Zaramoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zaramoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Zaramoj (1906)

La zaramoj aŭ vazaramoj estas etno, kiu vivas en la regiono inter Daresalamo kaj Bagamoyo en la regiono Pwani en Tanzanio. La regiono kie vivas la zaramoj situas ĉefe en la hodiaŭaj distriktoj Kisarawe kaj Bagamoyo de la regiono Pwani. Ĝi ankaŭ nomiĝas "Usaramo". Multaj zaramoj hodiaŭ vivas en la proksima Daresalamo. Al la etno en la jaro 2000 apartenis laŭtakse 656.730 homoj (ethnologue.com).

La zarama lingvo, kiu apartenas al la bantuaj lingvoj perdis gravecon pro la svahila lingvo. Hodiaŭ ĝin parolas supozeble malpli ol 200000, ĉefe maljunaj homoj. Dominanta religio estas la islamo, sed inter la zaramoj ankaŭ estas kristanoj kaj anoj de tradicia religio kun dio Mulungu.

La zaramoj suferis ankaŭ pro la komercado kun sklavoj en la tempo de la orientafrika sklavokomerco. Posteuloj de eksaj zaramaj sklavoj vivas hodiaŭ kiel somaliaj bantuoj en la sudo de Somalio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]