Ĉasistoj-kolektistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ĉasistoj-kolektistoj estas klasifiko por popoloj, kiuj ne konas la agrikulturonbredadon kaj sekve vivadas de la ĉaso kaj la kolekto de fruktoj kaj vegetaĵoj.

Laŭ tradicia teorio, kiun komencis Aristotelo en sia verko Politiko, en la komenco de la homaro, homoj estis ĉasistoj-kolektistoj, poste ili atingis la bredadon kaj poste la agrikulturon. Tiu vidpunkto estas taŭga al greka vidpunkto, laŭ kiu la plej alta formo de vivo estas la urba civitana vivo. Ankoraŭ hodiaŭ, multaj historiistoj ne dubas pri tiu ideo, sed ne kun la sama sinteno de Aristotelo.

Multaj antropologoj pensis ke en nuna mondo ankoraŭ estus popoloj, kiuj ne konas agrikulturon aŭ bredadon kaj vivas "primitive". Sed hodiaŭ oni ne pensas tiel. La nunaj popoloj kiuj vivas per la ĉaso kaj la kolekto, vere elektas tiun vivmanieron por ne konkurenci al siaj najbaroj kaj interŝanĝas agrikulturaĵojn per ĉasaĵo aŭ veĝetaĵoj. Multaj modernaj grupoj de ĉasistoj-kolektistoj antaŭe estis bredistoj aŭ agrikulturistoj, sed iĝis ĉasistoj-kolektistoj pro premo de aliaj popoloj, kiuj forprenis ilin de bonaj kamparoj por agrikulturo; pro tio, tiuj grupoj devis eniri arbarojn kaj vivi nomade. Tio okazis ofte al brazilaj indiĝenoj. Preskaŭ ĉiuj el ili tute certe konis agrikulturon antaŭ la alveno de eŭropanoj, uzante la ĉasadon kaj la kolektadon nur por suplementi sian nutraĵon, sed multaj estis forpelitaj al arbaroj, kaj disdividiĝis je malgrandaj grupoj kiuj bezonis ĉasi kaj kolekti por pluvivi.

Alie, la vivo de nunaj ĉasistoj-kolektistoj, kiel inuitoj, estas tre specialigita kaj tute malsama al la vivo de primitivaj popoloj, kiuj vivis en multe pli mildaj klimatoj. Sekve, laŭ moderna vidpunkto, la nunaj ĉasistoj-kolektistoj ne povas esti modeloj por studo de primitivaj nomadaj popoloj, kiel oni pensis ĝis la 1970-aj jaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]