Hakado kaj bruligado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Brulmastrumadaj praktikoj en 1893, Eno, Suomujo.

Hakado kaj bruligadobrulmastrumado estas agrikultura tekniko kiu implicas hakadon kaj forbruligon de arbarojduonarbaroj por krei kampojn. Ĝi ĝenerale estas parto de migra-kampokultivada agrikulturo, kaj de migra brutarobredado. Brulmastrumado tipe uzas malmulte da teknologio aŭ da laboriloj, kaj estas preskaŭ ĉiam praktikita kiel vivteniga agrikulturo : oni plantas kaj kultivas ĉefe por propra konsumo. Tre malmulte da produktoj, uzante labor-intensajn metodojn, estas komercigitaj; kutime ĉio kio estas kreskigita, estas konsumita sur la bieno mem [1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En brulmastrumada agrikulturo, la arbaro estas faligita monatojn antaŭ la seka sezono. La faligaĵo sekiĝas, kaj oni bruligas ĝin en la sekvanta seka sezono. La rezulta cindro sterkas la grundon, kaj la bruligita kampo tiam estas priplantita ĉe la komenco de la venonta pluvsezono kun kultivaĵoj kiel ekzemple rizo por sekaj terenoj, maizo, manioko, aŭ alia amasokultivaĵo. La plej granda parto el tiu laboro estas farita permane, uzante maĉetojn, hakilojn, sarkilojn, kaj aliajn tiajn bazajn ilojn. Brulmastrumadaj kampoj estas uzitaj kaj estas la posedaĵo de familio ĝis la grundo estas elĉerpita. Ĉe tiu punkto la posedorajtoj estas abandonitaj, la familio klarigas novan kampon, kaj la arbaro povas rekreski sur la malnova kampo. Post kelkaj jardekoj, alia familio aŭ klano tiam povas uzi la teron kaj postuli uzrajtojn. En tia sistemo ekzistas neniu merkato por terenoj, kaj tero ne estas aĉetita nek vendiita. Tiaj rajtoj estas tradiciaj.

Historie, brulmastrumada kultivado ĝenerale estis praktikata tra multo de la mondo, en herbejoj same kiel en maldensarbaroj. En regionoj kiuj industriiĝis, inkluzive de Eŭropo kaj Nordameriko, la praktiko estis abandonita dum la malmultaj pasintaj jarcentoj kiam merkat-ekonomia agrikulturo estis lanĉita, kaj tero estiĝis persona posedaĵo.

Santa Fe, erodita senarbarigita regiono en Panamo.

Ekzemple, brulmastrumada agrikulturo origine estis praktikata fare de eŭropaj pioniroj en Nordameriko, kiel Daniel Boone kaj lia familio, kiuj klarigis teron en Apalaĉujo en la malfrua 18-a kaj frua 19-an jarcentoj [2]. Tamen, la tero de tiaj brulmastrumadaj kultivistoj estis poste transprenita de modernaj terposedantoj, kiuj celas la longdaŭran plibonigon de kamparo, kaj malinstigas la pli malnovajn vivtenadopraktikojn kiuj estas asociitaj kun brulmastrumada agrikulturo.

Nuntempe brulmastrumado plejparte rilatas al tropikaj pluvarbaroj kaj estas uzata fare de inter 200 kaj 500 milionoj da homoj tutmonde [3].

Brulmastrumado estas specifa funkcia elemento de certaj terkultivadopraktikoj, ofte migra-kampokultivadaj sistemoj. En kelkaj okazoj, kiel ekzemple en partoj de Madagaskaro, same kiel en multaj aliaj lokoj, brulmastrumado povas havi neniujn ciklajn aspektojn: brulmastrumadaj agadoj povas igi grundojn malkapablaj de plia produktado dum jardekoj, aŭ povas esti praktikitaj por nur unuopaĵa cikla terkultivadagado kun neniu sekvo de ciklo.

Migra kampokultivado normale implicas la ekziston de kultivaĵo-cikla komponanto, dum brulmastrumadaj agadoj eventuale ne estas sekvataj de iu ajn kultivado. Brulmastrumado estas tipo de vivteniga agrikulturo, kaj ne celas vendi produktojn en mondaj merkatoj. Kontraŭe la plantadaj decidoj estas farataj nur por la bezonoj de la familio aŭ klano por la sekva jaro [4].

