Kamerunaj montarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.

La kamerunaj montarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al montaraj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj en Kameruno kaj Niĝerio. La ekoregiono estas ankaŭ parto de la biodiverseco-riĉaĵejo "gvineaj arbaroj de Okcidentafriko" difinita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie, kaj ĝi konstituas tutmondaj 200-regionon, la "kamerunaj altebenaĵaj arbaroj", kune kun la monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj.

La ekoregiono situas en la montaro kiu iras landinternen ekde Gvinea Golfo kaj konstituas limon inter Kameruno kaj Niĝerio. Ĝi estas arbara kaj herbeja areo kiu estiĝas pli kaj pli senarbarigita por agrikulturo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kamerunaj montarbaroj etendiĝas tra tuta Kameruna Altebenaĵo, ĉeno de neaktivaj vulkanoj, kovrante areon de 38 000 kvadrataj kilometroj en orienta Niĝerio kaj okcidenta Kameruno. La ekoregiono troviĝas super altitudo de 900 metroj, kaj estas ĉirkaŭita ĉe pli malaltaj altitudoj de la marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko je la suda fino de la montaro, kaj de arbara-savana mozaiko laŭlonge de la centraj kaj nordaj finoj de la montaro; Kameruna Altebenaĵo konstituas la limon inter la gvinea kaj la nord-konga arbara-savana mozaiko. La plej alta monto en la ĉeno, Monto Kameruno estas konsiderata kiel apartan ekoregionon, dum la plej alta pinto ene de la regiono estas Oku-Monto ( 3 011 metroj ). Rilate similaj altebenaĵaj areoj en Angolo kaj en Orientafriko la klimato estas pli malvarmeta ĉi tie ol estas tipa de tropika Afriko. La altaĵoj estas grava fonto de akvo kaj por Niĝerio kaj por Kameruno.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La vegetaĵaro varias kun la altitudo. Submontaraj arbaroj etendiĝas ekde 900 ĝis 1 800 metrojn de alteco. Super altitudo de 1 800 metroj estas specialaj montaraj arbaroj kaj eroj de de montara herbejo, bambuarbaro, kaj sub-altmontaraj herbejoj kaj arbustaroj. La ekoregiono estas karakterizita per la ĉeesto de afromontanaj specioj, kiu havas insular-similan disvastiĝon tra la altebenaĵoj de Afriko. Tipe afromontanaj specioj estas Nuxia congesta, Podocarpus latifolius, Prunus africana, Rapanea melanophloeos kaj Syzygium guineense bamendae.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Menĉum-Akvofaloj apud Bamenda en la kameruna Nordokcidenta Regiono.

La ekoregiono gastigas iom da endemiaj specioj, kune kun pluraj aliaj kiujn oni ankaŭ trovas en la najbara ekoregiono kameruno-montaj kaj biokaj montaraj arbaroj. Sep specioj de birdoj estas rigore endemiaj: la bamenda apaliso (Apalis bamendae), la bangva arbustosilvio (Bradypterus bangwaensis), Kupeornis gilberti, Platysteira laticincta, Ploceus bannermani, Telophorus kupeensis kaj Tauraco bannermani, kiu estas kultura ikono de la Kom-etno, vivanta en la regiono kaj apartenanta al la Tikaroj.

Dek kvar specioj estas endemiaj al la kamerunaj montarbaroj kaj al Kameruno-Monto: Andropadus montanus, Phyllastrephus poliocephalus, Laniarius atroflavus, Malaconotus gladiator, Cossypha isabellae kaj la subspecio Cisticola chubbi discolor (foje konsiderata apartan specion C. discolor). Naŭ pli da montaraj endemiaj specioj estas komunaj kun Kameruna-Monto kaj Bioko : Psalidoprocne fuliginosa, Andropadus tephrolaemus, Phyllastrephus poensis, Phylloscopus herberti, Urolais epichlora, Poliolais lopezi, Nectarinia oritis, Nectarinia ursulae, kaj Nesocharis shelleyi.

