Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko
La Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko estas tersupraĵa ekoregiono el la Orientafrik-savana ekoprovinco de la Afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome ĝi apartenas al la Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Orientafriko. Ĝi estas variaĵo de la Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
La ekoregiono kovras areon de 144 800 kvadrataj kilpmetroj en zono de ĉirkaŭ 50 kilometrojn de larĝeco kaj de 2 200 kilometrojn de longeco laŭlonge de la marbordo de Hinda Oceano, ekde Lukuledi-Rivero en la sudo de Tanzanio, ĝis Ĉangane-Rivero, apud la elfluejo de la Limpopo, en la sudo de Mozambiko.
Kelkaj etaj izolitaj enklavoj en la flankaj montaroj de la okcidento de de Mozambiko, Malavio kaj Zimbabvo ankaŭ inkludiĝas en tiu ĉi ekoregiono, same kiel pluraj insuloj de Mozambiko.
La areo troviĝas en la pluvombro de Madagaskaro, tial ĝi ricevas malpli da precipitaĵo ol la Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko.
Flaŭro [redakti]
La vegetaĵaro estas mozaiko de arbo-savano, humida arbaro, arbedaro, marĉoj kaj ĉe-marborda vegetaĵaro. En kelkaj protektitaj golfoj kaj rivero-elfluejoj troviĝas transiro al mangrovo.
Faŭno [redakti]
La biodiverseco de la ekoregiono ne estas bone pristudata kaŭze de la longdaŭra interna milito de Mozambiko.
Endemiismoj [redakti]
Oni scias nur unu solan endemian mamulon, Paraxerus vincenti ( sciuredoj ), kiu troviĝas nur en Namuli-Monto, en Mozambiko.
Estas ankaŭ 18 specioj de reptilioj, kaj unu amfibio : la bufo Stephopaedes loveridgei.
Konservado [redakti]
La ekoregiono estas krize endanĝerigita. La ĉefa minaco estas la senarbarigo por ligno kaj por la agrikulturo.
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Afriko |