Historia origino[redakti | redakti fonton]

Dum la neolitika revolucio, kiu ampleksis agrikulturajn progresojn, grupoj de homoj kiuj estis ĉasistoj-kolektistoj malsovaĝigis diversajn plantojn kaj bestojn, permesante sin setliĝi kaj praktiki agrikulturon kiu disponigas plimulte da nutraĵo po hektaro ol ĉasado kaj kolektado. Tiu okazis en la rivervaloj de Egiptujo kaj Mezopotamio. Kaŭze de malkresko de nutraĵo pro manko de sufiĉe da ĉasaĵo, ĉar la homaj populacioj pliiĝis, agrikulturo iĝis pli grava. Kelkaj grupoj povis facile terkultivi en malfermaj kampoj laŭlonge de rivervaloj, sed aliaj havis arbarojn blokante siajn kampojn.

En tiu kunteksto, homoj uzis brulmastrumadan agrikulturon por klarigi multe da tero, kaj igi ĝin taŭgaj por siaj plantoj kaj bestoj. Tiel, ekde neolitikaj tempoj, brulmastrumadaj teknikoj estis vaste uzitaj por konvertado de arbaroj en kultivaĵokampojn kaj paŝtejojn [5] . Fajro estis uzita antaŭ la Neolitiko ankaŭ, kaj per ĉasisto-kolektantoj ĝis nuntempo. Senarbejoj kreitaj per fajro estis faritaj por multaj kialoj, kiel ekzemple altiri ĉasbestojn kaj profitigi certajn specojn de manĝeblaj plantoj kiel ekzemple berujojn.

Ekologiaj konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Senarbejo en Namdafa Nacia Parko en Nordoriena Barato. La efikoj de brulmastrumado por praarbaro povas esti neniigaj.

Kvankam dilemo por troloĝataj tropikaj landoj kie vivteniga agrikulturo povas esti la tradicia metodo de subtenado de multaj familioj, la sekvoj de brulmastrumadaj teknikoj por ekosistemoj preskaŭ ĉiam estas detruaj. Tiuj okazas precipe kiam loĝdensoj pliiĝas, kaj kiel rezulto terkultivado iĝas pli intense praktikita. La kialo estas ke ju pli la postulo por tero pliiĝas, des pli la novala periodo malpliiĝas. Ĝenerale la grundo de la tropikaj arbaroj estas nutraĵo-malriĉa. Tiu konstituas ilian ĉefan vundeblecon. Kiam biomaso estas ekstraktita eĉ por unu rikolto de lignolignokarbo, la restanta grundokvalito estas tre malpliigita por ebligi plian kreskon de iu ajn speco de vegetaĵaro.

Foje ekzistas pluraj cikloj de hakado kaj bruligado ene de interspaco de kelkaj jaroj; ekzemple en orienta Madagaskaro la sekvanta scenaro ofte okazas. La unua ondo eble estos faligado de ĉiuj arboj por lignuzo. Kelkajn jarojn poste, arbidoj estas rikoltitaj por produkti lignokarbon, kaj ene de la venonta jaro la faligejo estas bruligita por krei plialtiĝon de nutraĵoj por herbo por manĝigi la familian zebuan brutaron. Se apudaj terenoj estas traktitaj en simila modo, grandskala erozio kutime rezultiĝos, ĉar ekzistas neniuj radikoj aŭ provizora akvostokado en proksimaj kanopeoj por haltigi la surfacodrenaĵon. Tiel, ĉiuj malgrandaj ceteraj kvantoj de nutraĵoj estas forlavitaj. La areo estas ekzemplo de dezertiĝo, kaj neniu plu kreskaĵo de ia ajn tipo povas ekesti dum generacioj.

La ekologiaj konsekvencoj de ĉi-supra scenaro estas plue pligrandigitaj, ĉar tropikaj arbaroj estas vivejoj por ekstreme biologie diversaj ekosistemoj, ĝenerale entenas nombregojn da endemiaj kaj endanĝerigitaj specioj. Tial, la rolo de hakado kaj bruligado estas signifa en la nuna holocenoformorto. Hakado kaj braĝo estas alternativo kiu mildigas kelkajn el la negativaj ekologiaj konsekvencoj de tradicia brulmastrumado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Waters, Tony 2007 : The Persistence of Subsistence Agriculture, Lexington Books, p. 3 angle
  2. Waters, Tony 2010 : Farmer Power angle
  3. Brulmastrumado ( Encyclopedia of Earth ) angle
  4. Waters, Tony 2007 : The Persistence of Subsistence Agriculture. Lexington Books, p. 48. angle
  5. Jaime Awe 2006 : Maya Cities and Sacred Caves', Cu bola Books angle

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]