Orient-sudana savano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono.
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj en la mondo.

La orient-sudana savano estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Centra Afriko. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sudanaj savanoj".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La orient-sudana savano konstituas la orientan duonon de la larĝa savana zono kiu trairas Afrikon okcidenten-orienten; tiu ĉi sekcio troviĝas oriente de la Kamerunaj Altaĵoj. La sahela zono de la pli seka akacio-savano troviĝas norde kaj pli norde situas Saharo, dum sude limtuŝas la humidaj arbaroj de Kongo Kinŝasa.

La saharaj inunditaj herbejoj (aŭ Sudd) de Suda-Sudano subdividas tiun areon en okcidentan kaj orientan partojn. La tereno estas precipe ebena, kvankam ekzistas pli montetaj sekcioj ĉirkaŭ Albertlago kaj en okcidenta Etiopujo.

  • la okcidenta bloko kovras partojn de norda Kameruno, ekstremsuda Ĉado, norda Centrafrika Respubliko, kaj sudorienta Suda Sudano.
  • la orienta bloko situas en zono etendanta sin ekde norda Ugando laŭlonge de la sudana-etiopuja limo-regiono, limigata oriente de la Etiopaj Altaĵoj de Etiopujo kaj sude de la arbara-savana de Viktorio-Baseno en Ugando.
Pasaĝeroj de la trajno apud Vav (Sud-Sudano) trairas la savanon.

La klimato estas tropika kun pluvsezono (de aprilo al oktobro) kaj seka sezono.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Tipaj specioj estas la deciduaj terminalio-arboj kun subarbaraĵo de arbedoj kaj herboj kiaj kombreto kaj alta elefanta greso (Pennisetum purpureum). Estas pli ol 1 000 da endemiaj specioj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Minacataj specioj inkludas la afrikan elefanton (Loxodonta africana) (en Ĉado kaj Centrafrika Respubliko), la hienan likaonon (Lycaon pictus), la gepardon (Acinonyx jubatus), la leopardon (Panthera pardus), la leonon (Panthera leo), kaj la gigantan taŭrotragon (Taurotragus derbianus).

Urbaj areoj kaj setlejoj[redakti | redakti fonton]

En Kameruno la ekoregiono pli-malpli kongruas kun la Norda Provinco, kie Nacia Parko Benue kaj Nacia Parko Buba-Njida gastigas iujn el la minacataj specioj supre menciatajn. En Ĉado la orient-sudana savano kovras la sudon inkluzive de la industria urbo Moundou, la dua plej granda ĉada urbo, la nafturbo Doba kaj la kotonkreskigaj urboj Sarh kaj Pala. En Centrafrica Respubliko la ekoregiono kovras la maldense enloĝatan nordan parton de la lando; la pli grandaj urboj inkludas Bossangoa-n. En Sud-Sudano, okcidente de la saharaj inunditaj herbejoj (aŭ Sudd), la orient-sudana savano kovras la areon de Bahr el Ghazal kiu enhavas la urbon Vav. Oriente de Sudd la ekoregiono iras norden-suden ekde norda Ugando, tra sud-orienta Sudano oriente de Blanka Nilo (inkluzive de la areo ĉirkaŭ la sudaj urboj Ĵubo kaj Orienta Ekvatorio ĉirkaŭ Torit), kaj plue laŭlonge de la sudana-etiopa landlimo. Tie ĉi en Gambela situas la proponata Nacia Parko Gambela. Multe de tiu areo estas la ejo de bataloj dum la lastaj dekjaroj kaj estas diversfaze rekonstruanta.

Minacoj kaj protektado[redakti | redakti fonton]

Nacia Parko Benue, Kameruno.
Nacia Parko Benue, Kameruno.

Tempa kultivado kaj paŝtado estas vivostiloj kiuj kondukas al troa paŝtado kaj senarbarigo por rikolto de brullignolignokarbo kaj kaŭzas arbarajn incendiojn. Tio konsiderinde estas reduktinta la duonarbaron. Tamen grandaj areoj de sendifekta vivejo postrestas, eĉ ekster la protektejoj, aparte kompare kun la pli enloĝata okcident-sudana savano.

La ŝtelĉasado estas alia problemo, efektive la pintlipa dicero (Diceros bicornis) kaj la norda larĝlipa ceratoterio (Ceratotherium simum cottoni) antaŭe estis hejmaj en la ekoregiono sed ili estis forigataj per troa ĉasado. Krom sportĉasado en Centrafrika Respubliko, ĉeestas malmulte da porfaŭna turismo.

Ekzistas multaj protektataj areoj, kiuj okupas ĉirkaŭ 18% de la ekoregiono aŭ 136 000 da kvadrataj kilometroj, sed multaj el ili ne garantias la protektadon kaŭze de la politika nestabileco en la zono.

  • En Ĉado :
  • En Centrafrika Respubliko :
  • En Etiopujo :
  • En Kameruno :
    • Nacia Parko Buba-Njida
    • Nacia Parko Benue [4]
  • En Sudano :
    • Nacia Parko Dinder
    • Nacia Parko Radom
  • En Sud-Sudano :
    • Nacia Parko Boma
  • En Ugando :
    • Nacia Parko Monte Kei

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AT0701 Angolaj mjombaroj  Angolo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0702 Angolaj mopanearoj  Angolo, {{{1 Namibio
AT0704 Centra-zambezaj mjombaroj  Burundo,  Demokratia Respubliko Kongo,  Malavio,  Tanzanio,  Zambio
AT0705 Orient-sudana savano  Centr-Afrika Respubliko,  Ĉado,  Eritreo,  Etiopio,  Kameruno,  Demokratia Respubliko Kongo,  Sudano,  Sud-Sudano,  Ugando
AT0706 Orientaj mjombaroj  Mozambiko,  Tanzanio
AT0707 Gvinea arbara-savana mozaiko  Benino,  Kameruno,  Ebura Bordo,  Gambio,  Ganao,  Gvineo,  Gvineo-Bisaŭo,  Niĝerio,  Senegalo,  Sieraleono,  Togolando
AT0708 Itigiaj-sumbuaj densaĵoj  Demokratia Respubliko Kongo,  Tanzanio,  Zambio
AT0712 Nord-konga arbara-savana mozaiko  Centr-Afrika Respubliko,  Kameruno,  Demokratia Respubliko Kongo,  Sud-Sudano,  Ugando
AT0713 Sahela savano de akacioj  Burkino,  Kameruno,  Ĉado,  Eritreo,  Etiopio,  Malio,  Maŭritanio,  Niĝero,  Niĝerio,  Senegalo,  Sudano
AT0718 Sud-konga arbara-savana mozaiko  Angolo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0721 Viktori-basena arbara-savana mozaiko  Burundo,  Etiopio,  Kenjo,  Demokratia Respubliko Kongo,  Ruando,  Tanzanio,  Ugando
AT0722 Okcident-sudana savano  Benino,  Burkino,  Ebura Bordo,  Gambio,  Ganao,  Gvineo,  Malio,  Niĝero,  Niĝerio,  Senegalo,  Togolando
AT0723 Okcident-konga arbara-savana mozaiko  Angolo,  Gabono,  Respubliko Kongo,  Demokratia Respubliko Kongo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]