko kaj due en 1973.

Morto kaj anstataŭo[redakti | redakti fonton]

La anstataŭaĵo de Arbo de Tenere.

En 1973, kamiono de supozite ebria ŝoforo koliziis kontraŭ la arbo de Tenere; sekve ĝi falis kiam ĝi aĝis 300, laŭ la ringoj de sia trunko. La 8an de novembro 1973 la morta arbo estis translokita al nacia muzeo de Niĝero en Niameo.

Nuntempe metala skulptaĵo estas en la loko omaĝe al la perdita arbo..

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]