Namibo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono "Namiba Dezerto".
Satelita foto pri Namibo
Sablaj dunoj
Sabla duno en Sossusvlei, altas 200 m, unu el la plej grandaj sur la Tero

Namibo estas seka dezerto ĉe la okcidenta marbordo de Afriko. Ĝi troviĝas sur teritorioj de Namibio kaj Angolo kaj entenas la Nacian Parkon Namib-Naukluft. La dezerto etendiĝas de nordo ĝis sudo (ĝis rivero Oranje) 2.000 km longe kaj larĝas ĝis 160 km. Namibo havas la tutan surfacon de 95.034 km².

La dezerto estiĝis antaŭ 80 milionoj da jaroj kaj tiel ĝi estas la plej aĝa dezerto de la mondo. La taga temperaturo varias de taga 50 °C ĝis nokta 0 °C, la precipitaĵo ofte forestas dum jaroj, tiel nur kelkaj endemiaj plantoj evoluis tie, plej konata el inter ili estas la velviĉio.

La marbordon ĉe la Namibo alportas la Benguela-marfluo de la Antarkto malvarman akvon, kiu kaŭzas nebulon en la fruaj matenhoroj dum 200 tagoj en la borda regiono. Tiu nebulo donas la ĉefan akvofonton por la bestoj kaj plantoj de la dezerto.

Velviĉio en Namibo

Plantoj de la dezerto estas la velviĉio (detale tie), Naras-arbusto en la pli malsekaj partoj. Bestoj de la dezerto estas la Namiba sabla geko, la namiba vipero, namiba dezerta skarabo, la oriks-antilopo

En la dezerto funkcias la esplora stacio Gobabeb.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mary Seely: The Namib: Natural History of an Ancient Desert, 3. Aufl., Windhoek: Desert Research Foundation of Namibia 2004, ISBN 99916-68-16-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio
Afrotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
AT1301 Aldabra-insularaj kserofitaroj Sejŝeloj
AT1303 Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj Ĉado, Sudano
AT1304 Eritrea marborda dezerto Eritreo, Ĝibutio
AT1305 Etiopaj kserofitaj herbejoj kaj arbustaroj Eritreo, Etiopujo, Ĝibutio, Somalujo
AT1310 Kaoko-Dezerto Angolo, Namibio
AT1311 Madagaskaraj veprejoj Madagaskaro
AT1315 Namiba Dezerto Angolo, Namibio
AT1318 Sokotraj kserofitaroj Jemeno
AT1321 Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj Jemeno, Saŭda Arabujo