Akcipitrobeka martestudo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eretmochelys imbricata en Útila.
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Eretmochelys imbricata Linnaeus, 1766 |
||||||||||||||
Vivareo de la akcipitrobeka martestudo
|
||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
|
Eretmochelys imbricata bissa (Rüppell, 1835) |
||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
|
Eretmochelys imbricata squamata |
||||||||||||||
La akcipitrobeka martestudo (Eretmochelys imbricata) el la ordo de testuduloj kaj familio de keloniedoj videblas en la proksimaj maroj de Ŝandongo kaj Fuĝjano, kaj ĉirkaŭ Ĝoŭŝan-insularo, Hajnan-insulo kaj la insuloj de la Suda Ĉina Maro, kaj estas videbla ankaŭ en la Suda Pacifiko kaj Hinda Pacifiko.
Enhavo |
[redakti] Korpaj trajtoj
Longa je ĉ. 60-74 cm., maksimume je 84.cm., ĝi estas malpli granda ol la kelonio. Ĝi portas brunan karapacon kun helflavaj strioj, kies kornecaj platoj estas vicigitaj tegolaranĝe kaj sterniĝas nur en ĝia maljuneco. La ventra kiraso estas brile flava. La kvar membroj aspektas remilformaj, la antaŭaj inembroj estas pli grandaj kun po du ungoj kaj la malantaŭaj pli malgrandaj kun po unu ungo. La vosto estas mallonga kaj kutime ne montriĝas ekstere. Ĝi havas du parojn da skvamoj sur la frunto, supran makzelon kurban kaj platan rostron.
[redakti] Konduto
La martestudoj vivas en tropikaj kaj subtropikaj marbordoj kaj naĝas laŭ difinita vojo ĉiujare. Ili estas kruelegaj kaj nutras sin per fiŝoj kaj moluskoj, eventuale algoj. Inter julio kaj septembro ĉiujare ili grupiĝas ĉe marbordoj. Dumnokte la testudino fosas kavon sur strando por demeti ovojn, kies nombro estas malpli granda ol tiu de la fielonio. Demetinte ovojn, ĝi kovras ilin per sablo. La ovoj estas nature kovataj dum ĉ. du monatoj. Ofte okazas, ke ĝi demetas ovojn en fiksita loko. Oni kaptis unu ovodemetantan martestudinon sur plaĝo ĉe la marbordo de Srilankao kaj metis markon sur ĝia membro. Post 30 jaroj oni denove kaptis ŝin en la sama loko.
[redakti] Utilo kiel homa predo
Laŭdire ĝia viando ne estas tiel bongusta kiel tiu de la fielonio, sed la kiraso havas pli grandan ekonomian valoron ol tiu de la fielonio. Frue en Song-dinastio de Ĉinio jam estis noto, ke ĝia kiraso servas por fari medikamenton. Ĝi havas ankoraŭ pli longan historion kiel materialo por fari metiartajojn.
