Hadzoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hadzoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Hadzoj

La hadzoj (aliaj nomoj: hadzabe, hadapi, kindiga, tindiga, wakindiga, kangeĝu) estas unu el la lastaj etnaj grupoj, kiuj ŝtonajn ilojn ankoraŭ uzas aŭ ĝis en lasta tempo uzis. Ĝis la evoluigo de la turismo ili estis la lastaj ĉasistoj-kolektistoj de Tanzanio. Hodiaŭ ilia tradicia vivmaniero pli kaj pli perdiĝas.

Ili vivas en Orientafriko (Tanzanio) dise je la bordoj de la Lago Ejaso en malfacile alirebla kaj magre fekunda regiono de nur 1500 km². En 1988 oni taksis ilian nombron 1000 tribanoj, hodiaŭ ili verŝajne estas nur 700, do tre eta etno.

Norde de ilia setlejo situas la kratero Ngorongoro kaj la Nacia Parko Serengeti. Proksime situas ankaŭ la arkeologie konata Valo de Olduvai.

La hadzoj uzas similan klaketan lingvon kiel la aliaj kojsanaj etnoj en la dezerto Kalaharo kaj en orienta Namibio. Simila grupo estas la sandavoj, ankaŭ en Tanzanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]