Ciklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ PIV, ciklo (laŭ la greka κύκλος, kíklos - la cirklo) estas

1. ĉiam egala periodo, post kiu ripetiĝas en sama ordo samaj fenomenoj,

2. kompleta serio de la statoj aŭ valoroj, tra kiuj pasas fenomeno aŭ perioda fluo, antaŭ ol ĝi ripetiĝas idente (ekz. karbono-ciklo),

3. la distanco, kiun trapasas piŝto de vapormaŝino dum unu iro kaj unu reiro,

4. aro da poemoj. pentraĵoj rilata al unu sama temo,

5. (= velocipedo) veturilo movata per pedaloj, ekzemple durada (=biciklo) aŭ trirada ciklo,

6. ferma ĉeno el atomoj, ofta ĉe la karbonderivaĵoj (ekz- cikloheksano).