Aldabra-insularaj kserofitaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldabra-insularaj kserofitaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Koordinatoj9° 24′ 0″ S, 46° 22′ 0″ O (mapo)-9.446.366666666667Koordinatoj: 9° 24′ 0″ S, 46° 22′ 0″ O (mapo) [+]
Areo450 km² (45 000 ha) [+]

Aldabra-insularaj kserofitaroj (Hinda oceano)
Aldabra-insularaj kserofitaroj (Hinda oceano)
DEC
Aldabra-insularaj kserofitaroj
Aldabra-insularaj kserofitaroj
Situo de la ekoregiono
Map
Aldabra-insularaj kserofitaroj
vdr
Situo de Sejŝeloj.
Situo de Aldabra Atolo rilate al Afriko (maldekstre) kaj Madagaskaro (dekstre).
Mapo de Aldabra Atolo.

La aldabra-insularaj kserofitaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la madagaskara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo "sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj" kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo "Madagaskaro kaj la hindoceanaj insuloj". Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de Aldabra Insularo (Sejŝeloj) en Hinda Oceano.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Aldabra Atolo estas la plej granda leviĝita korala atolo kun areo de 450 kvadrataj kilometroj. Situanta je 1 100 da kilometroj sudokcidente de Mahé, la precipa insulo de la granitaj Sejŝeloj, ĝi estas unu el la plej izolitaj ekoregionoj en la mondo. Kvankam Aldabra Insularo estas parto de Sejŝeloj, ĝi distingiĝas per geografiaj, geologiaj kaj biologiaj diferencoj de la granitaj Sejŝeloj. Ĝi reprezentas unu el la plej maloftaj sendifektaj insulo-sistemoj de iuj ajn signifa areo en la mondo. Plie, ĝi estas unika por ne havi neniun enmetitan birdospecion.

La pluvsezono situas de novembro al aprilo; de majo al novembro estas relative seke. Okaze Aldebra Insularo estas submetita al ciklonoj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Giganta aldabra testudo.

Aldabra Insularo gastigas ĉirkaŭ 180 da specioj de angiospermoj, de kiuj 20 pocentoj estas endemiaj. Multaj el tiuj plantoj estas konsiderataj esti endanĝerigataj. Mangrovoj ĉeestas ĉirkaŭ la bordo de la laguno kaj la internaj akvejoj subtenas "herbejojn" de marherbo. Plimulto de la plej alta kalkoŝtona tereno estas kovrita de densa veprejo de Pemphis acidula (litrumacoj). En la pli malaltaj areoj, kiuj subtenas la gigantajn testudojn, vegetas miksaĵo de arbetoj, arbedoj, herboj kaj poacoj. Je la okcidenta marbordo troviĝas limigitaj areoj kie oni plantis kokosojn.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Aldabra Atolo gastigas la plej grandan populacion en la mondo, iuj 100 000 individuoj, de la giganta aldabra testudo (Dipsochelys dussumieri) [1]. Ne nur por tiu ĉi, sed ankaŭ por la kokosa krabo (Birgus latro), por 13 da endemiaj birdaj taksonoj (2 specioj kaj 11 subspecioj), inkluzive de la lasta neflugkapabla birdo en okcidenta Hinda Oceano, ĝi estas kriza rifuĝejo, kaj ankaŭ por esencaj martestudaj populacioj de kelonio kaj akcipitrobeka martestudo kaj por grandaj kolonioj de marbirdoj.

Du specioj de paseroformaj birdoj estas endemiaj en Aldabra Atolo:

Krome ekzistas subspecio de Dryolimnas cuvieri, Dryolimnas cuvieri aldabranus (raledoj), kiu estas karakterizata, malsama al especio loĝanta en Madagaskaro, de la perdo de la flugkapablo.

Du specioj de kiropteroj, Paratriaenops pauliani kaj Pteropus aldabrensis, troviĝas nur en Aldabra Insularo[2].

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas sendifekta kaj relative stabila. Birda Vivo Internacie situigis ĝin en grava birda areo de Sejŝeloj. En 1982, Aldabra Atolo estis signita kiel Mondan Naturheredaĵon de Unesko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Payne, Roger. Losing Aldabra. Voyage of the Odyssey. PBS (2004-04-05). Alirita 2008-10-21.
  2. angle (2008) “A new species of Triaenops (Mammalia, Chiroptera, Hipposideridae) from Aldabra Atoll, Picard Island (Seychelles)”, Zoosystema 30 (3), p. 681–693. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
AT1301 Aldabra-insularaj kserofitaroj  Sejŝeloj
AT1303 Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj  Ĉado,  Sudano
AT1304 Eritrea marborda dezerto  Eritreo,  Ĝibutio
AT1305 Etiopaj kserofitaj herbejoj kaj arbustaroj  Eritreo,  Etiopio,  Ĝibutio,  Somalio
AT1310 Kaoko-Dezerto  Angolo, {{{1 Namibio
AT1311 Madagaskaraj veprejoj  Madagaskaro
AT1315 Namiba Dezerto  Angolo, {{{1 Namibio
AT1318 Sokotraj kserofitaroj  Jemeno
AT1321 Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj  Jemeno,  Sauda Arabio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]