Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cyathea spp. (arbofilikoj) pinte de Monto Kameruno je altitudo de 1 800 metroj.

La monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj ene de afromontanaj vivejoj en Kameruno kaj Ekvatora Gvineo.

La ekoregiono estas ankaŭ parto de la biodiverseco-varmpunkto "gvineaj arbaroj de Okcidentafriko" difinita far la organizaĵo Naturprotekto Internacie, kaj ĝi konstituas tutmondaj 200-unuon kune kun la kamerunaj montarbaroj.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Rigardo al Monto Kameruno ekde la vojo de Limbe.

La ekoregiono inkludas la disigitajn montarbarojn je la pli altaj altitudoj de du vulkanaj pintoj, Monto Kameruno, kiu troviĝas en Kameruno apud la marbordo, kaj Bioko, vulkaninsulo en la sudokcidento en Ekvatora Gvineo.

Kaj Bioko kaj Monto Kameruno estas partoj de la Kameruna Vulkana Linio, linio de vulkanoj kiu iras nordorienten-sudokcidenten tra la Kamerunaj Altaĵoj kaj etendiĝas en Atlantikan Oceanon kiel la insuloj de Bioko, Sao-Tomeo, Príncipe, kaj Anobono.

La ekoregiono gastigas karakterizan afromontanan flaŭron de la altaj afrikaj montaroj.

Flaŭro [redakti]

La ĉefaj plantokomunumoj estas montarbaroj, montaraj herbejoj, kaj arbustetaroj.

La montarbaro havas malferman kanopeon kaj estas karakterizita de Schefflera abyssinica, S. mannii, Prunus africana, kaj Nuxia congesta. En Monto Kameruno, la montarbaroj etendiĝas ĉe altitudoj inter 1 675 m al 2 200 kaj 2400 m. Ĝi transiras en montaran arbustaron kaj finfine en montaran herbejon, sub-altmontarajn komunumojn kaj rokaĵajn vivejojn je la plej altaj altitudoj. La bone dreniĝintaj deklivoj konsistantaj el poroza lafoelfluoj sur Monto Kameruno subtenas herbejojn de tufaj poacoj kaj ciperaca vegetaĵaro, inkluzive de Pennisetum monostigma, Swertia abyssinica, Myrica humilis, kaj Agauria salicifolia. Lafo-malfermejoj super 2 000 m ankaŭ subtenas orkidojn kiel Brownleea parviflora kaj Holothrix tridentata same kiel aliajn herbojn. Sub-altmontara herbejaj komunumoj troviĝas ekde ĉ. 2 000-2 200 m en Monto Kameruno kaj ekde 2 500 m en Bioko. Karakterizaj specioj inkludas Andropogon amethystinus, Deschampsia mildbraedii, Agrostis mannii, Koeleria cristata, kaj Bulbostylis erratica.

Faŭno [redakti]

La avifaŭno de tiu ekoregiono estas diversa, kun pli ol 370 da specioj registritaj en Monto Kameruno, iom da ili estas endemiaj. Du el ili estas strikte endemiaj al Monto Kameruno : kameruna frankolino kaj kameruna spejropso (Speirops melanocephalus - zosteropedoj). Du Gravaj birdaj areoj estas agnoskitaj en Bioko : Scienca Rezervejo Luba Kaldera kun pli ol 120 da registritaj specioj, kaj Nacia Parko Basile-Pinto kun pli ol 70 da specioj. Notindaj specioj inkludas Nectarinia ursulae (nektariniedoj), Psalidoprocne fuliginosa (hirundedoj), Picathartes oreas (pikatartedoj) kaj la endemian brunan spejropson (Speirops brunneus), kiu estas limigita al Basile-Pinto en Bioko. Kromaj 18 da limigit-arealaj birdospecioj estas gastigitaj en tiu ekoregiono kaj en la kamerunaj montarbaroj [1].

Referencoj [redakti]

  1. Stattersfield e.a. 1998

Bibliografio [redakti]

  • angle Pérez del Val, J. 2001 : Equatorial Guinea. Pp. 265-272 in L.D.C. Fishpool and M.I. Evans (eds). Important bird areas of Africa and associated islands: priority sites for conservation. BirdLife Conservation Series No. 11. Pisces Publications and BirdLife International, Newbury and Cambridge, UK.
  • angle Stattersfield, A.J., M.J. Crosby, A.J. Long, and D.C. Wege. 1998 : Endemic bird areas of the world: priorities for biodiveristy conservation. BirdLife Conservation Series No. 7., BirdLife International, Cambridge, UK.
  • angle White, F. 1979 : The Guineo-Congolian Region and its relationships to other phytochoria. Bull. Jard. Bot. Nat. Belg./ Bull. Nat. Plantentuin Belg., 49: 11-55.

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Africa satellite orthographic.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Afriko
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio