Senarbejo (ekologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senarbejo en picearo.

En ekologio, senarbejo [1] [2]kanopea aperturo estas ejo en la arbara kanopeo kie mankas grandaj arboj. Senarbejoj formiĝas kie grandaj arboj agonias, ekfalas kaj permesas disvolviĝon al arbidoj kaj aliaj plantidoj kiam la ombro estas malaperigita.

En klasika okcident-eŭropa forstado oni konsideras senarbejojn kiel havante areon de almenaŭ 0,05 hektaroj [3], kaj kun denskvociento sub 0,20 [4]. Senarbejoj povas resti nearbazitaj long- aŭ mallongtempe.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p. 47
  2. English-Esperanto Dictionary 1949 p. 52
  3. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p. 44
  4. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995, p. 47

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • esperante Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde, 84 p.