Dek unu malgrandaj mamulospecioj estas endemiaj en la ekoregiono: Hybomys eisentrauti, Hylomyscus grandis, Lamottemys okuensis, Lemniscomys mittendorfi, Lophuromys dieterleni, L. eisentrauti, Myosorex okuensis, M. rumpii, Otomys occidentalis, Praomys hartwigi kaj Sylvisorex isabellae.

La ekoregiono estas hejmo al pluraj endanĝerigitaj primatoj, inkluzive de la kros-rivera gorilo (Gorilla gorilla diehli), endemia subspecio de okcidenta gorilo, Mandrillus leucophaeus leucophaeus , Pilocolobus preussi, ĉimpanzo (Pan triglodytes) kaj pluraj specioj de cerkopitekedoj inkluzive de Cercopithecus preussi.

Kvardek specioj de amfibioj estas endemiaj en la ekoregiono : Petropedetes parkeri, Petropedetes perreti, Phrynobatrachus cricogaster, Phrynobatrachus steindachneri, Phrynobatrachus werneri, Phrynobatrachus specioj, Phrynodon specioj, Cardioglossa melanogaster, Cardioglossa oreas, Cardioglossa pulchra, Cardioglossa schioetzi, Cardioglossa trifasciata, Cardioglossa venusta, Astylosternus nganhanus, Astylosternus perreti, Astylosternus montanus, Astylosternus rheophilus, Leptodactylodon axillaris, Leptodactylodon bicolor, Leptodactylodon boulengeri, Leptodactylodon erythrogaster, Leptodactylodon mertensi, Leptodactylodon polyacanthus, Leptodactylodon perreti, Afrixalus lacteus, Hyperolius ademetzi, Hyperolius riggenbachi, Leptopelis nordequatorialis, Xenopus amieti, Xenopus specioj, Bufo villiersi, Werneria bambutensis, Werneria tandyi, Wolterstorffina mirei.

La sekvantaj reptilioj ankaŭ estas konsideritaj pli-malpli endemiaj: Atractaspis coalescens, Chamaeleo eisentrauti, C. pfefferi, Trioceros quadricornis, Leptosiaphos Ianthinoxantha kaj L. lepesmei.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La arbaro kontinue estas elhakita por brulligno, konstruligno kaj senarbigita por krei kampojn, kaj multaj el la montoj perdis signifajn kvantojn de arbarokovro. Ekzistas tre malmulte da formala mediprotekto.

Urbaj areoj kaj setlejoj[redakti | redakti fonton]

En Kameruno la montaroj estas dense loĝataj kaj ekspluatataj por terkultivado kaj paŝtado, multe de tiu ekoregiono troviĝas en la Nordokcidenta kaj la Adamava-Regionoj. Urboj inkludas Bamenda, ĉefurbon de la Nordokcidenta Regiono, bazo por vizitado de la montoj inkluzive de Oku-Monto, la Kilum-Ijim-Arbaro kaj Nyos-Lago. En Niĝerio la ekoregiono ĉefe situas sur la Mambila-Montoj, areo de agrikulturo kaj paŝtado en Taraba-Subŝtato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj Burundo, Kongo Kinŝasa, Tanzanio, Ruando, Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj Angolo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Kameruno, Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa
AT0103 Kamerunaj montarbaroj Kameruno, Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj Kongo Kinŝasa
AT0105 Komoraj arbaroj Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko Ekvatora Gvineo, Kameruno, Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj Kenjo, Sud-Sudano, Tanzanio, Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj Kongo Kinŝasa
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj Benino, Ebur-Bordo, Ganao, Togo
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj Ebur-Bordo, Gvineo, Liberio, Siera-Leono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj Francujo, Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj Ekvatora Gvineo, Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj Centrafrika Respubliko, Kongo Kinŝasa
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko Kenjo, Somalujo, Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj Centrafrika Respubliko, Gabono, Kameruno, Kongo Brazavila
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko Malavio, Mozambiko, Tanzanio, Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj Kongo Brazavila, Kongo Kinŝasa
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj Ebur-Bordo, Liberio, Gvineo, Siera-Leono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]