Ĝagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ĝagoj estas afrika etno vivanta ĉirkaŭ la monto Kilimanĝaro en Tanzanio, ne konfuzende kun la ĝagaoj kiuj vivis en la frua novepoko en la regiono Angolo - Kongo Kinŝasa.

Tradicia ĝago-kabano.

La ĝagoj ampleksas proksimume 800.000 homojn kaj estas bantulingva kaj agrikultura popolo.

De generacioj ili havas inteligente elpensitan akvumadosistemon, kiu permesis al ili intensan agrikulturon je la deklivoj de la Kilimanĝaro. Tiu sistemo estas hodiaŭ en danĝero, ĉar la senarbigo de grandaj partoj de la origina pluvarbaro sube de la limoj de la nacia parko (1.950 m) kaŭzas stepiĝon kaj malfekundiĝon de la grundo pro la kreskanta sekeco.

Tradicie la ĝagoj kultivis bananojn, el kiuj ili faris inter alie specon de biero nomatan pombe, kaj ili antaŭ ĉio bredas bovojn. En la antaŭkolonia epoko ili havis tribestrosistemon, la unuopaj klanoj ofte militis unu kontraŭ la alia. Post la instalaĵo de la kolonio Germana Orientafriko komenciĝis la kultivado de kafo, por kio la situejoj je la Kilimanĝaro donis plej bonajn kondiĉojn.

Sub la germana koloniregado la ĝagoj ofte servis kiel helptrupoj, parte ankaŭ eĉ kiel protektotrupoj. En 1891/92 ekestis popolleviĝo, post kiam Carl Peters, ekde 1891 "Reichskommissar" (imperia komisiito) por la regiono de Kilimanĝaro, sian konkubinon Jagodia kaj seviston, kun kiu ŝi havis aminduman rilaton, pendigmortigis kaj detruigis iliajn hejmajn vilaĝojn. Nur post monatoj la germanoj sukcesis batale venki la ĝagojn.

Hodiaŭ la ĝagoj pro manko de grundposedo estas eksponataj al forta socia ŝanĝiĝo. Multaj el ili nun laboras en la agrikulturo de najbaraj regionoj aŭ en la turismo, precipe en la regiono Moŝo (Moshi).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Humboldts Erben (4/4), Arte
  • Die Kilimandscharo-Bevölkerung. Anthropologisches und Ethnographisches aus dem Dschaggalande. Dr. A. Wiedemann. Ergänzungsheft Nr. 129 zu Petermann's Geographischen Mitteilungen. Perthes, Gotha 1899.